Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

B.Traven Kiu estas la mastro de l' vivo ?

$
0
0

B.Traven
Kiu estas la mastro de l' vivo ?

(fablo el la romano „Rozo Blanka“)

Eble Hacinto, la indiĝeno, estis la mastro de l' vivo, kiu posedis la haciendon Rozo Blanka sen posedi ĝin. Li eble estis la mastro de l' vivo ĝis tiu tago, kiam oni eltrovis, ke Rozo Blanka portas nafton en sia tero.

Tiam ankaŭ Hacinto Yanyez ne plu estis la mastro de l' vivo ; ĉar nun ankaŭ li fariĝis sablero ĵetata en la maŝino tien kaj tien.

Eble Margarito estis la mastro de l' vivo, tiu Margarito, kiu kuracadis la mulojn, kiu komprenis la lingvon de la muloj, kiu infere kapablis sakri kaj melodie kanti dolĉajn baladojn en la sama momento.

Eble la compadres de Rozo Blanka estis la mastroj de l' vivo. Tiom longe, ĝis ili perdis sian hejman regionon.

Eble la mastro de l' vivo estis la leono en la ĝangalo. Sed la puloj estis pli fortaj ol ĝi, ĉar ili molestis ĝin. Kaj ĝi ne povis defendi sin kontraŭ ili ; dorno, kiun ĝi tretis en sian piedegon, estis pli forta ol ĝi, ĉar la dorno lamigis ĝin ; la venena serpento, kiu mordis ĝin en la nudan nazon, se ĝi estis neatentema, povis faligi ĝin, kaj tial ĝi estis pli forta ol la leono.

Eble la mastro de l' vivo estis la kolorriĉa papilio, kiu ŝvebis kiel ondo de floro al floro kaj afliktiĝis pri nenio, ĝuante sian vivon, ĝis ĝi kaptiĝis en la reto de araneo, kiu estis pli forta ol ĝi.

Eble la mastro de l' vivo estis la klasfiera laboristo, kiu boksis sian skipestron teren kaj sufiĉe draste tradraŝis lin, ĉar la skipestro, kiu sentis sin pli forta kaj pli potenca ol li, kriis al lia vizaĝo. Sed la diligenta laboristo pli produktis ol la merkato povas uzi, kaj la fabriko ne plu povis pagi la viron kaj devis maldungi lin ; kaj liaj infanoj ŝiris la karnon de la laboristo, ĉar ili estis malsataj kaj sentis sin kiel mastroj de l' mondo, kies sklavo kaj subulo estas laŭ ilia opinio la propra patro.

trad. Hans-Georg Kaiser



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330