Marŝo de l'Anarkio
1.
Ni kantu do fratoj dum tondro timigas,
Dum forta eksplodo, dum fajr ruinigas,
Sub nigra standardo de lgranda batal.
Alarmsonorado nun estu signal.
2.
Detruu ni fratoj palacojn idolon,
Disrompu katenojn, elmontru la volon
Sufiĉe nin mokis fripona la land
Popolan suferon dronigu en sang.
3.
Vekiĝis, ribelis la vol de lpopolo
Pro lĝem komunuma, pro lvok Ravaŝola.
El ĝemoj naskiĝis potenca signal,
Ĝi vokas senĉese al brava batal.
4.
Amikoj suferas en vasta Rusio,
En bela Parizo kaj en Siberio.
Martiroj — amikoj nin vokas ĝis nun,
Kaj al perfortuloj jam venas mortpun.
5.
Sennombre mortfalas en malliberejo.
Ho bela libero, Ho ĝusta ideo,
Sennombraj amikoj jam servis al vi,
Pro lvero mortfalis en lukt pro lsoci.
6.
Oni ripetas la unuan strofon.
El rusa lingvo esperantigis A. Levandovski
Sennacieca Revuo Julio 1923 N° 10 (40), p. 14