Quantcast
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

SAT-anoj partoprenas en UK

La 104a Universala Kongreso okazas en Lahtio inter la 20a kaj 27a de julio. Membroj de SAT deĵoris ĉe budo dum la movada foiro, disdonante la gazeton Sennaciulo. Tiam venis plia aliĝo al la tre baldaŭ okazonta 92a SAT-kongreso en Barcelono.

La 21an de julio, dum la solena malfermo, SAT oficiale salutis la kongreson. Filmeto pri tio estas spektebla ĉi tie : Image may be NSFW.
Clik here to view.

Plie, informkunveno pri SAT okazis mardon la 23an de julio inter la 12a15 kaj la 13a en salono Leivo-Larsson.

Image may be NSFW.
Clik here to view.

SAT-anoj el tri urboj (Don Benito, Kioto kaj Moskvo) prezentis sian asocion, mem provizante vivantan specimenon el ĝia diverseco. En la fundo sur la ekrano videblas grupa foto de la unua SAT-kongreso en Azio (Gimpo, 2017).


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330