En 2003 aperis en Japanio nova formo de prezenti publike novajn ideojn. Temis pri peĉakuĉo (japane : babilado), pli rapida, intensa kaj amuza ol kutima prelego, kaj tre ŝatata de la aŭskultantoj. Ĝi daŭras 6 minutojn kaj 40 sekundojn, ĉar devas esti 20 bildoj, ĉiu el ili dum 20 sekundoj. Tio kuraĝigas homojn, kiuj ne kutimas prelegi publike. Sed ankaŭ spertaj prelegantoj trovas ĝin defia, ĉar devas nepre plenumi la 20x20 kondiĉon. La tri ŝlosiloj por sukcesa peĉakuĉo jenas : praktiko, praktiko kaj praktiko.
Tiu ĉi prezentmetodo iĝis ĉiam pli populara en esperantaj aranĝoj. Kaj ankaŭ en Barcelono en la kadro de la venonta SAT-kongreso eblos preleg(et)i en peĉakuĉa programo, nome aro da tieaj prezentoj pri diversaj temoj fare da malsamaj homoj. 13 tiaj prelegetoj enprogramiĝis en la kongreslibro :
- - Bitarkivo.org : Ni ciferigu por ĉiam la Esperantan Kulturon
- - Roger Prieto pri Muzeo de la Rezistado en Oporto
- - Annie Grente pri La rifuĝintoj en Samoso (Grekio)
- - Xavi Alcade pri La striko de La Kanada
- - Xavi Alcade pri Marti Codolar (la kongresejo) en 1936-39
- - Rui Vaz Pinto pri Unicepe, kultura centro en Porto
- - Dieter Rooke pri Svisoj en la hispana milito
- - Paŭlino Gaborito pri Naturkuracado
- - Paŭlino Gaborito pri Rifuĝintoj en Francio
- - Vito Markovo pri Speciismo : kio, kial, kiel ?
- - Pako Blemonte pri Mondmapoj
- - Claudine Gueguen pri Klara Zamenhof
- - Brian Russell pri Krei skanilon ne malfacilas