La SAT-kongreso en Barcelono komenciĝos la 4an de aŭgusto. Je la 26a de julio, ĝi jam enkalkulas rekorde altan nombron de aliĝintoj : 184. Ekde la kongreso en Nadjikaniĵo en 2001 (202 aliĝintoj), neniam la nombro de aliĝintoj estis tiel alta. La listo de aliĝintoj daŭre estas ĝisdatigita en la SAT-retejo.
Por legi pli detale pri la programo en strukturita maniero, ni rekomendas viziton al la riĉega vikipedia artikolo pri la kongreso.
Por informiĝi pli neoformale tra sociaj retejoj, eblas sekvi la kongresan paĝon en Fejsbuko.
aŭ en Tvitero
kaj eĉ la paĝon en Instagram.