Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Raporto pri la kunsido de Liberecana Frakcio dum 90-a SAT-kongreso en Koreio, 2017

$
0
0

Inter la 5a kaj la 6a posttagmeze de la 31a de julio 2017, okazis kunveno de la Liberecana Frakcio de SAT, en Gimpo, Suda Koreio. Kani kunordigis la kunvenon, kaj li komencis klarigante la funkciadon de la frakcio : ĝi havas dissendoliston, ĝiaj membroj kunvenas en ĉiuj kongresoj de SAT, kaj kelkaj membroj verkas artikolojn por la revuoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo. Foje tiuj artikoloj estas subskribitaj de la Frakcio, kaj foje de ĝiaj membroj inidividue. Kani ankaŭ emfazis ke tiu Frakcio estas orientita ĉefe al membroj de sindikatoj, al liberecanoj kaj al anarkiistoj, sed ĉiuj estas bonvenaj partopreni de ĝiaj kunvenoj. Li ankaŭ instigis nin aperigi artikolojn pri la agadoj de la Frakcio en ne-esperantistaj revuoj, por disvastigi la agadojn de Esperanto, de SAT kaj de la Frakcio.

Oni demandis ke ni prezentu nin al la ĉeestantoj. Kelkaj el la plej interesaj detaloj de tiuj priskriboj : Kani diris ke li estas membro de sindikato CNT en Hispanio, al kies sidejo li iras unufoje semajne por ĉeesti kunvenojn kaj debati kun homoj, kaj li parolas pri Esperanto kiam li havas ŝancon fari tion : "Anarkiistoj kaj kelkaj sindikatanoj en Hispanio ofte favoras Esperanton, kvankam multaj el ili ne vere lernas la lingvon. Tamen, kelkaj sindikatanoj estas favore al ĝi, kaj ili kutime bonvenigas artikolojn pri Esperanto kiam mi verkas pri ĝi al iliaj revuoj, aŭ kiam mi tradukas SAT-protokolojn kaj rezoluciojn al la hispana.” Eĉ se homoj ne decidas lerni Esperanton tiel, tio helpas antaŭenigi Esperanton, ĉar sciigas homojn pri la ekzistado de Esperanto kaj pri la subteno de multaj esperantistoj al la luktoj de laboristoj.

Ĵomo ankaŭ prezentis sin, kaj diris ke li estas instruisto kaj partoprenas en agadoj de la sindikato de instruistoj en Francio. Li estas radikale kontraŭ la fakto ke la franca polico perfortas krimulojn kaj akuzintojn kaj devigas ilin provizi DNA-on kaj genetikajn informojn por la registaro. Poste, Annie diris ke ŝi partoprenas en agadoj por subteni rifuĝintojn. Poste, Alberto diris ke li ne estas membro de sindikatoj, sed li estas ano de la komunista partio en Kubo, eĉ se li ne estas tiom aktiva en ĝi. Li ankaŭ emfazis : "Tiu estas la unua fojo ke mi venas al la kongreso de SAT, kaj mia celo ĉi tie estas partopreni debatojn, lerni, kunhavigi informon kun homoj el la tuta mondo, kaj alporti la ideojn kiujn mi ricevis ĉi tie al Kubo, por ke mi povu prezenti kelkajn ideojn al mia grupo de amikoj kaj kunhavigi ion kiun, por ni, estas nova“.

Kelkaj el la ĉeestantoj manifestis sian deziron estis aligita al la dissendolisto de la Liberecana Frakcio por ĉeesti en ties debatoj, kion oni faros baldaŭ.

Gimpo, 31a de julio 2017, Gijermo kaj Kani


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330