La kongreso organizos du vizitojn al plej emblemaj lokoj de la urbo Madrido, laŭajn al jenaj du itineroj :
Itinero 1 (29a de julio, posttagmeze, 16:00–20:30 maksimume) : placo Puerta del Sol, placo Plaza del Callao, strato Gran Vía, placo Plaza de España, Templo de Debod, strato Calle Bailén, Palacio Real (Reĝa Palaco), placo Plaza de Oriente, Viaducto (Viadukto), placo Plaza de la Villa, placo Plaza Mayor, palaco Palacio de Santa Cruz, placo Plaza de Tirso de Molina, libervola vizito al la sidejo de la anarki-sindikatisma sindikato CNT.
- Placo “Plaza de España” - Don Kiĥoto
Itinero 2 (30a de julio, vespere, 21:30-24:00) : placo Plaza de Cibeles, pordego Puerta de Alcalá, parko Parque del Retiro, strato Cuesta de Moyano, placo Plaza del Emperador Carlos V (eksa Glorieta de Atocha), promenejo Paseo del Prado, fontano Fuente de Neptuno, strato Carrera de San Jerónimo kaj fine placo Plaza de Antón Martín, kie, ĉe la monumento al la renomaj Abogados de Atocha (Advokatoj oficintaj ĉe la strato Atocha), ni priomaĝos la laborist-defendajn advokatojn murditajn de faŝista bando la 24an de januaro 1977 en la t.n. epoko de transiro al la demokratio.
- La brakumo - Omaĝe al la “Advokatoj de Atocha”