Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

KOMUNIKO POST LA ATENCOJ EN PARIZO LA 13AN DE NOVEMBRO

$
0
0

Ni, profesiuloj, artistoj, aŭtoroj, sindikatoj, federacioj kaj retoj, organizoj de apogo kaj rimedoj, civilaj socioj de la muzika mondo kaj la surscenaj spektakloj, ankoraŭ vunditaj kaj konsternitaj pro hororo, plu staras kaj restas determinitaj en la memoro al ĉiuj viktimoj, kaj solidararaj kun ĉiuj homoj en iliaj kulturaj praktikoj.

Ĉi tiuj tragediaj okazaĵoj memorigas nin ke la libereco, la kreado, kaj la esprimado estas fragilaj. Ĉar la spektakloj vivigas kaj vibrigas nin kune, ĉar ili enkarnigas la valorojn de malfermiteco kaj toleremo, ili estas celoj, sed povas esti ankaŭ la remparoj kontraŭ obskurantismo kaj fanatikeco.

Ni daŭre kondukas niajn aferojn en kiel eble plej bonaj sekurec-kondiĉoj. Ni bezonas unu la aliajn por dividi momentojn, ideojn, kaj emociojn, en spektaklejoj kaj en festivaloj same kiel en kafej-terasoj kaj en stadionoj.

Krei, teatri, produkti, disvastigi muzikon kaj spektaklojn, kuraĝigi renkontiĝojn ; estas tio kion ni defendos, sen malamo kaj sen timo.

La SPEKTAKLOJ estas VIVANTAJ !

ACT IF, ADAMI, AGI-SON, AJC, APRÈSMAI, ASTP, AVANT-MARDI, BUREAU EXPORT, CD1D, CFTC, CNV, CULTURE BAR-BARS, CSCAD, CSDEM, LE FAIR, FAMDT, FCM, FEDELIMA, FÉDÉRATION DE CONCERT !, LA FELIN, FÉRAROCK, FNEIJMA, FRACA - MA, HORSLESMURS, LA GAM, Le GRADA, Le GRAL, IRMA, OPALE, LE PATCH, POLCA, LE PÔLE, PRMA, PRODISS, LE RAMA, LE RIF, RAOUL, RCA , REZO-PARLEUR, SACD, SACEM, SAMUP - FÉDÉRATION SAMUP, SCPP, SFA, SMA, SNAC, SNACOPVA CFE-CGC, SNAM CGT, CGT SPECTACLE (FNSAC CGT), SNDTP, SNEA-UNSA, SNEP, SNES, SNLA-FO, SNSP, SPEDIDAM, SPPF, SYNAVI, TECHNOPOL - TECHNOPARADE, THEMAA, TREMA, UFISC, UPFI, UMJ, ZONE FRANCHE, EUROKKA, VINILKOSMO


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330