Cezar
Vespero kun junaj rusoj
Post vodkonokto kaj kun vin'
ni pensis, ke ni banu nin
kaj naĝis do en lag'.
Soldatorusoj sen kalson'
naĝadis laŭte kun reson'.
Mi timis en imag'.
Sed Donjo restis plu sen tim'
kaj same nude banis sin,
revenis sen zigzag'.
Ŝi drinkis tiom, kiom mi,
ni ege lacis pro l' ebri' ;
finiĝis gaja tag'.
Tagmeze venis oficir',
surprize granda kavalir',
al ni eĉ kun donac'.
Matrjoŝkon li transdonis nin
kaj dankis plu pro la inklin',
pro ĝoj' kaj noktaŭdac'.
"Ĝis iam", diris li kun rid',
"kaj dankon plu pro via fid',
por bela tag' en pac'."
Kaj kiam ili estis for',
Matrjoŝko restis por memor',
la adiaŭdonac'.
La rusoj iris for de ni,
hejmlanden, sed sen iluzi',
al tre necerta viv'.
La fin' de amikecbrakum'
kondukis nin eĉ al cerbum',
al romp' de l' perspektiv'.
PS : La rusoj tiam en la naŭdekaj jaroj devis forlasi GDR-on, en kiu ili kiel oficiroj bone kaj kontente vivis, ili ne sciis, kio atendus ilin hejme. Nur post iom da pripensado ni ekkomprenis, ke tiu "Маtрешка" eble estis ne nur donaco por ni mem, sed por tuta lando, en kiu ili vivis pli-malpli feliĉe. Estis ilia adiaŭa donaco al tuta lando, kiu nun jam ne plu ekzistas kiel memstara ŝtato. La matrjoŝko havas en nia loĝoĉambro honorlokon sur breatro de mia skribotablo. Se mi rigardas ĝin, mi denove kaj denove bedaŭras, ke en Germanio ekzistas tiom malmulte da vera intereso pri Ruslando. La Olimpikaj Ludoj en Soĉi montras kiel frida la rilato inter ambaŭŝtatoj nun jam fariĝis. Min tio tre ĝenas. Nia kancelierino, kiu mem studis en Moskvo, kiu do konas ĉiujn sloganojn de Sovetunio, devus scii tion eĉ pli bone... sed ŝi agas tiel, kiel ĉiuj funkciuloj agis en GDR. Ŝi agas hipokrite. La vero ne plu ludas rolon en tia politika memkompreno. Por mi la vero estas, ke ni devus peni pri pli bonaj rilatoj al Ruslando ; ne nepre pro la aktuala prezidanto, sed certe pro la rusoj mem, en tiu senco ni, la "superruzaj" okcidentanoj, kunkulpas la naciecan kurson de Putin kaj la aktualan evoluon de Ruslando. (cez)
Vikipedio Matrjoŝko