Cezar
Papiliofantazio
Papiliopoezio
estas ĉie kaj je ĉio,
se atentas vi pri tio,
ĉu Viene aŭ en Rio.
Se vi ĝin neniam vidas,
mi al vi ne vere fidas.
Jen vin mankas grava eco
en la lud' de l' eterneco.
PS : Mi faris la poemon pro instigo de Ŭel Roŝa, kiu rimarkis, ke la ritmo de mia poemo "Voko de l' papilio" kvazaŭ laŭas la flirtadon de papilio. Mi ne konsciis pri tio, sed la papilio estas ankaŭ por mi simbolo de beleco, kaj ankaŭ mistero en nekomprenebla eterneco. Eble la papilio ekzistas por ni nur por memori nin, ke krom morto kaj pereo ankaŭ alio ekzistas : belo. Belo ne estas komprenebla, ĝi estas nur sentebla. Sed belo estas ligita al amo, kaj amo al vero. Belo, amo kaj ankaŭ la vero estas fakte unuaĵo, ili ne povas esti disaj. Tiukaze ili perdus sian sencon. Henriko Heine sciis tion, kaj mi estas adepto de Heine.
Ie mi vidis foton kun orangutanga geo, ili rigardis kune rozon, kiun la "viro" mantenis. Ambaŭ kontente ridetis. Tio montras, ke ankaŭ tielnomataj bestoj sentas belon, tio do ne estas nur homa afero, belo estas ŝajne eĉ kosma dimensio. Eksterterulo, kiu ne sentas belon, estas por mi neimagebla.