Cezar
Fino de l' superino
Ha, la vort' 'sinjoro',
sonas tre laŭ oro.
Inus tamen viro,
iĝus li martiro.
Virus sinjorino,
mankus ina sino.
Estus eĉ la fino
de la superino.
Se virino festas,
ĉar ŝi vira estas,
tiu superstiĉas,
kaj inec' perdiĝas.
Ŝi monoklon petos,
ne plu jupon pretos.
Kaj pro la cigaro
regos kis-avaro.
Cezar
Surgenuen, vira ino !
(ironie)
Surgenuen vira ino !
Se mi estas or-sinjoro,
surgenuen, do edz-ino !
Kaj je ĉiu 'in'-favoro
estu tuj por ĉiam fino !
Cezar
Ino
Ino estu ino
kaj ne nur virino.
Eĉ ne plu edzino,
kaj ne sinjorino.
Estas preskaŭ krimo.
Stulto ja sen limo !
In' ne estas ŝtipo
kaj ne vira ripo.
Ino estu ino
kaj ne nur viktimo.
Sed plu virreĝimo
regas kun sublimo.
Ino estu ino
kaj sen vir' sur l' sino.
Se ne plaĉas ino,
kial ne ulino ?