Laocio
Dao D Jing
Du ĉapitroj el la libro, laŭ la germana traduko de Rikardo Vilhelmo
30
Tiu, kiu helpas laŭ la maniero de TAŬO al
homreganto,
ne perfortas per armiloj la mondon,
ĉar la agoj refalas sur la propran kapon.
Kie restadis armeoj, kreskas kardoj kaj dornoj.
Post la bataloj sekvas ĉiam jaroj de malsatego.
Tial la bonulo serĉas nur la sukceson, nenion plu ;
li ne kuraĝas konkeri per perforto.
Do sukceso sen fanfaroni,
sukceso sen glori sin,
sukceso sen fieri,
sukceso, ĉar ĝi necesas,
sukceso sen glori perforton.
Rimarkoj de Cezar
Anniespera mencias en siaj rimarkoj pri la traduko de
Vilhelmo, ke en la originala teksto troviĝas ankoraŭ la sekvaj
frazoj, tradukitaj de Wang Chongfang :
La estaĵoj, atinginte sian plejfortecon, devas kreski
maljunaj,
Kio estas kontraŭ la Taŭo.
Kaj ĉio, kio estas kontraŭ la Taŭo, senescepte iras al sia
baldaŭa pereo.
La kontraŭmilitemo kaj pacamo de Laocio estas impresa kaj tre aktuala. Ankoraŭ nun ekzistas multaj registaroj, kiuj supozas, ke oni povu regi la mondon per perforto. La unua fama pacbatalanto en la mondo estis sendube Laocio. Ke oni ĝis nun ofte ne komprenas la majstron, estas malĝojiga. Cetere, tiun senkompromisan pacamon oni trovas ankaŭĉe
Zamenhof. Tio estas la sama pacamo, el kiu ekestis Esperanto.
31
Armiloj estas malbonsignaj iloj,
ĉiuj estaĵoj abomenas ilin.
Tial, tiu, kiu agas laŭ la maniero de TAŬO,
ĉiam estas for de ili.
La noblulo en sia kutima vivo
rigardas la maldekstran flankon kiel honorlokon.
Ĉe la armeoj
la dekstra flanko estas la honorloko.
La armiloj estas malbonsignaj iloj,
ne iloj por la noblulo.
Nur, se li ne povas agi alie, li uzas ilin.
Trankvilo kaj paco estas por li la plej grava.
Li venkas, sed li ne ĝojas pri tio.
Tiu, kiu ĝojas pri tio, ĝojas ja pri la murdo je homoj.
Tiu, kiu ĝojas pri la murdo je homoj,
ne povas atingi sian celon en la mondo.
Ĉe feliĉigaj kazoj oni rigardas la maldekstran flankon
kiel honorlokon.
Ĉe malfeliĉigaj kazoj oni rigardas la dekstran flankon
kiel honorlokon.
La subbatalestro staras maldekstre.
La supra batalestro staras dekstre,
tio estas, li lokigas sin
laŭ la moro de la funebraj ceremonioj.
Mortigi grandnombre homojn,
tion oni priplendu per ploroj de kompato.
Tiu, kiu venkis en la batalo,
restadu kiel ĉe funebra ceremonio.
Rimarkoj de Rikardo Vilhelmo
„La tuta teksto estas certe komento al la antaŭa. Wang Bi preteriras ĝin kun silento. En la malnovaj manuskriptoj ĝi ŝajne ne troviĝis.“
Rimarkoj de Cezar
Ankaŭ Wang Chongfang mencias, ke troviĝas en la ĉapitro„kelkaj frazoj interpolitaj kaj konfuzitaj, kiuj ŝajnis jam tiaj dum Han-dinastio.“
Ĉiam se temas pri la temo paco, tuj aperas certaj prezentantoj de „pli altaj fortoj“, kiuj tuj asertas, ke ekzistas gravaj aferoj kaj principoj, kiuj estas eĉ pli gravaj ol la mondopaco mem, uloj, kiuj uzas sian grandan influon por malhelpi la pensadon pri la paco, kaj kiuj eĉ ne hezitas endubigi la frazojn de famaj pacbatalantoj ; tio certe jam estis tiel dum la regado de la Han-dinastio. La vero por certaj regantoj povas fariĝi tre malagrabla, se ili ekzemple eĉ torturas en „siaj ministerioj de amo“, kiel sarkasme mokis la verkisto Orwell en sia fama libro „1984“. La unua imperiestro en Ĉinio brutale murdigis centojn de konfuceaj eruditoj evidente nur tial, ĉar ili ne volis akcepti centprocente la „diajn verojn“ de sia kvazaŭ dia imperiestro.