Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all 3330 articles
Browse latest View live

Cezar : La estonta magiisto (rakonto)

$
0
0



Cezar: La estonta magiisto


Cezar
La estonta magiisto


En la subdistrikta kabineto por kulturlaboro de la provincurbo Altenburg sidis tri inaj kaj du viraj kunlaborantoj ĉirkaŭ la kunsida tablo. La Germana Demokratia Respubliko ankoraŭ ekzistis, kaj neniu el ili, eĉ ne la plej aŭdaca el ili, iam serioze pensis pri tio, ke tio povus ŝanĝiĝi iam. Ili havis notblokojn antaŭ si kaj aŭskultis atente, kion la ĉefino Sonja Vesperruĝa antaŭlegas el la gazeto "Nova Germanio". Temis pri la tielnomataj "devizodeliktoj" de la civilkuraĝa verkisto Stefan Heym.

Sonja Vesperruĝa, malgranda virino, ĉiam vigla kiel merlo, estis preskaŭ kvindekjara kaj tamen aspektis ankoraŭ kiel lerneja knabino, svelta, delikata, sed kun severa hardislimo en la mezo de la nigra duonlonga hararo, kiu aspektis iom pastrina. Sinjorino Vesperruĝa estis konvinkita partiano de la SED, do de la reganta Socialista Unuiĝinta Partio de Germanio. Ŝi centprocente kredis tion, kio estas skribata en la gazetoj.

Sed en tiu tago la legado ne iris tiel glate kiel kutime. La juna kunlaboranto Tomas Hagen intervokis kaj provokis ŝin, kaj la aliaj almenaŭ per malŝataj rikanoj montris, ke ili staras sur lia flanko en tiu afero. Spite al stranga malpermeso de la supera enurba kulturoficejo, li sekrete partoprenis ĉe la prelego de la fama aŭtoro en kapelo, al kiu invitis amikara societo de la evangelia eklezio. Tomas, kiu jam pro sia nomo ne tuj kredis ĉion, kion iu diras, estis tamen impresita de la trankvila maniero de la verkisto Heym, kiu ne lasis provoki sin de iuj tutcertaj komisiitoj de la organoj de la ŝtatsekureco.


Pro la hipokrita gazetinformo Tomas indigniĝis kaj ne plu povis reteni sin rakonti pri la suverena prelego. Nervoze li trafosis per la fingroj sian barbon, kiu faris lin multe pli olda ol li estis.

Sed kiam la diskuto jam fariĝis frosta pro la akre defendataj kontroversaj starpunktoj, malfermiĝis subite la firma kverka ĉambropordo de la kunsidejo. Envenis svelta junulo kun brilantaj nigraj okuloj kaj blue nigra hararo, kiu en bunta ĉemizo kaj blanka ĵinzo enŝvebis kiel bela papilio, kvazaŭ sur flugiloj de mistera vento, per gracilaj dancistaj paŝoj. El lia afabla vizaĝo lumis la plej ĉarmaj okuloj de la mondo, kiuj inspiris konfidon.

Sinjorino Vesperruĝa ĝojis pri tiu ĝustatempa interrompo, kaj kiam ŝi pli precize rigardis la enpenentrinton, ŝia mieno heliĝis eĉ pli. Ŝi finis la malagrablan kunsidon kaj iris kun la neatendita gasto en sian ĉambron.

Tie ŝi petis la junulon sidiĝi. Ŝi demandis pro lia nomo kaj li respondis : "Giridhar Ĉaŭduri."

"Kiel, bonvolu ? Ĉaŭduri, tio estas ja interesa nekutima nomo, ĉu vi estas eksterlandano ? Kie vivas viaj gepatroj ?"

"Mia patro estas barata, do hindia diplomato, laborinta ĉe la ambasadejo en orienta Berlino, sed nun li loĝas denove hejme en Hajderabado, li estas bramano."

"Bramano ? Ha jes, la fia kasto, kiu ankoraŭ nun, post Mahatmo Ghandi, ekspluatas sian kompatindan popolon, sed pardonu, tio ja ne estas via kulpo, kaj via patrino, kion ŝi faras ?" interrompis lin sinjorino Vesperruĝa.

"Mia panjo plu estas civitano de nia GDR kaj laboras kiel interpretisto."

"Aha, tiel do", komentis la ĉefino, videble iom seniluziiĝinta, ĉar ŝi jam antaŭtimis iujn malagrablajn komplikaĵojn.

"Kaj kion vi deziras de ni, sinjoro Ĉaŭduri, kial vi venis en nian oficon ?"ŝi diris senemocie.

"Mi volas antaŭĝusta magiista komisiono pruvi mian taŭgecon kiel magiisto. Mi aŭdis, ke oni turnu sin en tiu kazo al la afabla sinjorino Vesperruĝa, vi estas ja sinjoro Vesperruĝa, ĉu ne ?" li demandis flate.

Lia ensorĉiga rideto trafis ŝin kiel fulmo. Ŝi havis precipan emon al junaj viroj, sen vere konsciiĝi iam pri tio, kaj tial ŝi ankaŭ ne povis konfesi tion almenaŭ al si mem. Ŝi vivis sola, kaj tial ŝi ne spertis pri sentoj al junuloj.

Giridhar respondis ĉiujn ŝiajn demandojn mirige memkonscie, parollerte kaj ĝentile. Li parolis seneraran sendialektan germanan, kiu estis sufiĉe bona por povi fariĝi parolisto en unu el la du televidaj kanaloj de GDR. Kaj tamen li ankoraŭ lernis en abiturklaso en la Karl Marks- lernejo en Altenburg.

Videble li estas knabo kun granda talento, ŝi pensis. Giridhar baldaŭ elflaris, ke ŝi havas egan simaption por li. Tial lia parolo fariĝis pli kaj pli entuziasma. Je la fino li rakontis nun jam preskaŭ intime pri lia decida unua renkonto kun la magio. Temis pri la prezentado de magiisto en la rusa ŝtata cirko.

"Imagu", li diris, li forsorĉis cirkoklaŭnon ŝvebantan en la aero. Spirhaltiga okazaĵo ! Sed la kulmino estis, kiam li metis en kaĝon sian asistentinon, kiu ĉe tio sur manplato forflugigis kisetojn kvazaŭ ili devus sufiĉi por mil da homoj, kaj poste ĵetis tukon sur la kaĝon kaj dum malpli ol sekundo reaperigis la asistentinon kiel leoninon. Imagu, sinjorino !"

Sinjorino Vesperruĝa devis iom ridi pri la subita transformado de virino en leoninon. Kaj tial ŝi diris ridete : "Jes ja, tian magiiston ni bezonus, tiaj virinaj leonoj mi volus havi en nia oficejo !"

Kaj tiam ŝi aldonis jam denove pli serioze : "Vi do volas fariĝi magiisto, sinjoro Ĉaŭduri. Nu, en tiu kazo mi gratulas el mia tuta koro al via decido. Ni helpos vin ĉe tio, ĉar estas nia profesia devo. Kiel ĉiu alia popolarto, kompreneble ankaŭ la magia estas ŝatata kaj subtenata en nia ŝtato de la laboristoj kaj kamparanoj. Tio estas cetere ne tiel kutime en nia plagata mondo, juna viro, se oni foje lasas flanken niajn amikajn fratajn socialistajn ŝtatojn sub la gvidado de la glorriĉa Sovetunio ! Revenu do post semajno je la sama tempo, tiam mi povos diri jam pli al vi. Iun solvon ni certe trovos."

Sinjorino Vesperruĝa baldaŭ konstatis en la interparolado kun la Centra domo por kultura laboro en Lepsiko, ke la junulo laŭ la regularoj ankoraŭ estas tro juna por magiista ekzamenado. La gvidanto de la centra laborkomunumo "Magia rondo" estis skeptika kaj malkonsilis al ŝi la antaŭtempan ekzamenadon, kiu estus tute nekutima kaj ne tuj permesebla sen iuj pli altaj instanccoj. Krome li atentigis ŝin pri tio, ke li ankoraŭ neniam ion aŭdis pri tiu juna magiisto Ĉaŭduri. Sed sinjorino Vesperruĝa volis scii nenion pri tio, ĉar por ŝi la granda talento de Giridhar estis ekster ĉia dubo. Ŝi telefonis al la ĉefo de la Centra domo, kaj tiu promesis helpi al ŝi, ĉar li konis ŝin persone.

Pro tio, ke por la fina decido de la ekzamena komisiono necesis ankoraŭ kelkaj certigaj telefoninterparoladoj kaj aliaj helpemaj agoj, ŝi petis la kunlaboranton Tomas Hagen, ke li transprenu la zorgadon de la onta magiisto. Nur la interkonsentigajn interparoladojn kun la komisiono kaj la aliaj instancoj ŝi rezervis por si mem.

Kiam Giridhar Ĉaŭduri revenis je la fiksita tago, la kunlaboranto Hagen tuj akceptis lin. Ili interkonatiĝis kaj tuj ciis sin reciproke, ĉar tio estis por ambaŭ pli agrabla. La roloj en tiu nova ludo estis rapide disdonitaj. La adorenda Giridhar sur unu flanko, kaj sur la alia flanko Tomas, la komprenema amiko kaj helpanto, kiu subtenas la venontan geniulon. Ili renkontiĝis ekde nun tute senceremonie, kelkfoje en la kafejo"Volksstädt" apud la poŝtejo, la plej preferatan retiriĝan lokon de Tomas, sed post kelkaj fingromontaj admonoj de la ĉefino pli ofte en la griza kulturkabineto.

Giridhar tie ensorĉis ĉiujn kun sia malferma karaktero. Eĉ la misfide observema kaj hezitema financekonomistino Uta opiniis, ke li estas tre agrabla bubo. Lia lerta parolmaniero kaj liaj spritaj ŝercoj perpleksigis ĉiujn. La damojn lia aspekto kaj lia ĉarmo ĉiufoje tute entuziasmigis. Estis vere strange. Kiam Giridhar aperis, ŝvebis tuj iu orientala plezuro de la sensoj en la ŝpareme meblitaj oficejaj ĉambroj. La burokrata leĝo de inercio en lia ĉeesto malvalidiĝis ĉiufoje. La ĉefino ĉiam tuj ekfloris, kiam ŝi nur ekvidis lin. Ĉiuj estis tuj pli gajaj, pli flugilhavaj, pli parolemaj, kiam li ĉeestis. Oni interrompis la laboron kaj trinkis sennombrajn kafojn. Oni ridis kaj ŝercis. Giridhar faris grandiozajn prelegetojn pri la magia arto, klarigis la diferencon inter iluziisto kaj manipulatoro, li montris kiel oni dissegas virinojn kaj ekkaptas pistolkuglojn per la nura buŝo. Li klarigis la ŝnurtrukon kaj montris sin ravita de fakiroj, fajrokurantoj kaj aliaj mirakloplenumantoj kaj saltis aeren pro entuziasmo pri la ŝvebanta kuglo, kiun cetere ankaŭ li havis en la programo, kiel li asertis memfide. Ĉion tion li rakontis en la plej amuza babiltono, kiu indus por pajaco. Sin mem li karakterizis modeste kiel parolantan magiiston.

Sed ju pli Tomas konatiĝis al sia nova amiko Giridhar des pli li havis dubojn pri la vero de liaj eldiroj. Giridhar estis certe ensorĉiga homo, sed ĉu li vere estis bona magiisto, kiel li asertis pri si mem ? Ĉu li ne pli similis al la mensogobarono, kiu sur fazeolo grimpis ĝis la luno ? Giridhar, kio bedaŭrinde pli kaj pli klariĝis, estis nur blagulo, kiu havas tro da fantazio. Li rakontis aferojn, kiujn eĉ la plej granda fidulo daŭre ne povus akcepti. Li frekventis laŭ lia aserto retorikkurson ĉe la plej konata sportreportero de la lando, ĉe Hans Florian Oertel en Berlino. Kiam li faris tion, li ne diris. En Lepsiko sur la ĉevalkurejo li ricevis senkoste- pro bonaj rilatoj al influaj personoj- kurson por rajdistoj. Li asertis eĉ, ke la lepsika kabaredisto Juergen Hart de la "Akademiksuloj" helpis lin ĉe la skribado de siaj skeĉoj. Kiam la paciencofadeno de Tomas fine disŝiriĝis pro tiom da fanfaronado, li demandis lin tute krude : "Diru foje, Giridhar, kiam vi cetere vizitas la lernejon, se vi estas tiom okupita ? Kiel vi faru vian abituron ? Kaj de kie vi prenas la tutan monon por ĉio tio, kion vi faras laŭdire ?"

Sed Giridhar, kiel ĉiam, lerte elturniĝis el ĉio. La fanfaronadoj kompreneble baldaŭ rondiris en la kabineto, tiel, ke oni kaŝe ekhavis la opinion, ke la knabo estas centprocenta fabelrakontulo, kaj ke li verŝajne tute ne povas sorĉi !

Kvazaŭ por substreki tiun opinion, aperis ĝuste en tiu tempo plia hobimagiisto kun la nomo Popovic en la kabineto. Kiam li aŭdis de la antaŭpreparata magiista ekzameno, li terurigite kunklakis la manojn kiel kristana preĝonto kaj ekkriĉis kiel ĵus vundita besto : "Tiu kanajlo ! Li ŝtelis al mi la lastajn tri jarkolektojn de la gazeto "Magia arto" el mia loĝejo kaj ne redonas ĝin al mi. Li impertinente pretendas, ke mi ne donis ilin al li. Imagu, tia venthundo ! Kaj al tia ventululo vi kredas, kion li diras, tio estas ja tute absurda ! Tion vi ne tuj rimarkis, ke li estas nura fanfaronulo ? Diru, ke tio ne estas vera !"

La malgranda, iom korpulenta kaj ruĝvanga Popovic, kiu perlaboris al si pene la monon por la multekostaj magiistaj aparatoj kaj instrulibroj kiel diskotekisto, skuis preskaŭ rezignante la kapon kaj diris mirigite : "Kara Tomas, vin mi ne imagis tia naiva ŝafo, vere ne ! Giridharon mi konas el la magia klubo de la junaj laboristoj en Borna. Li estas absoluta ridindulo. Li ne regas eĉ unu trukon ĝuste, vere ne, kredu min ! Mi avertas vin, vi devas informi sinjorinon Vesperruĝa, alie tio fariĝos katastrofo !"

Al la kunlaboranto Hagen ne restis alia eblo ol informi sinjorinon Vesperruĝa pri la novaĵoj, kvankam ne estis lia maniero fajfi iun ĉe la superuloj. Ankaŭ tial li devis informi ŝin, ĉar la ekscitita Popovic nun certe repostulus siajn magiistajn kajerojn helpe de la kabineto.

Sinjorino Vesperruĝa, kiu intertempe jam rilatis al Giridhar kvazaŭ li estus la propra filo, tute ne estis ŝokita de la novaĵoj. Ŝi male diris nur seke : Tio estas ja nenio alia krom fiaj onidiroj pri esperiga reprezentanto de nia socialista junularo, al kiu devas aparteni nia tuta konfido ! Tiu ĉi Poppvic ja nur envias nian karan Giridhar. Ke la ulo estas ĉio alia kiel lumturo, se temas pri sia talento, ni ja scias pro lia ekzamenado kiel diskotekisto, kiun li trapasis kun sukceso nur tial, ĉar mi persone transprenis la respondecon por tiu nelerta malgraciulo. Ke li povas sorĉi, mi tute ne povas imagi al mi, mi prefere supozas, ke li simple envias nian elegantulon Giridhar, kiu jam de ekstere aspektas multe pli impresa ol tiu dika kaj eterne ŝvitanta Popovic, kiu neniun frazon povas eligi sen tio, ke oni tuj rimarkus, ke li venas el la cepourbo Borna en Saksio. Cetere, kiam ni ĉi tie devus kontroli ĉiun denuncon, ni bezonus por tio detektivan oficejon, Tomas."

Kunlaboranto Tomas Hagen prefere ne kontraŭdiris ion, kvankam li havis sufiĉe da kaŭzoj fari tion.

Kiam Giridhar en la ĉambro de la amiko Hagen kun mieno de iniciito antaŭmontris la eksteron de verda indentigilo, kiu laŭ li mem atestas, ke li estas membro de la organo pri ŝtata sekureco, Tomas eksplode ekfuriozis : "Facilanima knabo, vi videble stulte imagas, ke vi povus akceli per tiu truko la aferon pri la ekzamena termino ! Sed mi diras al vi, vi estas sur la plej bona vojo riski pli ol nur la magiistan ekzamenadon. Giridhar, idioto, formetu tiun damnitan indentigilon, kaj faru tion neniam denove ! Pro vi, sed ankaŭ favore al ni ! Se vi ne emas al prizonĉelo en Bautzen !" Li preskaŭ alkriis lin kun akra tono. Giridhar ruĝiĝis en la tuta vizaĝo kaj respondis embarasite : "Tio estis ja nur ŝerco, karulo, kial vi tiom krias ?"

Sinjorino Vesperruĝa atingis pro sia obstino post longa batalo, kion ŝi ĉiam alstrebis : la ekzamenkomisiono letere informis ŝin per multaj vortoj, ke oni venos je la proponita termino kun malgranda delegacio el spertaj kaj multmeritaj magiistoj al Altenburg por tie "en la kadro de la efektivigo de esceptokaza aparta reguligo" ekzameni la magiistajn kapablojn de la abiturlernanto Giridhar Ĉaŭduri

Sinjorino Vesperruĝa ankoraŭfoje konfirmis la terminon kaj Giridhar mem tuj presigis flavajn vizitkartojn kun bombasta nigra teksto, sur kiuj li mem estis prezentata kiel sorĉisto en longa mantelo, kun pinta ĉapelo kaj libere ŝvebanta kuglo. Tomas nur skuis la kapon, kiam li legis sur tia karto, ke la granda artisto Ĉaŭduri majstris kun brila sukceso la ŝtatan ekzamenadon.
Tiam aperis en la regiona parto de la "Popolgazeto" tutpaĝa anonco, en kiu Ĉaŭduri invitis la loĝantojn en kaj ekster la urbo, ke ili venu al la granda magiista horo en la klubdomon de la junularo, kiu okazos en la granda paŭzo de la diskoteko "Rasputin". Kiel foirplaca kriisto li finis la anoncon per trilinia verso :

Invitas vin kun sorĉa vok'
magia fil' el via lok'
iluziisto de l' epok' !

La anonco, kiu en la kabineto estis kontroverse diskutata, trovis en la urbo multajn legantojn. Ŝajne sensacio atendeblis. La majstro Giridhar mem gluis afiŝojn je ĉiuj kolonoj kaj sur aliaj reklamaj areoj.

Fine la granda tago alvenis. La kultura domo, tre konata kiel "lagodomo", plenigis sin iom post iom per junuloj. La tripersona magiista komisiono, veninta spite al grandaj duboj kaj certe ne tute libervole, sidis kun sinjorino Vesperruĝa ĉe malgranda tablo sur la alta galerio, kie oni havis bonegan vidon al la scenejo. Apud ili sidis ankaŭ Tomas Hagen, kiu atendis la decidan horon kun tre miksitaj sentoj.

La scenejo estis riĉe ornamita : malhele blua ĉielo plena de oraj steloj kaj duonlunoj vere impresis. Granda bunta magia kubo ĵetis kvazaŭ diskoteka kuglo kolorajn lumojn sur la vizaĝojn de la rigardantoj. La diskoteko "Rasputin" ludis fone svingodancojn de Glenn Miller kaj Fips Fleischer, tute tiel, kiel oni antaŭe postulis tion de ili. La du diskotekistoj estis eĉ feste vestitaj per ruĝaj kravatoj kaj elegantaj jakoj.

Ĉiuj atendis je Magius Ĉaŭdurius, la grandan magiiston, kiel li mem nomis sin en la anonco. Sed la majstro lasis atendi la scivolulojn. Daŭris tutan horon antaŭ ol li- laŭdire pro aŭtopaneo- fine aperis. Sub la jubilo de la ordiga trupo, kiu staris kiel motorradbando ĉe la enirejo, li enmarŝis kun ligna ĉaro plena de magiista ilaro en la kulturdomon. Sur la scenejo li manipuladis nervoze dum iom da tempo. Kun la helpantoj li starigis kulison, kiu memorigis je restoracia Mitropa-vagono de la fervojo en GDR. Oni alportis ankaŭ grandan maristan keston, kiu ŝajnis iom fremda sur la scenejo.

Post duona horo la preparoj estis faritaj kaj la lumo estingiĝis. La spotlumoj ekfunkciis kaj direktiĝis al la mezo de la scenejo. La spektaklo estis komenciĝanta. Magius Ĉaŭdurius, vestita kiel Mitropa-kelnero, aperis ŝanceliĝante kiel ebriulo kaj klarigis en terura saksa dialekto, "ge li giel gelnero brou la "foirou en Lajbdzŝ havas diom ta laborou, ge li drinkis bro diom da ĝagrenou iom drou mulde, ´gion li normole ne fouraz."

La rigardantoj kaj la komisiiono estis iom perpleksaj kaj kelkaj ridis unuope. Sed la plej multaj silentis ĝenate, ĉar ili devis pensi pri la "sankta bovino" Foiro de Lepsiko, pri kiu la gvidantoj de la partio, kaj ne nur ili, estis tiom fieraj.

Tiam la ekzamenato petis longan ulon de la ordiga trupo sur la scenejon, ordonis lin sidiĝi ĉe la tablo, metis sektbotelon antaŭ ties nazon kaj provis eltiri el la botelo vicon da interplektitaj buŝtukoj, kio post kelkaj provoj vere iel sukcesis. Ĉar la rigardantoj denove ne sciis, kion tio signifu, ili prefere silentis plu. Eble ili pensis, ke la mallerta antaŭluda artifiko estis intence farita, por ke oni poste eĉ des pli miru pri la eksterordinaraj kapabloj de la magiisto. La ebrie aspektanta sorĉisto fariĝis nervoza. Li prenis el la poŝo kartludon kaj provis miksi ĝin en la aero per svinga vasta movo. Sed la kartoj falis preskaŭĉiuj sur la plankon. Ĉar la kartoj ankaŭ post la tria provo prefere surplankiĝis, li rezignis pri plia ripetado. Frosta silentado de la rigardantoj estis la kvitanco por tiu fuŝa agado. La majstro senkulpigis sin per stulta rimarko : "Hodiaŭŝajne ĉio misiras !"

Kiam iu laŭte ekridis, subite la rigardantoj vigliĝis. Kelkaj fajfis, piedoj ritme komencis tamburi la plankon. Magius Ĉaŭdurius, kiu plu sakse dialektumis, provis savi la reprezentadon. Kun oblikva vizaĝesprimo li ĵetis ŝnuron alten en la aeron. Longa drato solviĝis de la ŝnuro kaj falis vibrante sur la plankon.

"Nu, vidu al tio ! La ŝnurdratartifiko !" vokis la dika Popovic moke. La ridado plifortiĝis.

La longa ordigisto sidis ankoraŭ nun tute superflue ĉe la improvizita restoracia vagona tablo. La sorĉista ambiciulo, kiu vidis en li subite enkorpiĝintan savankron, anoncis hektike, ke li nun tiros ormoneron el la nazo de la gasto.Li tiris je la nazo de la longulo kun la kuraĝo de malesperiĝinto. Sed tiu, kiu ne komprenis lin, ofendite ekkriis kaj vehemente vangofrapis la magiiston, antaŭ ol li fuĝis kun minacanta pugno for de la scenejo. Precipa aplaŭdo akompanis la agadon de la longulo. Ankaŭ la artifiko kun la ŝvebanta kuglo- kiel nun jam ne plu alie antaŭvideblis- tute ne sukcesis. La kuglo estis nenio krom ruĝa aerbalono, kiu zigzage volis leviĝi en la direkto al la komisiona tablo sur la galerio. Sed iu el la publiko antaŭe per cigaredofajrilo krevigis ĝin. Jubilo kaj aplaŭdo estis la danko por tiu interveno. La skandala sorĉhoro finiĝis per kriĉado kaj fajfado kaj piedtretado, kiam la sensukcesa Ĉaŭdurius pretendinta esti lerta senkatenigisto post dek minutoj elrampis kun pendanta kapo el la granda marista kesto, post kiam li estis doninta frapsignojn por tio. Tri membroj de la ordiga trupo, kiuj post lia eniro en la keston estis saltintaj sur ĝin, dancis en la ritmo de la diskoteka kanto "Ra-ra-rasputin" kaj kune kantante sur ĝi.

Kiam oni lasis laste fali la kurtenon, por ke la rindinda prezentado finiĝu, leviĝis ankoraŭfoja amasa aplaŭdo, por ellogi la majstron, kiu vere por momento denove per la kapo aperis inter la kurteno. Kelkaj vokis moke : "Majstro, ni amas vin ! La magia giganto Magius Ĉaŭdurius vivu ! Li trifoje vivu ! La plejmulto laŭte ridis kaj aplaŭdegis.

Nur la magia komisiono, la kunlaboranto Hagen kaj kompreneble sinjorino Vesperruĝa ne aplaŭdis. La komisionuloj skuis seninterrompe la kapojn, kvazaŭ ili volis diri, ke tio ne povas esti ! Ke tio simple ne povas esti ! Ke ion tian ili ankoraŭ neniam travivis ! Kulpigaj rigardoj flugis en la direkto al sinjorino Sonja Vesperruĝa, ĉar iu ja devas esti kulpa pri tiu skandalo, se oni devos raporti.

Unu el la kunkulpantoj, Tomas Hagen, kiu antaŭvidis tiun finon, devis kunpremi la dentojn sub la mano, kiun li metis sur sian barbon, por ke li ne laŭte ekridu. Sed kiam li rigardis en la maljunan vizaĝon de la ŝokita ĉefino, kiu nun aspektis dudek jarojn pli olda ol kutime, li hontis iom pri sia malica ĝojo kaj pensis kunsente : Kompatinda Sonja ! Kompreneblas, ke ŝi estas pleje trafita de tiu hontindaĵo. Neniam ŝi bonŝancas pri la junaj viroj, por kiuj ŝi engaĝas sin kun tia granda energio kaj lerteco. Hagen devis subite pensi pri tio, ke ankaŭ li mem iam estis tia protektato de tiu virino. "Se mi nur povus sorĉi !" li murmuris ĝemante al si mem. "Se mi povus sorĉi, mi nun tute rapide forsorĉus por ŝi tiun malĝojan finon."

Sed kiel konvinkita materiisto, kiu scias, ke ne eblas vere sorĉi, li forŝteliĝis flanken. Ankaŭ tial, ĉar li ne plu volis vidi la ŝtoniĝintajn ofenditajn vizaĝojn de la komisiono. Estis efektive katastrofo, kiun neniu tiel klare atendis, kvankam mirakloj, kiel ĉiu scias, kutime bezonas iom pli da tempo. Kaj tamen ĝi estis frutempe antaŭdirita de la neŝatata Popovic.

Post tri jaroj Tomas renkontis sinjoron Ĉaŭduri tute hazarde sur trotuaro. Tomas miris, ke li ankoraŭ estas en la urbo. La inta onta magiisto havis tekon en la mano kaj laboris kiel oficisto ĉe la akvomastrumado. Kun sia ŝtale blua kravato, la blanka cemizo kaj la griza longa pantalono li aspektis precize tia, kia aspektas ĉiuj, kiuj devas kaŝi sin post griza masko en siaj oficejoj, por ke oni ne povu ataki ilin pro tro da individueco. Li estis serioza kaj nervoza kiel ĉiuj tiuj tekosklavoj , kiuj ne havas tempon en la mallonga tagmeza paŭzo.

Kiam Tomas demandis lin, kion li faras krome, se li ne laboras, Giridhar Ĉaŭduri diris seke : "La sorĉadon mi finis, se vi celas tion, sinjoro Hagen. Mi ankaŭ ne plu elpensas iujn rakontojn. Mi faras nun tion, kion ĉiuj faras, estas pli oportune tiel."

Kaj sen eĉ atendi iun respondon, li kapjesis rigidan adiaŭon kaj iris plu.

Tomas postrigardis lin mirigite kaj diris al si mem : "Ĉu tiu ankoraŭ estas la nuboskrapanta Ĉaŭduri ? Mi ne scias, la frenezulon, la ontan magiiston, mi tamen preferus."

Tiam li vidis sur la brakhorloĝon kaj vokis laŭte : "Damne, ankaŭ mi nun devas ekgalopi, la kunsido en la urbodomo komenciĝos post dek minutoj !!!"


Petro Levi : Por aŭ kontraŭ Niĉeo ?

$
0
0

Nietzsche -la superbazarulo


POR AŬ KONTRAŬ NIĈEO ?


Logita de multaj komentoj legitaj precipe en Sennaciulo, Sennacieca Revuo kaj SAT-Diskuto pri Niĉeo kaj lia filozofio, mi volonte informiĝis pri ili kaj liveras ĉi poste miajn proprajn komentojn.


Unue, mi baldaŭ konstatis, ke tute ne necesas legi unu linion de la verkaro de Niĉeo por esti kompetenta pri la temo, ĉar li ja "diris ĉion kaj ĝian malon", kaj mi eĉ ne bezonas citi fontojn, ĉar pli gravas (almenaŭ por mi) laŭ iuj komentoj mia propra opinio ol mia pozitiva scio pri realaj tekstoj, kiujn ĉiu rajtas interpreti laŭ propra fantazio.


La aserto, ke Niĉeo diris ĉion kaj ĝian malon, povas ŝajni troigo, se oni volas dogmece pritrakti la niĉean penson, sed por trakti ĝin sentabue, kiel konvenas, necesas legi inter la linioj. Ja inter la linioj legeblas io ajn, interalie ĉio kaj ĝia malo.


Gravega supereco de la niĉea "revolucio" estas, ke por plenumi ĝin, oni eĉ ne bezonas movi fingron : ĝi estas ekstertempa, ekstermonda, ekster ĉia konkreta kunteksto sed apartenas al la propra fantazio de la individuo. La kanto "Lili Marlen" estis egale populara en ĉiuj eŭropaj armeoj de la Dua Mondmilito. Lili Marlen laŭ la kanto estas soldatkonsolistino. Ĉiu mortema soldato ja bezonas konsolon. Ja eĉ la bravaj soldatoj de la japana imperiestro bezonis konsolon. Same niĉeismo estas egale populara dekstre kiel maldekstre kiel konsolo por fiaskemaj revoluciuloj : kiam oni rezignas ŝanĝi la mondon, oni ja ankoraŭ povas fari sian propran, individuan rezignan revolucion, ŝanĝante konformisme sian rigardon pri la mondo. Tiel, "rifuzante aliĝi al iu ajn klaso", kvazaŭ aparteno al klaso dependus de individua volo, individuo povas unue ĉe si ne nur komenci sian propran niĉean revolucion, sed ankaŭ fini ĝin sen ia ajn konkreta socia ŝanĝo.


La demando, ĉu Niĉeo estas faŝisto aŭ nazio, povas ŝajni vana, anakronisma, se oni malatentas la ekstertempecon de la niĉea penso, kaj se oni povas nomi lian penson penso en la ordinara senco. Eble pli ĝuste estus diri, ke la faŝista kaj nazia pensmanieroj estas niĉeaj, kaj ke Niĉeo alvokis kaj favore profetis ilin. Tamen aliaj interpretoj povas esti validaj, se ili estas sufiĉe logaj.


Kiel Platono estas praviga profeto de la Gulago, Niĉeo estas praviga profeto de la faŝismo kaj de la naziismo, aŭ, se oni preferas, kontraŭ la faŝismo kaj la naziismo. Li profetis la ŝoaon (1), la etnan purigadon, la eŭropan konstitucion, la mizere heroan morton de Hitler, Musolini kaj Stalin, la disfalon de la berlina muro, la detruon de Sovetio, la konstruon de la israela muro, la identigon de ultraliberalismo kun demokratio, la morton de la komunismo, la vaniĝon de la klasbatalo, la detruon de du novjorkaj turegoj kaj la finon de la historio.


Ĉu la niĉeismo kongruas kun la marksismo ? Jes kaj ne. Unuagrade, certe ne, ĉar ĝi kondamnas racion, materiismon kaj dialektikon de la naturo. Jes, sed sendogmisme kaj interlinie, kiel oportuna aluda alternativo, valida ne pli nek malpli ol ĉia ajn alia, se ĝi uzeblas por logi, kial ne ?


Frue manifestiĝis la potencavido de ĵus balote elektita franca prezidento. Jam ne nur dum li suĉis la patrinan mamon li revis pri sia iama prezidonteco. Li senĝene instrumentigis, por logi al si maldekstrajn balotontojn ne tro klerajn pri historio, la nomojn de famaj socialistoj, kiel Jaurès (ĵores) kaj Léon Blum (leonblum), kies celaro estis diametre mala al lia jam spertita agado kaj al liaj klare anoncitaj reakciaj, kontraŭsocialaj projektoj. Subtene al siaj radikale reakciaj projektoj kontraŭ la franca junularo, li demagogie uzas memorigon pri Guy Môquet (gi moke). Ĉi tiu komunisto, filo de gekomunistoj, estas deksepjara pafmortigita de germanaj soldatoj en Chateaubriant (ŝatobrian) kun dudekses aliaj ostaĝoj liveritaj de la tiama radikale dekstra perfida registaro de Pétain (peten), kiu profitis la francan malvenkon kaj la nazian okupacion por trudi "Nacian Revolucion" (= reakcian, antisemitan kaj rasistan kontraŭrevolucion). Kiel ĉiu tiama sincera stalinisto, Guy Môquet estis fervora patrioto, kvankam ne en la etne naciista, identecista senco de la nova franca prezidento. Li estis arestita en oktobro 1940 pro disdonado de flugfolioj vokantaj al rezisto kontraŭ la nazia okupacio. Lia idealo de sociala progreso neniel kongruas kun la liberalaj celoj de MEDEF(2) kaj de la franca dekstrularo plej krude strebataj de la nova ŝtatestro. Ne gravas tiu nekongrueco, se uzeblas lia elvoko por tromplogi historiajn malklerulojn.


Niĉeo ne estas filozofo : li estas superfilozofo ; ne humanisto, sed superhumanisto ; ne universalisto, sed superuniversalisto. Niĉeismo estas ideologia superbazaro.


Superkretenaj, superfiaj kaj supernaŭzaj estas kelkaj ideoj prave aŭ malprave (estas same !) atribuitaj al Niĉeo kaj niĉeanoj. Ili meritas mencion.


La idiotaj zooteknikaj konceptoj de Niĉeo pri homa evoluo estas komunaj ankaŭ al la naziismo kaj al multaj modernaj dekstruloj.


Forĵetante ĉian racion, niĉeisto principe malpermesas al si ĉian rezonon. Tio memkompreneble ne malhelpas lian mallogikan partoprenon en diskuto !


Kiel aliaj modernaj ekstremdekstruloj, Niĉeo ne estas antisemito sed malamas nur la malriĉajn judojn, pro "ilia timiga kaj malestiminda malbeleco".


"Ĉia plialtiĝo de la tipo homo estis ĝis nun la verko de aristokrata socio - kaj tiel same estos ĉiam : la verko de socio, kiu kredas ke ekzistas multegaj hierarkiaj ŝtupetoj, valordiferencoj inter homoj, kaj kiu bezonas ian ajn formon de sklaveco."


"Malgraŭ la risko ŝoki naivajn orelojn, mi metas kiel fakton, ke la egoismo estas esenca parto de nobla animo, mi komprenas per tio la senŝancelan kredon, ke estulo tia, kia ni estas, bezonas aliajn estulojn nepre nature submetitajn al li, kaj kiuj devas oferi sin al li." Por konformigi konduton al tia principo, homa cerbo ne utilas : kruda instinkto de ia ajn rabobesto estas sufiĉa.


"Tio, kio similas al la virino aŭ al la lakeo, kio estas samrasa, kaj ĉefe la popolaĉa konfuzo : tio nun volas regi ĉiujn homajn destinojn - ho naŭzo, naŭzo, naŭzo" !


"Ke ĉiu rajtas lerni legi, tio kun la tempo koruptas ne nur la skribon, sed ankaŭ la penson."


"Pereu la malfortuloj kaj kriplaj misnaskitoj : unua principo de nia amo al la homoj. Kaj plie oni helpu ilin neniiĝi" !


"La malsanulo estas parazito de la socio..."


... ktp, ktp. Jes : - ho naŭzo, naŭzo, naŭzo pri tiaj konceptoj !


Ĉu mi estas por aŭ kontraŭ Niĉeo ? Pri tio la leganto de ĉi tiu artikolo povas post almenaŭ triagrada kaj kvaragrada interlinia legado juĝi laŭ propra plaĉo. Ne gravas : al mi estas egale. Kun ĉiuj plej logaj eŭfemismoj de apologiistoj, klare deklaritaj niĉeanoj aŭ ne, necesos reale senŝancele batali kontraŭĉia homekspluatado, cele al ĝia kompleta forigo.


Petro Levi 23111.


(1) Ŝoao : (nePIVa vorto) amasmurdo de la judoj, ordonita de Hitler. (2) MEDEF : plej elstara kaj klasbatale aktiva organizo de francaj kapitalistoj, rekta principa kaj praktika heredanto de iama "Comité des Forges" (Komitato de la Forĝegejoj, t.e. de la kanonindustriistoj) kaj CNPF (Nacia Komitato de Francaj Mastroj). La ostaĝojn elektis kaj liveris ministro Pucheu (piŝe) el inter politikaj malliberigitoj, ĉiuj aktivaj komunistoj aŭ sindikatanoj. Pucheu ankaŭ estis iama eminentulo de "Comité des Forges". Ankaŭ la frato de la nova franca prezidento estas eminentulo de MEDEF.

Ringelnac : Ĝojo (rimpoemtraduko)

$
0
0


Ĝojo

Joakimo Ringelnac
Ĝojo


Ĝojo, ĝi ne silentu.
Ĝojo sen kaŝ‘ sin prezentu.
Ĝojo do kantu kaj ridu kaj brilu.
Ĝojo dankemu dum tuta viv‘.
Ĝojo migre kamaradu.
Ĝojo enanime jubilu.
Ĝojo restadu
dum tuta viv‘.

tradukis Cezar

Joachim Ringelnatz
FREUDE

Freude soll nimmer schweigen
Freude soll offen sich zeigen.
Freude soll lachen, glänzen und singen.
Freude soll danken ein Leben lang.
Freude soll die Seele durchschauern.
Freude soll weiterschwingen.
Freude soll dauern
ein Leben lang.


Troppmann : (Re)privatigo (prozpoemtraduko)

$
0
0


privatklavo

Artur Troppmann
(RE)PRIVATIGO


Ĉio devas esti
(re)privatigita :
La ruboforigado
la tv-elsendejoj
la poŝto
la fervojo
la polico
la armeo
la dogano
la registaro
kaj fine
ankaŭ la homo.
Jes ja,
ni volas ree esti
servutuloj.

PS :
Atentu ! Tio estas ironia teksto, la verkinto fidas pri tio, ke vi komprenas la ironion. (cez)

Artur Troppmann
(RE)PRIVATISIERUNG

Alles muß
(re) privatisiert werden :
Die Müllabfuhr
das Fernsehen
die Post
die Bundesbahn
die Polizei
das Militär
der Zoll
die Regierung
und schließlich
auch noch der Mensch.
Jawohl,
wir wollen wieder
Leibeigene sein.

Troppmann : Laboristoverkisto (rimpoemtraduko)

$
0
0
Noktlaboro

Artur Troppmann
Laboristoverkisto

Senlaborulo mi estas
au ŝupuriguisto
en la plej granda urbo de l‘ mondo.
Mi kaŭras antaŭ vi kiel almozpetanto
kun lambastonoj kaj
akvecaj okuloj.
La trolababoraĉulo mi estas
sub la senkompata montrofingro
de l‘ kontrolhorloĝo.
La papilio mi estas
super viaj geranioj
aŭ malsana arbo,
kiu skribas per senfoliaj branĉoj
en la kvieton.
La kamarado mi estas,
kiu batalas kun vi.

tradukis Cezar

PS : La ŝajne tiel simple verkita poemo estas kvazaŭ socikritka variaĵo de altefluga poemo de Rumi, kiu tamen celas similan : solidarecon kun la mondo kaj kun ĉiuj, kaj speciale kun la samsortanoj. Tamen notindas, ke Troppman verkis klasbatale, do antaŭĉio por la propra klaso. Tion Rumi ne faris. Kaj mi tamen pensas, ke verkisto havas la rajton agi tiel. La gustoj estas diversaj. La aŭtentika laboristverkisto B.Traven laŭte elkriis en letero : "MI NE ESTAS LABORISTO-VERKISTO ! Mi tuj neus mian tutan verkaron, se mi estus nur tio, mi skribas por ĉiuj, tute ne nur por proletoj, kvankam mi longe vivis inter ili." (Mi citas elkape, do eble ne tute precize.) En Traven estis tro da framasonisma sinteno por pensi nur en proletkultaj dimensioj. Kiom da aĉaj proletverkistoj verkis iun "rubaĵon", kiu nun polvkovrite kuŝas en iuj iamaj bibliotekoj de la socialisma mondo. Sed Traven kaj Troppmann ne apartenas al ili, Troppmann (la okcidentgermano !) verkis tre tre sincere kaj tre bone, kvankam li verkis por proletoj, li estis ja mem unu el ili, do li estis fakte nur amatora verkisto, kiu verkis libertempe, kaj preskaŭ dum la tuta vivo li estis laboristo. Tio havigas al liaj poemoj ĉarman kaj simpatian aŭtentikecon, kiu min impresas.

Artur Troppmann
Arbeiterdichter


Ein Arbeitsloser bin ich
oder Schuhputzer in
der größten Stadt der Welt.
Ich sitz‘ vor dir als Bettler
mit Krücken und
wässrigen Augen.
Der Schuftende bin ich
unterm unterbittlichen Finger
der Akkorduhr.
Der Schmetterling bin ich
über deinen Geranien
oder ein kranker Baum
der mit blattlosen Ästen
in die Stille schreibt.
Der Genosse bin ich
der mit dir kämpft.



PS : Jen poemoj, kiuj havas similan tonon, kiel tiu de Troppmann, sed alimaniere :

Rumi
Mi estas suno...

http://www.ipernity.com/blog/cezar/119198

Hans-Georg Kaiser
So oder so

http://www.ipernity.com/blog/cezar/120045
Bedaŭrinde ankoraŭ ne en Esperanto, sed
eble mi iam provos esperantigi ĝin.


Cezar : Eĥoton' (rimpoemo)

$
0
0

Cezar
Eĥoton'


horch&guck (orelum' & observ')


Via voĉo, hom',
ĉiu eta son',
iĝas eĥoton'.

Ĉu vi ie iras,
ĉu sur monto spiras,
eĥoton' tuj diras,
kion vi primiras.

Via voĉo, hom',
ĉiu eta son',
iĝas eĥoton'.

Akvo vin aŭskultas,
se vi amon kultas,
eĉ se vi tre stultas
aŭ pro tent' adultas.

Via voĉo, hom',
ĉiu eta son',
iĝas eĥoton'.

Se vi post silento,
iam dum momento,
diras "fek" pro sento,
ĝojas sin kliento.

Via voĉo, hom',
ĉiu eta son',
iĝas eĥoton'.

Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

$
0
0

Edukado al sennaciismo


Sennaciuloj,


kiel vi akiris viajn ideojn sennaciemajn, kvankam ĉirkaŭ ni multaj voĉoj invitas vin al naciisma kaj patriotisma sentado ? Sekve ni pensu kiel ni transdonu sennacieman sentadon al niaj posteŭloj. Ĉiuj rajtas havi sian propran ideon, kondiĉe ke oni ne trudu ĝin al aliaj. Tamen, evidente, edukado por naciismo estas tre ampleksa kompare kun la kvanto da informado pri sennaciemo.


1

Homoj kreskas spertante edukadon de cirkonstancoj, dum ĉiutaga vivo, en hejmo, strato, koncerto, sporto, vendejo, festivalo ktp, ĉie kie ni vivas. La enhavo de edukado estas ne ĉiam kleriga aŭ helpema al individuoj. Sed vivante en certaj medioj, imitante aliajn homojn, oni lernas iĝi sammaniere.. Al infanoj, televido kaj lernejo havas grandan influon. Al plenkreskintoj, amaskomunikiloj funkcias kiel la plej influaj institucioj. Oni vidas la mondon, plejparte tiel, kiel tiuj edukinstitucioj montras tion.


2

En“instrua gvidprogramo”, kiu estas leĝa instrukcio por montri al instruistoj de publikaj lernejoj en Japanio la celon de instruado, troviĝas fako de “moralo” krom instrufakoj kiel matematiko aŭ lingvo. Tie ni konstatas klare, ke la ŝtato celas kreskigi naciisman senton ĉe studentoj en ĉiu grado. Ni citu el skribitaj celoj :



— Por elementa lernejo


1a (6-jaraĝaj) kaj 2a gradaj : Simpatie komprenu lokajn kulturojn kaj tiean vivon. Instruu amon al ĝi.


3a kaj 4a gradoj : Estimu hejmlokan kulturon kaj tradicion kaj amu ilin. Estimu nian landan kulturon kaj tradicion kaj amu ilin. Interesiĝu pri alilandanoj kaj iliaj kulturoj.


5a kaj 6a gradoj : (supro plus) Estimu alilandanojn kaj iliajn kulturojn, kaj klopodu interamikiĝi kun homoj en la mondo, konsciante ke vi estas japano.



— Mezlernejo Amu la landon kun konscio pri via japaneco, strebu al progreso de la ŝtato, kontribuu al daŭrigo de nia elstara tradicio kaj kreo de nova kulturo. Kontribuu al la monda paco kaj homa feliĉo, el internacia vidpunkto, konsciante ke vi estas japano.


Ni atentu jene. Pri alilandoj, ĝi rekomendas interesiĝi sed ne ami ilin. Amo estas ĉiam direktata al "nia lando". Tial, ĉe rigardo al aliaj landoj, instruistoj devas akcente alvoki al lernantoj la konscion pri ilia japaneco. Ilia flustro poste floras kiel aŭtomata eĥo. “Ne forgesu, ke vi estas japanano, vi havas respondecon al via hejmlando Japanio....” En lernejo lernantoj estas neniam direktataj al sennaciemo. Ili ne estu eĉ simplaj homoj aŭ individuoj, sed prefere estu bonaj membroj de la ŝtato. Tia edukado komenciĝas tre junaĝe. Rimarkinde estas, ke tiu gvidprogramo ne instigas sciencan lernadon, sed senkritikan emocian amon senkondiĉe al anticipe preparitaj kondiĉoj : al la patrio. Naciŝtato akcelas lojalecon al ĝi. Ofte, tiu “programo por amo" estas tia, kia konstatas la familion kiel la plej etan kadron de la ŝtato kaj tial kaj sekve ĝi estas patria kaj naciŝtata. Tia programo en edukejoj estas ne unika en Japanio. Certe en aliaj landoj ni trovas similajn frazojn. Ĉiam ŝtatoj devas plifortigi al membroj la sentadon de aparteneco kaj kreskigi ilin kiel bonajn patriotojn. Tio estas sorto de regno nuna.


3

Amaskomuniloj estas similaj homaj edukejoj. Je olimpikaj ludoj kaj internaciaj matĉoj, ni vidas evidentan nacicentrismon en elsendoj. Kial “ni”aŭ“ĉiuj landanoj”“fieras” pri ties rekordoj ?Ne nur rilate al sporto. Novaĵprogramoj estas faritaj laŭ landa centrismo. Kiam ili traktas temojn pri eksterlando, tiuj estas reduktitaj kaj filtritaj laŭ la pensado de elsendanto, farite kun decidantoj de programoj kun reflekto de finance subtenantaj kompanioj. Tio kreskigas fermatajn vid- sent- pens manierojn de landanoj, kaj tio estas la preferata politiko de regantoj. Dum multaj akceptas supran edukadon kiel naturan aferon, ekzistas aliaj, kiuj ne povas esti tiel. Ekzemple, la homoj kiuj spertis transloĝadon, precipe en juna aĝo. Ofte mankas al ili naiva amemo al la hejmlando. Akiro de seka kaj racia analizkapablo rabas al ili fikcian “radikon”. Sed kelkokaze ilia socisituacio malfirmiĝas, ĉar la socioj preskaŭĉiam demandas ilin pri ties nacia aparteno.


Alia kazo estas malfeliĉaj infanoj en siaj donitaj kondiĉoj, ĉu pri familio ĉu pri la ŝtato. Morale ni ne povas diri al ili amu tion kaj restu tie eterne, eĉ lojale agadu por ĝi. Same kiel revolucio pro patriota amo, ankaŭ forkuro el ŝtato ĝi estu ilia rajto. Vivante en homgrupoj, oni devas havi certan disciplinon. Sed emocia administrado kiel “amo” aŭ“lojaleco”al kadrita regno estas alia afero. Tio facile putrigas imagkapablon pri eksterlandoj.


4

Dum tutmondiĝo privilegiuloj gardas ilian profiton tra la mondo, tenante la kondukilon ambaŭmane, kaj por progresigi novliberarismon senlandlime kaj por administri laborfortojn kaj ties movliberojn, dividante homojn laŭ landoj. Tiel ni vivas en reto de naciŝtatismo, do estas ne surprizige ke sennaciemo ne popuraliĝas amase. Tamen, sennaciismo povas esti pli disvastigita ol unuavide eblas, per profunda pripenado inter popoloj. Fakte ĝuste tial la regantoj pli intense klopodas pri emocia politiko kaj forviŝas jam ĝermantajn solidarecajn fenomenojn, silentan disvastigon de la sennaciismo. Ĉi tie ni diskutu, kio necesas por kulturi sennaciisman sentadon pli bone ol ĝis nun. Informu nin pri viaj sukcesaj spertoj. Peri tiajn mesaĝojn al estontuloj estas senprokraste traktinda tasko por ni jam nun. Naciismaj bruuloj ne traktas tion. Estas ni, kiuj devas paroli pri tio aŭdeble.


Viola Murasaki

H.Heine : Demandoj (prozpoemtraduko)


H.Heine : Demandoj (prozpoemtraduko)

$
0
0


Heinrich Heine: Fragen

Heinrich Heine
Demandoj

Ĉe l' maro, ĉe l' trista nokta maro
Staras junulo-viro,
Kun veplena brust', kun duboplena kapo,
Kaj kun mornaj lipoj demandas la ondojn :

"Ho solvu l' enigmon de l' vivo,
La praan turmentantan enigmon,
Pri kiu cerbumis jam kelkaj kapoj,
Kapoj hieroglifĉapelaj,
Kapoj kun turban' aŭ nigra biret',
Perukokapoj kaj miloj da pliaj
Povraj ŝvitantaj homokapoj -
Diru do, kio estas la hom' ?
De kie la hom' venis, kien iros ?
Kiu loĝas tie sur orobrilaj steloj ?"

Murmuras la ondoj sian eternan murmuron,
Vent' blovas, flugas la nuboj,
Briletas la steloj indiferente kaj fride,
Kaj stultul' atendas respondon.

tradukis Cezar


Heinrich Heine
Fragen

Am Meer, am wüsten nächtlichen Meer
Steht ein Jüngling-Mann
Die Brust voll Wehmut, das Haupt voll Zweifel,
Und mit düstern Lippen fragt er die Wogen :

"O löst mir das Rätsel des Lebens,
Das qualvoll uralte Rätsel,
Worüber schon manche Häupter gegrübelt,
Häupter in Hieroglyphenmützen,
Häupter in Turban und schwarzem Barett,
Perückenhäupter, und tausend andere
Arme, schwitzende Menschenhäupter-
Sagt mir, was bedeutet der Mensch ?
Woher ist er kommen ? Wo geht er hin ?
Wer wohnt dort oben auf goldenen Sternen ?"

Es murmeln die Wogen ihr ew'ges Gemurmel,
Es weht der Wind, es fliehen die Wolken,
Es blinken die Sterne, gleichgültig und kalt,
Und ein Narr wartet auf Antwort.

Agrippa de Nettesheim, 1486-1535 : Agrippa (prozpoemtraduko)

$
0
0


Agrippa de Nettesheim


Agrippa de Nettesheim
1486-1535

Agrippa


Inter la dioj estas Momus, kiu lasas neniun nemokata ;
inter la herooj Herkulo, kiu persekutas ĉiujn monstrojn.
Inter la demonoj, la reĝo de la submondo
furiozas kontraŭĉiuj ombroj,
inter la filozofoj Demokrito ridas pri ĉio ;
kontraŭ li staras Heraklito, kiu pri ĉio ploras.
Nenion scias Pirono
kaj ĉion supozas scii Aristotelo.
Ĉion malestimas Diogeno.
Sed ĉion ĉi kapablas ankaŭ Agrippa :
li malestimas, scias kaj ne scias,
ploras, ridas, furiozas, persekutas kaj mokas.
Li mem estas filozofo,
demono, heroo, dio kaj ĉio.




Agrippa de Nettesheim 1486-1535 : Agrippa

Heraklito de Efezo : Parto I (tekstoj)

$
0
0

Heraklito de Efezo


Filozofo Heraklito de Efezo :
parto I

Unueco de ĉiuj aĵoj

Heraklito asertas, ke la kosmo estas unuaĵo : disigita, nedisigita, fariĝinta, nefariĝinta, mortema, nemortema, logoso, eterneco, patro, filo, Dio kaj justeco. Se vi ne aŭskultas al mi, sed al la logoso, estas saĝe agnoski, ke ĉio estas unuaĵo.

Tiu ĉi mondo, la sama de ĉiuj aĵoj...


Heraklito diras, ke la vekiĝintoj havas la saman komunan mondon, dume la dormantoj turniĝas ĉiuj al sia propra.


La fluo de ĉiuj aĵoj

Tiu, kiu iras en la saman riveron, al tiu fluas ree kaj ree alia akvo.


Ni iras en la saman riveron, kaj tamen ne en la saman, ni estas ni, kaj ni ne estas ni.


Laŭ Heraklito estas neeble dufoje iri en la saman riveron aŭ tuŝi paseman substancon, kiu restas laŭ sia konsisto la sama, sed sekve de la impeta rapideco de la transformiĝo ĝi disiĝas kaj kuniĝas ree... kaj venas kaj foriras.


Pri la kontraŭoj

Ĉiu okazaĵo okazas pro la kontraŭo.


La frida fariĝas varma, varma frida, malseka seka, seka malseka.


La kontraŭaganta kuniĝas kaj el la kontraŭaj (sonoj) ekestas la plej bela harmonio, kaj ĉio okazas sur la vojo de kverelo.


Ili ne komprenas, ke ĝi (la kosma unuaĵo) disstrebante kun si mem unuecas : disstrebanta harmonio kiel ĉe pafarko kaj liro.

Nevidebla harmonio estas pli forta ol videbla.

La batalo kiel monda principo

Batalo estas la patro de ĉio, la reĝo de ĉio ; el kelkaj li faras diojn, el aliaj homojn, pliajn al sklavoj, kaj pliajn liberaj de pieco.


Oni devas scii, ke la batalo estas la komuna, kaj la leĝo la kverelo kaj, ke ĉiu okazaĵo okazas pere de kverelo kaj neceso.

La logoso

La monda leĝo, la logoso, kiu estas ja eterna, la homoj ne komprenas, nek antaŭ ol ili aŭdos pri ĝi, nek post kiam ili aŭdis pri ĝi. Kaj kvankam ĉio okazas laŭ tiu leĝo, ili faras la impreson, kvazaŭ ili divenus nenion de tio, kiam ili provas kompreni tiajn vortojn kaj verkojn kiel mi sciigas ilin, per tio, ke mi ĉion analizas laŭ ties naturo kaj klarigas pri kio temas rilate al ĝi. Sed la aliaj homoj scias same tiom malmulte dum vekiĝinteco, kion ili faras, kiel ili memoras tion, kion ili faras dormante.

Tial oni devas sekvi la komunan. Sed kvankam la mondoleĝo estas komuna al ĉiuj, la plej multaj tamen vivas, kvazaŭ ili havus propran pensoforton.


Serioze parolate : Oni devas konstrui sur la komunan de ĉiuj kiel urbo sur sian leĝon, kaj eĉ multe pli firme, ĉar ĉiuj homaj leĝoj tiras sian nutraĵon el la unuece dia. Ĉar tio regas tiom, kiom ajn ĝi volas, ĝi sufiĉas al ĉio kaj estas pli forta ol ĉio.


Jen ili vane provas purigi sin de pentaj religiaj imagoj, per tio, ke ili makuliĝas per sango - tiel, kvazaŭ homo, kiu tretis en koton, volus lavi sin per koto ! Ĉiu ja pensus, ke tia homo estas freneza, se li observus lin ĉe tia farado.


Kaj jen ili preĝas al tiaj diobildoj ĝuste tiel kvazaŭ ili volus interparoli kun mortaj ŝtonvandoj. Pri la escenco de la dioj kaj herooj ili havas ja eĉ ne divenon.


tradukis Donjo & Cezar

PS :Jen gravega greka dialektika filozofo, kiu verkis siajn plej multajn filozofiajn tekstojn inter la jaroj 500 ĝis 490 antaŭ Kristo en la iona urbo Efezo.

Ni tradukis laŭ la libro : "Die Vorsokratiker" (La antaŭsokratuloj), La fragmentoj kaj fontoraportoj estis tradukitaj kaj enkondukitaj de Vilhelmo Capelle.



Heraklito de Efezo : parto II (tekstoj)

$
0
0



Filozofo Heraklito de Efezo :
parto II


Pozitiva "teologio"

La dono de profetado estas ankaŭ por Heraklito reala. Sed nur obsedito de dio kapablas rigardi la estontecon.

La reganto, al kiu apartenas la orakolo en Delfo nek konigas ion nek kaŝas ion, li nur aludas.

Nur tio ĉi estas saĝa : ekkoni la prudenton, kiu ĉion per ĉio gvidas.

Por Dio ĉio estas bela kaj bona kaj justa ; (nur) la homoj rigardas tion maljusta kaj tion ĉi justa.

La prudento estas la plej granda virto kaj saĝeco estas paroli veran kaj agi laŭ la naturo per tio, ke oni obeas al ĝi.

Ĉio okazas laŭ la destino.

Tiun ĉi mondon, la saman de ĉiuj aĵoj faris nek unu el la dioj nek unu el la homoj, sed ĝi estis ĉiam kaj estas kaj ĉiam estos eterna vivanta fajro, laŭmezure ekbruliĝanta, laŭmezure estingiĝanta.

Oni rakontas, ke Heraklito al fremduloj, kiuj kun la intenco viziti lin, ekmiris, kiam ili ekvidis lin ĝuste varmigi sin ĉe la fornelo, diris, ke ili trankvile envenu, ĉar ankaŭĉe li loĝas dioj.


La mondoproceso

Ĉio estas ŝanĝo de la fajro kaj la fajro ŝanĝo de ĉio, ĝuste kiel oni ŝanĝas por oro varojn kaj por varoj oron.

Kiel Heraklito asertas, ĉio iam fariĝos fajro.

La vojo supren kaj malsupren estas la sama.


LA MIKROKOSMO

La animo

Heraklito klarigas, ke la animo estas fajrero de la substanco de la steloj.

Heraklito klarigas, ke la animo estas nemortema, ĉar post la disiĝo de la korpo la animo reiras en la kosman animon, al tio, kio estas parenca al ĝi.

La animoj odoras en Hadeso.


La eskatologio de la animo

Morto estas tio, kion ni vidas maldormaj ; sed kio estas en dormo dormemo (sed kio post la morto estos vivo).

La homo en la nokto mem ekbruligas lumon al si, kiam ĝi mortis kaj tamen vivas. En la dormo li tuŝas la mortinton, se la lumo de liaj okuloj estingiĝis, verkiĝinte li tuŝas la dormanton.

La homojn atendas post la morto tio, kion ili ne sonĝas aŭ divenas.


Animo kaj korpo

Kiel la araneo, kiu sidas meze de sia reto, tuj rimarkas, kiam muŝo detruas fadenon (de ŝia reto) kaj tial rapide kuras tien, kvazaŭĝi ĉagreniĝus pri la detruo de tiu fadeno, tiel rapidas la animo de la homo, se parto de lia korpo estas vundita, rapide tien, kvazaŭĝi estus ofendita per la vundigo de la korpo, kun kiu ĝi estas ligita firme kaj en rekta rilato.

Pri la animo en spirita rilato

La limojn de la animo vi ne povas trovi, eĉ se vi traserĉus ĉiujn vojojn ; tiom profunda estas ĝia esenco.

Mi esploris min mem.

Al la animo apartenas la logoso, kiu plimultigas sin mem.


La homo kaj la kosma prudento

Tial on devas obei al la komuna. Sed kvankam la logoso estas komuna al ĉiuj, la amaso de la homoj tamen vivas tiel kvazaŭĝi havus propran prudenton.

Komuna al ĉiuj estas la prudento.

Ĉiuj homoj havas la kapablon sin mem ekkoni kaj prudente pensi.

Kun la logoso, kun kiu ili ja antaŭĉio ĉiam estas en rilato (kiu regas la tutan mondon), kun tiu ili estas malunuecaj, kaj tio, kun kio ili ĉiutage kunpuŝiĝas, tio ŝajnas fremda al ili.

tradukis Donjo & Cezar

PS : Laŭ la libro : "Die Vorsokratiker" (La antaŭsokratuloj), La fragmentoj kaj fontoraportoj, tradukitaj kaj enkondukitaj de Vilhelmo Capelle



Heraklito de Efezo : parto III (tekstoj)

$
0
0

Heraklito laŭ Mikelanĝelo III



Filozofo Heraklito de Efezo :
parto III

Limoj de la homa ekkono

Ankaŭ tio, kion la plej kapabla ekkonas kaj konservas, estas (nur) opinio. Sed kompreneble, la mensogoforĝistojn kaj iliajn helpantojn Dike ja kaptos.

(Rimarko : Dike, diino de l' justeco. La mensogoforĝistoj estas por Heraklito supraĵaj eposaj verkistoj.)

La homa estaĵo ne havas ekkonojn, sed la dia.

La homoj en la okuloj de Dio estas ŝtipkapuloj, tia kia knabo en la okuloj de viro.

"Ludoj de infanoj" li nomas homajn opiniojn.

La naturo ŝatas kaŝi sin.


Komencoj de la relativecinstruoj

La azenoj preferas pajlon al oro.

La porkoj banas sin en koto ; la birdaro de la korto en sablo aŭ cindro.

Marakvo estas plej pura kaj plej abomeninda ; por fiŝoj trinkebla kaj saniga, por homoj ne trinkebla kaj pereiga.

La plej bela simio estas malbela laŭ komparo al homo.

Malsano dolĉigas la sanecon ; fia la bonan, malsato la satiĝon, laciĝo la ripozon.

Oni diras, ke Heraklito klarigis kiel fincelon de la homa vivo la bonfarton.

Etiko

Se la feliĉo estus en la volupto de la korpoj, jen oni devus nomi la bovojn feliĉaj, kiam ili trovas pizojn por manĝo.

Se viro estas ebria, kondukas lin infana knabo kaj li ŝanceliĝas. Li tute ne rimarkas, kien li iras ; ĉar lia animo estas malseka.

Seka animo plej bonas, plej saĝas.

Kun la volupto malfacile kvereblas pri io, ĉar tion, kion ĝi sopiras, ĝi aĉetas koste de la animo.

Politike etika

La popolo devas batali por la leĝo kiel por urbomuro.

Juĝoj pri kunhomoj kaj pri la homoj entute

La urbanoj de Efezo ĉiuj, viro post viro, pendumigu sin kaj translasu la urbon al la nerajtigitoj de sia urbo, ili, kiuj forpelis sian plej bonan viron Hermodoso, per tio, ke ili diris : "El ni neniu estu la plej bona ; sed se tamen, tiukaze aliloke kaj ĉe aliaj !"

Heraklito al la anoj de Efezio : Por ke via riĉo neniam finiĝu, anoj de Efezio ! Por ke via aĉeco montriĝu !

Unu afero la plej bonaj preferas : eternan gloron al pasemaj aĵoj. Sed la homamaso plenŝtopas sin kiel bruto.

Eĉ, se ili aŭdis pri ĝi, ili komprenas nenion pri ĝi, ili estas kvazaŭ surdaj. La proverbo atestas tion pri ili : Kvankam ĉeestante, ili ne ĉeestas.

Ja kio estas ilia senco aŭ prudento ? Ili similas al stratkantistoj kaj ilia instruisto estas la plebo. Ili ja ne scias, ke la amaso de la homoj estas malbona kaj nur malmultaj bonaj.

Unu homo validas al mi tiom, kiom dekmilo da ili, se li estas la plej bona.

Al homo ties estaĵo estas ties sorto.

Homeron oni devus eksludi de la konkursoj kaj bridi per vipoj, kaj Arĥiloson same.

Instruistoj de la plej multaj estas Hesiod, ĉar ili supozas, ke li scias la plej multan - li, kiu eĉ ne sciis tagon kaj nokton ! Ĉar ili estas ja unueco !

Multe da scioj ankoraŭ ne alportas prudenton. Alikaze ili estus prudentigintaj Hesiodon aŭ Pitagoron kaj Ksenofonon kaj Hekatajoson !

Tradukis Donjo & Cezar
elektis Cezar

PS : Jen gravega greka dialektika filozofo, kiu verkis siajn plej multajn filozofiajn tekstojn inter la jaroj 500 ĝis 490 antaŭ Kristo en la iona urbo Efezo.

Laŭ la libro : "Die Vorsokratiker" (La antaŭsokratuloj), La fragmentoj kaj fontoraportoj, estis tradukitaj kaj enkondukitaj de Vilhelmo Capelle.

La azeno de Buridano (pri alegorio)

$
0
0
donkey, azeno, Esel



La azeno de Buridano

Ĝi estas filozofia alegorio : „Azeno staras inter du kaj same grandaj kaj same proksimaj fojnonstakoj. Finfine li malsatmortas, ĉar li ne povas decidi sin, kiun li unue manĝu.“ La rolo de la filozofio kaj la interpretado de la azeno de Buridano estas kontraŭdira. La alegorio en la verkoj de Johano Buridano (14-a jarcento) ne troveblas. Sed Buridano demandas en sia skribo pri la „Nikomaĥa etiko“ de Aristoteles : „Ĉu la volo, elmetita al du tute identaj alternativoj kapablus preferi unu alternativon al la alia ?“ Buridano respondas la demandon rifuze kaj emfazas sian konvinkon je la ekzemplo pri migranto je vojkurbiĝo kaj velisto, kiu eniĝis en mardanĝeron kaj kiu devas decidi, ĉu li jes aŭ ne delasu de sia ŝarĝo. Nuntempe oni supozas, ke la kontraŭloj de Buridano lanĉis la supran alegorion pri la azeno por moki la opinion de Buridano, por okulfrape montri ties absurdecon.

Simila tekstparto troviĝas en la komento de Buridano pri De Caelo de Aristotelo, en kiu Buridano skribas pri hundo, kiu ne povas decidi sin pri unu el du nutraĵfontoj. Tiu teksto de Aristotelo temas interalie pri hararplektaĵo, kiu spite al forta tirado de ambaŭ flankoj ne diŝiriĝas kaj pri viro, kiu devas morti starante, ĉar li estas kaj same malsata kaj same soifa, kaj ne povas decidi sin, kion fari unue, ĉu trinki aŭ manĝi.

Do, la azeno de Buridano estas nur komento de komento pri komento, sed tamen tre interesa alegorio.

Kompilis Donjo & Cezar

PS : Informoj laŭ Vikipedio


Marks por ĉiuj (12) / La kategoria imperativo de Marks

$
0
0

MARKS
................ POR
..............................ĈIUJ







La kategoria imperativo
laŭ Karlo Marks

La armilo de la kritiko tamen ne povas anstataŭi la kritikon de la armiloj, la materia potenco devas esti renversita per materia potenco, sed ankaŭ la teorio fariĝas materia potenco, tuj kiam ĝi ekkaptas la amasojn. La teorio estas kapabla ekkapti la amasojn, tuj se ĝi demonstras ad hominem, kaj ĝi demonstras ad hominem, tuj kiam ĝi fariĝas radikala. Esti radikala, tio estas kapti la aferon ĉe la radiko. Sed la radiko por la homo estas la homo mem. La evidenta pruvo por la radikalismo de la germana teorio, do por ties praktika energio, estas ĝia eliro de la decida pozitiva forigo de l' religio. La kritiko de l' religio finiĝas kun la instruo, ke la homo estas la plej altranga estaĵo por la homo, kun la kategoria imperativo renversi ĉiujn rilatojn, en kiuj la homo estas degradita, sklavigita, forlasita, malestimata estaĵo. Rilatojn, kiujn oni ne pli bone povas priskribi ol per la elvoko de franco pri projektita hundoimposto : Kompatindaj hundoj ! Oni volas trakti vin kiel homojn !

Tradukis Cezar el K. Marx : Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie (Pri la kritiko de la jura filozofio de Hegel. En : Marx/Engels, verkoj, volumo 1, p. 385

Originala Teksto

Die Waffe der Kritik kann allerdings die Kritik der Waffen nicht ersetzen, die materielle Gewalt muß gestürzt werden durch materielle Gewalt, allein auch die Theorie wird zur materiellen Gewalt, sobald sie die Massen ergreift. Die Theorie ist fähig, die Massen zu ergreifen, sobald sie ad hominem demonstriert, und sie demonstriert ad hominem, sobald sie radikal wird. Radikal sein ist die Sache an der Wurzel fassen. Die Wurzel für den Menschen ist aber der Mensch selbst. Der evidente Beweis für den Radikalismus der deutschen Theorie, also für ihre praktische Energie, ist ihr Ausgang von der entschiedenen positiven Aufhebung der Religion. Die Kritik der Religion endet mit der Lehre, daß der Mensch das höchste Wesen für den Menschen sei, also mit dem kategorischen Imperativ, alle Verhältnisse umzuwerfen, in denen der Mensch ein erniedrigtes, ein geknechtetes, ein verlassenes, ein verächtliches Wesen ist. Verhältnisse, die man nicht besser schildern kann als durch den Ausruf eines Franzosen bei einer projektierten Hundesteuer : Arme Hunde ! Man will euch wie Menschen behandeln !

Aus K. Marx : Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie ,Marx/Engels, Werke, Band 1, S. 385


PS : En GDR, Germana Demokratia Respubliko (DDR) la supra monbileto estis publika pagilo, kun la valoro de 100 orientgermanaj markoj, kiuj ĉiam multe malpli valoris ol 100 samtempaj okcidentgermanaj markoj. La Marks-monbileto estis en la ĉiutaga lingvo la tielnomata blua, tre ŝatata monbileto en GDR. Por tiu oni ja povis aĉeti almenaŭ aŭtentikan Levis-ĝinzon, kaj tio estis fakte la sesono de averaĝa neta salajro en GDR.

Ekzistis ankaŭ mil-markaj monbiletoj, sed tiuj tiom alte rangis, ke ili apenaŭ ludis rolon en la normala ĉiutaga vivo. Frederiko Engels cetere estis la ruĝa, do, li validis nur 50 markojn, duonon de Marx, kio kvazaŭ klabe montras kiel etsprita la publika vivo en GDR kutime estis. Inoj spite al ĉiu socialismo-bruado tre sube rangis, tial la komunistino Clara Zetkin tiam valoris nur kvin markojn.

Nu, kaj tiaj etsprituloj serioze volis "konstrui la socialismon", eniri do en la ŝuegojn de la granda Marx, sed tute kontraŭe al tiu mem, estis la fuŝgvidantoj de la "reale ekzistantaj socialismaj landoj" ofte nur ridindaj etburĝoj, kiuj ne konstruis, sed detruis la socialismon por longa tempo. Pri la marksismo ili komprenis tiom mamulte, kiom bovo pri komputiloj. Nu, ja jam Marx diris : "Mi ne estas marksisto." Li sciis kial. Li ŝajne jam divenis, ke oni faros karikaturon el liaj ideoj. Vivantan ekzemplon de disvastiĝanta politika oportunismo li ja jam mem havis antaŭ la nazo - la germanan socialdemokration laŭ Kautsky kaj akompanoj, tiu oportunismo trovis sian kulminon en la pafmortigo de ribelantaj laboristoj fare de socialdemokrataj politikistoj dum kaj post la novembrorevolucio en Germanio. (Cez)





Georg Weerth : Ĉe l' nigra marĉo estas dom' ! (rimpoemtraduko)

$
0
0


Georg Weerth, poeto

Georg Weerth

1822-1856

Ĉe l' nigra marĉo estas dom' !


Ĉe l' nigra marĉo estas dom' !
Frosttremis tie vintre hom',
li frostis ne en sekva jar',
sinkinte jam sur mortuloĉar'.

Ĉe l' nigra marĉo apud dom'
frostmortis Jan, oldula hom',
je l' pord' sin turnis kun blanka mien',
li ne konsciis eĉ pri la sven'.

Li mortis. Sur l' neĝ laŭ kapreol'
la tag' eksaltas pro petol'.
"Bonan matenon, Jan ! Bonan matenon, Jan !"
Jan ne salutas eĉ per man'.

Sonoriloj eksonas kun hela ton',
jen kantas kaj sonas kaj vokas el fon' :
"Bonan matenon, Jan ! Bonan matenon, Jan !
Jan ne salutas eĉ per man'.

Jen venas infanoj el la urb'.
Ne estas ili por li perturb'.
"Bonan matenon, Jan ! Bonan matenon, Jan !"
Jan ne salutas eĉ per man'.

Jan estas por ĉiuj jam sen kompren'.
Jen venas la tagmeza sunoben'.
Revenas la povra in' : "He, Jan,
ne teon, ne manĝi, kara, de l' pan' ?

Mi ĉion portis por vi de l' urb'.
Varmiĝu, ĝoju, satu sen kurb'."
La ino rigardis al sia Jan.
Ŝi ekploregis, lin tenis kun van'.

Ĉe l' nigra marĉo ploris ŝi.
Apud la marĉo mortis li.
Ŝi larmis multe ĉe ĝia eĝ'.
Ve-ploroj brulis sur la neĝ'.

tradukis Cezar

PS : Georg Weerth estis amiko de Marx kaj Engels, jen la unua grava poeta prezentanto de la germana proletaro.


Georg Weerth

1822-1856

Das ist das Haus am schwarzen Moor


Das ist das Haus am schwarzen Moor !
Wer dort im letzten Winter fror,
Der friert dort nicht in diesem Jahr -
Er sank schon längst auf die Totenbahr.

Das ist das Haus am schwarzen Moor,
Das Haus, wo der alte Jan erfror.
Zur Tür gewandt das weiße Gesicht,
Starb er und wusste es selber nicht.

Er starb. - Da kam, wie ein scheues Reh,
Der Tag und hüpfte über den Schnee.
"Guten Morgen, Jan ! Guten Morgen, Jan !"
Der Jan keine Antwort geben kann.

Da erhuben die Glocken ihr hell Geläut,
Sie sangen und klangen und riefen so weit :
"Guten Morgen, Jan ! Guten Morgen, Jan !" -
Der Jan keine Antwort geben kann.

Da kamen die Kinder aus der Stadt :
"Wir wissen wie lieb er uns alle hat ;
"Guten Morgen, Jan ! Guten Morgen, Jan !" -
Der Jan keine Antwort geben kann.

Tag, Glocken und Kinder er nicht verstund.
Da nahte die sonnige Mittagsstund',
Da nahte sein armes Weib : "Mein Jan,
Willst essen und trinken nicht, alter Mann ?

Sieh, was ich brachte dir aus der Stadt ;
Sollst froh nun werden und warm und satt !"
Die Alte sah lange auf ihren Jan,
Da fing sie bitter zu weinen an.

Da weinte sie an dem schwarzen Moor,
Am Moor, wo der alte Jan erfror ;
Da weinte sie ihr brennend Weh
Hinunter in den kalten Schnee.

Georg Weerth - Grab in Havanna



Nâzım Hikmet : Donkiĥoto (rimpoemtraduko)

$
0
0


Don Kiĥoto en monostampejo


Nâzım Hikmet

Donkiĥoto


Kavaliro, vir' kun juna kor',
restis kvindek jarojn prudentulo,
ĝis la tago venis de l' postulo,
ke por vero agu li de l' hor',
por justec' kaj bel'.

Kontraŭ stult' gigantan, rekte do trotante,
rajdis li sur l' dorso de l' skeleto
de l' tragikkuraĝa Rocinante.

Se la koro pezas pro sopiro,
se ĝi brulas, nek vent' nek neĝ' nek veoj
povas helpi vin, ho, Donkiĥoto,
nur atakoj kontraŭ ventomuelejoj.
Prave, Dulcinea ja plej belas !
Kriu do al komercistoj ĝin.
Se malam' vin batas, vipas, mokas,
eĉ ne io rompos vin.

Nevenkeblas la soif' de l' koro.
Kaj el peza pelv', mucida tero
kreskas via fajro, ke en flamfavoro
Dulcinea brilu pro fiero.

tradukis Cezar
laŭ suba germana traduko

Nâzım Hikmet
Don Quichote


Ritter, dem die Jugend nie entglitt,
fünfzig Jahre schlug sein Herz vernünftig,
bis ein Tag ihn mitriss, dass er künftig
für die Wahrheit, für die Schönheit stritt,
für Gerechtigkeit.

Gegen dumme Riesen trabt ins Unbekannte
Don Quichote auf dem schmalen Rücken
seiner tragisch-tapfren Rosinante.

Wenn ein Herz von großer Sehnsucht schwer ist,
wenn es brennt, so kann' s kein Schnee, kein Wind kühlen ;
nichts bleibt dir zu tun, mein Don Quichote,
als Attacke reiten gegen Windmühlen.
Recht so : Dulcinea ist die Schönste !
Rechts so, schrei's den Krämern ins Gesicht
Mag ihr Hass dich schlagen, quälen, höhnen,
Du bist der, den keiner bricht.

Unbesiegbar ist der Durst des Herzens.
Und aus schwerer Schale, dumpfer Erde,
immer höher flammst Du, dass in Deiner Flamme
Dulcinea immer schöner werde.


PS :
La originalo estas verkita en la turka lingvo, mi tradukis el la supra germana traduko. (cez)

Nâzım Hikmet : Vivo (rimpoemtradukoj)

$
0
0


Sola arbo en vintro / Winterwelt

Nâzım Hikmet

Yaşamak

(originalo)


Yaşamak bir ağaç gibi,
tek ve hür,
ve bir orman gibi,
kardeşçesine,
bu bizim hasretimiz !


fantomarbaro Nienhagen

Nâzım Hikmet

Vivo

Vivo kiel arbo
unuope kaj libere
kaj frate
kiel arbaro,
tio estas
nia sopiro !

tradukis Cezar laŭ la suba traduko de Rana Tal

Kastelparka arbo ĉe muro


Nâzım Hikmet

Leben

Leben wie ein Baum
einzeln und frei
und brüderlich
wie ein Wald,
das ist
unsere Sehnsucht !

Übersetzung : Rana Talu

fantomarbaro el fagoj



Hannes Wader

Wie ein Baum und dabei
brüderlich wie ein Wald,
diese Sehnsucht ist alt.

übertragen von Hannes Wader



Arbo antaŭ Lindenaumuzeo

Cezar
Vivo

(laŭ la poemo de Nâzım Hikmet)

I

Kiel arbo vivi,
en solec' maltrivi.
Tute en libero
firme sur la tero.

II

Vivi en frataro
kiel la arbaro,
estas homsopiro,
cel' kaj eliksiro.

PS : Libera reverko de la originala teksto.

Cezar : Vivo (rimpoemo)

$
0
0


fantomarbaro el fagoj

Cezar
Vivo


(laŭ poemo de Nâzım Hikmet)

I

Kiel arbo vivi,
en solec' maltrivi.
Tute en libero
firme sur la tero.

II

Vivi en frataro
kiel la arbaro,
estas homsopiro,
cel' kaj eliksiro.



PS
: Libera reverko de la teksto de Hikmet :


Nâzım Hikmet

Yaşamak

(originalo)


Yaşamak bir ağaç gibi,
tek ve hür,
ve bir orman gibi,
kardeşçesine,
bu bizim hasretimiz !

Viewing all 3330 articles
Browse latest View live