Cezar
Ĉaplino en Parizo
Kara mimo en Parizo,
Chaplin sur la strato,
mi por vi poemon skribas
kiel via frato.
Mi pri vi nenion scias,
eĉ ne aŭdas vorton,
sed amiko, mi admiras
vin kaj vian forton.
Homo rara vi ja estas,
pantomima grando,
kun melono sur la kapo
belo de la lando.
Via mondolingvo gesta,
via palpebrumo,
montras, ke la homo estas
pli ol nur kostumo.
Kiel vi la kisojn ĵetas
en pariza parko,
tio estas majstroverko
ne de iu ŝarko.
Tio estas ja mesaĝo
el pli bona mondo,
mi vin dankas, kamarado,
tramp' kaj vagabondo.
Restu forta, mi deziras,
kontraŭ sentdetruo,
per silentseren' elkore
meze de la bruo.