Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

León Felipe (1884-1968) : Mi konas ĉiujn fabelojn (prozpoemtraduko)

$
0
0
rakontistino de fabeloj (fabelistino)


León Felipe
(1884-1968)


Mi konas ĉiujn fabelojn


Efektive, mi ne multon scias.
Nur kion mi vidas mi diras.
Kaj mi vidis :
ke la lulilon de l' homo balancas fabeloj...
ke la angor-kriojn de l' homo sufokas fabeloj...
ke la ploradon de l' homo ŝtopas fabeloj...
ke la ostojn de l' homo enfosas fabeloj...
kaj, ke la timo de l' homo...
inventis ĉiam fabelon.
Efektive, mi apenaŭ ion scias.
Sed oni min dormigis per ĉiaj fabeloj...
kaj mi konas ĉiujn fabelojn.

tradukis Fernando de Diego

detajpis kaj ilustris Donjo & Cezar
el Sennaciulo n-ro 1-2, 2015




Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330