Citaĵoj de Roger Bacon
* 1214 – 1294
Jen angla franciskano, natursciencisto kaj filozofo, multflanka erudito, kiu disigis la teologion de la filozofio, jen la viro, kiu certe plej forte influis la enhavon de la konata filmo : "En la nomo de la rozo", kun frato Vilhelmo en la ĉefrolo.
Antaŭĉio oni devas atenti pri tio, ke la monaj trezoroj de ŝtato ne transiru en la manojn de malmultaj. Alikaze ŝtato povus posedi grandan nacian posedon kaj tamen mizere suferus. Ĉar mono similas al sterko, kiu utilas nur tiukaze, se oni disvastigas ĝin. Oni atingas tion antaŭĉio per subpremo aŭ rigora bridado de la detruanta uzurista branĉo, de monopoloj, latifundioj ktp.
Sed mi scias, ke oni povas nek jugi nek malkovri ion novan pri raraj kaj okulfrapaj aĵoj, se oni ne esploris kaj trovis antaŭe la kaŭzojn de la kutima irado de aĵo kaj la kaŭzojn de tiuj kaŭzoj.
Evidentaj kaj okulfrapaj virtoj estigas laŭdon ; sed ne ekzistas sekretaj virtoj, kiuj estigas feliĉon.
Se fie akordita homo kun decidemo pensas pri tio damaĝi al iu alia, se li vehemente avidas tion, tion fikse intencas kaj firme estas konvinkita, ke li povos damaĝi al li, ĝi ne estas pridubebla, ke la naturo obeos al la intenco de ties volo.
Fonto : Opus Maius
Certas, ke nenio detruas la reputacion tiom, kiom malregula kaj maltaŭga sangado ĉe la uzado de perforto, kies premo estas jen tro forta kaj jen tro malforta.
La ambicio similas al la galo, suko en la homa korpo, kiu faras la homon agema, persista, atenta kaj agema, tiom longe, kiom ne estas ŝtopitaj la eliroj. Sed se tiel estas, ĉar ĝi ne havas la necesan elfluejon, li fariĝas bruligema kaj per tio malica kaj venena.
Dum la feliĉo malkaŝiĝas ja plej forte la malvirto, sed dum, malfeliĉo la virto.
Fonto : Pri la malfeliĉo
Oni konstruos ŝipojn sen rudroj, tiel, ke la plej grandaj estos stireblaj de unu viro. Kaj nekredeble rapidajn veturilojn, antaŭ kiujn, oni ne devos enjungi bestojn. Kaj flugantajn masinojn. Kaj tiajn, kiaj sen danĝero povos moviĝi ĝis la grundo de la maroj kaj riveroj.
Jen la esenco de kruda egoisto, ke ne ĝenas lin ekbruligi domon, eĉ tiukaze, se li volas baki nur ovon en ĝi.
Fonto : Pri la utileco por si mem
Amaso ankoraŭ ne estas socio.
La obstina firmtenado je la deveno estas same tiel perforta kiel novigo, kaj tiuj, kiuj tro honoras la malnovan tempon, estas nur mokatoj de la nova.
La propra utilo en ĉiuj siaj ludformoj estas iel malica. Ĝi estas la prudento de la ratoj ; kiuj kun certo forlasas domon antaŭ ties kunrompiĝo ; ĝi estas la prudento de vulpo, kiu forpelas la melon, kiu fosadis por ĝi kaj pretigis ties loĝejon, ĝi estas la prudento de krokodiloj, kiuj verŝas larmon, se ili voras iun.
La antikvo estas distordita historio aŭ kelkaj postrestaĵoj de ĝi, kiuj pro hazardo povis eskapi la detruanton tempo.
La ŝtato, kvankam gi estas granda mekanismo, moviĝas nur tre lante.
La instruado okazu tiel, ke la lernanto ŝatu la instruon kaj ne la instruanton.
Bonajn rilatojn oni plej rapide atingas, se oni ŝajnigas, ke oni jam havas ilin.
Tradukis Cezar
por foje atentigi pri tiu granda spritulo, kiu kelkrilate estis simila al Leonardo da Vinci. Lia pensado kaj eksperimentado ankoraŭ nun estas mirindaj kaj instruaj.