Nikolao Kurzens
Ĉu tio do – la vivo ?
Ne, ne – ankoraŭ io devas veni.
Ankoraŭ devas fajri vera tago,
ankoraŭ devas nigri vera nokto –
ne povas ja de grizo ĉio pleni.
Ĉu vere nur por nin al tombo treni,
ĉu vere nur por morti ni naskiĝis ?
Ĉu tio do - la viv' ? Ne, ne ! Neeble !
Ankoraŭ devas, devas io veni !
(1934)