L. L. Zamenhof
Pluvo
Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are gutoj frapiĝas resalte.
Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
murmurado penetras mistera,
mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
kion diras la voĉo aera.
Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas
kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.
Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝis,
aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis ?
Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras ;
ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
al la freŝo la koro min tiras.
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are gutoj frapiĝas resalte.
Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
murmurado penetras mistera,
mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
kion diras la voĉo aera.
Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas
kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.
Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝis,
aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis ?
Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras ;
ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
al la freŝo la koro min tiras.
Nikolao Kurzens
(1910-1958)
Aŭtuna elegio
Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj ;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv', sencela kaj enua.
Ja ĉiu tag' forlavas rabe ion !
Ja ĉiu nokto portas ion for !
Kaj de l' pasinto restas nur memor' !
Ja por l' estonto havas mi nenion !
Ne fendas plu ĉielon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento :
Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas – tag' post tago.
Kaj ĉiu tag' forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for ;
kaj de l' pasinto restas nur memor'
kaj por l' estonto – havas mi nenion...
(1934)
Pluvogutoj
Varma granda pluvgutar'
Solvas sin el noktmalklar',
Varma granda pluvgutar'.
En la nokt' ekhelas bril',
Dummomenta fulmjubil',
Fantomeca maltrankvil'.
Jen, el fulmo iĝis lum',
Nokta bril' dum okulum',
Jen, el fulmo iĝis lum'.
Kante helas la sufer',
Brilas kiel kolier'.
Lumas en la kant' sufer'.
Jen en nokto brilas ĝi,
Kun spirita energi',
En silento jen por ni.
Varma granda kantgutar'
Solvas sin nun de amar'.
Varma granda kantgutar'.
trad. Cezar
Cezar
Pluvokanto Jen pluvas kaj pluvas
sur ĉion de l' val'.
Ni sidas tre seke
gasteje en hal'.
sur ĉion de l' val'.
Ni sidas tre seke
gasteje en hal'.
Ja pluvas kaj pluvas,
malsekas la voj'.
Ni sidas fenestre
kaj ridas pro ĝoj'.
malsekas la voj'.
Ni sidas fenestre
kaj ridas pro ĝoj'.
Plu pluvas, plu pluvas,
pluvegas eĉ sen fin'.
Kaj se ĝi ne finiĝos,
ni plu ripozos nin.
pluvegas eĉ sen fin'.
Kaj se ĝi ne finiĝos,
ni plu ripozos nin.