Cezar
Ek ! La kristnaskarbon for !
Ekhurligu la sirenojn,
knalu, kraku, kun furor' !
Mi sopiras novajn scenojn.
Kristnaskarboj estu for !
Estu for la arbokliŝoj :
Arĝentstrioj, kugloj, lum' !
For la pingloj de l' tapiŝoj,
for la piramid' kun fum' !
Finon al kviet', manĝemo !
La sobrec' - jen vera fest' !
La botelojn for de l' hejmo -
kristnaskfesto estas pest'.
Kaj neniam plu mi diru :
Venu, ho, Jesuĉjo, min.
Mi prefere morten iru
ol al buĉfest' kun inklin'.
Mi ne preĝu plu kun petoj
do al Sankta Virgulin'.
Ĉe l' eksplodoj de l' raketoj
sentis mi - vent' turnis sin !
Mi neniam plu nur revu !
Malutilis la fervor'.
Mi ribelu kaj min levu :
Ek ! La kristnaskarbon for !