Ekde la komenco de aprilo, reta versio de PIV estas rete konsultebla ĉe : http://www.vortaro.net/. Ĝi estas la rezulto de kunlaboro kun E@I, kiu administras la retan version, kaj kun kiu SAT kontraktis antaŭ du jaroj, kaj de la firmao "Studio GAUS", kiu konstruis la programaron por prilabori la datumojn, komisiite de E@I. Temas pri beta versio, do en kiu povas resti kelkaj malglataĵoj. Ankoraŭ ne ĉeestas ilustraĵoj. La dokumento estas libere konsultebla de ĉiu interesiĝanto, sed necesas por tio registriĝi.
Mendojn de papera PIV - nun vendata kontraŭ 60 eŭroj - eblas sendi al Libroservo de SAT-Amikaro, 134 bd Vincent Auriol, FR-75013 Paris, Francio. Rete al :
libroservo ĉe sat-amikaro.org.