Cezar
Ombro kaj lumo
Kelkaj paŝas en la lumo,
sen stupor' aŭ palpebrum'.
Sed plimulto kun cerbumo
stumblas plu en la mallum'.
Tiuj en la lum' videblas,
sed ne tiuj en malhel'.
Ili laŭsocie feblas,
kaj ne scias eĉ pri bel'.
Plu en keloj homoj sidas
kiel ratoj en ruin',
sed enlume homoj ridas,
ne kun ombro vidas sin.