Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Cezar : Malnova superstiĉo (prozpoemo) + Cezar : Spiralo de perforto (eseo)

$
0
0

Cezar
Malnova superstiĉo


Mi ofendas vin,
vi ofendas min,
tiel ĉio trovos sin.

Vin minacas mi,
min minacas vi,
jen perfekta harmoni' !

Vi pafos sur min,
mi pafos sur vin,
tiel trovu solvo sin.


spiralo

Cezar
Spiralo de perforto


Spiralo estas kurbiĝo, kies radiuso fariĝas pli kaj pli granda kaj dum tio ĉiam ŝanĝas la flankojn. Se perforta agado okazas, la kontraŭflankoj ĉiam reagas reciproke per pli granda perforto, por tiel iam venki ; tio estas laŭdire tielnomata perfortospiralo, ĉar la idioteca konduto similas al matematika kurbiĝo. Sed tial, ĉar ĉe pli kaj pli grandaj kontraŭperfortoj la pacigaj diplomatiaj ebloj fariĝas pli kaj pli malgrandaj, la perfortospiralo finiĝos kutime nur tiukaze, se ambaŭ partioj estas ĝis la lasta ŝtata aŭ nacia aŭ familia membro neniigitaj kaj ili preskaŭĉiuj kuŝas mortigite surtere aŭ en amastombejo.

Jesuo, la homo ! (eble li ja vere vivis), esploris tian perfortan agadon, li proponis interrompi la perfortospiralon per tio, ke oni pardonas al la malamiko ties kulpon. Sed ĝuste tiun proponon oni nun kutime rigardas kiel naiva kaj mondofora ; tial ĉiuj grandaj nacioj, kiuj ĉiuj tiel nutras la perfortospiralojn, havas armeojn kaj militindustrion, kiuj voras gigantajn monsumojn ĉiujare. Tion oni rigardas kiel ruza aŭ eĉ saĝa ĉi-tempe. Ke ankaŭ povus ekzisti paca vojo por ĉiuj, tio ne serioze estas rigardata kiel altenativo de la ŝtatoj. (Alikaze ili ja ne produktus amase armilojn). Tial ni, la amashomoj, estas en ĉiama dilemo, nin oni ne demandas kiel agi, aŭ nur tiukaze, se oni antaŭe sufiĉe sukcese manipulis nian pensadon. (Tial ĉie bruas seninterrompe la tondrantaj laŭtparoliloj kun ties militpropagando ĉie en la mondo, ĉar la paco estas io por naivuloj kaj la milto estas la (malsukcesa kaj vana ) laŭdira solvo por ĉio, kvankam perforto neniam ion kreas, sed nur ĉion detruas. Jen la malnova superstiĉo, kiun mi iam notis en poemo por mia memkompreno. Ĉu oni iam plimulte aŭ almenaŭ grandskale ekkomprenos tion ? La respondon scias nur la vento. The answer is blowing in the wind.



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330