Ĉapelo en vepro
(Klobouk ve křoví)
Muziko : Jaroslav Ježek.
Teksto : Jan Werich, Jiří Voskovec
Vent´ dezerte blovas,
sable ruliĝas ĉapel´ ;
vepron alpetolas
nigra malnova ĉapel´.
Kie kap' jen restis
kovrita per la ĉapel´,
ĉu ĝi harara estis,
ĉu kovris ĝin kalva bel´ ?
Kiu malaperis
en dezerta ter´,
kion li suferis
sola en mizer´ ?
Sable malaperos
spur´ de l´ĉapel' en vent´,
neniu plu komprenos,
kion rakontas la vent´.
tradukis Vladimir Türk