Legu plu...
La 16an de aprilo 2012
Nun estas sezono de sakuro-floroj. En mia urbo, kiu situas 100 kilometrojn nordokcidente de Tokio, jam la kulmino pasis, kaj ĉie la tero estas kovrata de falintaj petaloj de sakuro. Mi petole kaj petale faris desegnaĵon por ke ni ĉiuj havu “Esperon”.
En mia urbo ni povas senmaltrankvile ĝui sakurojn en parkoj, sed en la urbo Fukuŝima troviĝas jena rekomendo eble en ĉiuj parkoj :
Rekomendoj al tiuj, kiuj uzas tiun ĉi parkon
Pro la influo de radioaktiveco estas rekomendinde, ke vi sekvu jenajn aferojn.
1. Vi ne uzu tiun ĉi parkon pli ol unu horon.
2. Post la uzo vi lavu al vi la vizaĝon kaj la manojn.
3. Atentu, ke vi ne metu teron kaj sablon en vian buŝon.
Tiuj rekomendoj direktas sin al infanoj kaj patrinoj, kiuj akompanas ilin. Infanoj tre ŝatas ludi en parkoj, tuŝante teron kaj sablon, tamen nun en la urbo Fukuŝima, tio ne estas rekomendinda. Kian influon ricevos infanoj, kiuj ne havas okazon ludi ekstere en la naturo ?