Legu plu...
Mi ne povas ĉesi raporti. Mi komencas sendi raporton kiel en la dua parto aŭ en la dua jaro de la raportaro. Hodiaŭ mi sendos raporton pri la nuna situacio kiel en la komenco.
La 01an de aprilo 2012
Kia esta la nuna stato de Japanio unu jaron poste ?
En Japanio ofte okazas grandaj tertremoj, sed kutime ili atakas nur iun gubernion aŭ iun malgrandan regionon, do tiuj tertremoj havas lokajn nomojn, ekzemple, Tertremego de Hanŝin/Aŭaĵi kaj Tertremo de Niigata-Ĉuuecu, sed ĉi-foja tertremo estas nomata « Tertremego de Nordorienta Japanio », ĉar ĝi atakis la tutan nordorientan parton de Japanio, nome preskaŭ du-trionojn de la tuta marbordo de la Pacifika Oceano. Krome ĝin sekvis la terura nuklea akcidento, do oni ne povas simple resumi aŭ raporti la katastrofon, eĉ unu jaron poste. Tial estas tre malfacile raporti, kia estas la nuna stato de la damaĝitaj regionoj kaj entute Japanio. Por ke vi povu bone vidi la situacion, mi citos voĉojn de suferantoj kun iom da klarigoj.
Terkulturado
« Ĉu ni ne povos rikolti rizon en tin distrikto Otomo ? » demandis sin s-ro Murakami Cutomo 41-jara. En lia distrikto 90% de la 120-hektaraj rizkampoj estas inunditaj de la cunamo. « Eble mi devos serĉi alian laboron. »
En tri gubernioj Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝima entute 18282 hektaroj da kampoj estis inunditaj. Meznombre 20% jam fariĝis kultureblaj, kaj la registaro celas reordigi ĉiujn kampojn en 3 jaroj.
En Fukuima troviĝas alia problemo ; malpurgitaj kampoj per cezio. Kampoj estas vastaj, do estas preskaŭ ne eble perfekte purigi ilin. Ĉu la terkulturistoj povos planti rizplantojn, kaj en aŭtuno povos vendi la rikoltitan rizon ?
Multaj terkulturistoj estas maljunaj kaj ne havas kuraĝon denove prunti monon por restarigi sian kamparon. S-ro Sugaŭara Tacuja, kiu produktas florojn, diras : « Nemalmultaj maljunaj terkulturistoj ne volas heredigi sian profesion al siaj gefiloj. Mi timas, ke malaperos terkulturistoj post kelkaj jaroj, kiam kampoj fariĝos kultureblaj. »
(Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, la 29an de februaro 2012)
Laboristoj, kiuj perdis laboron pro la katastrofo
En la urbo Iŝinomaki, Mijagi, venas multaj homoj al Laborpera Oficejo. Tiu urbo, la plej granda fiŝkaptista urbo en la damaĝitaj regionoj, suferis pro granda damaĝo kaj la fiŝkapta industrio preskaŭ mortis.
56-jarulo, kiu laboris kiel ŝoforo antaŭ la katastrofo, diras : « Se mi serĉus laboron en aliaj gubernioj, mi povus trovi ĝin, sed mi havas familion ĉi tie kaj ne povas translokiĝi al fora loko. »
37-jarulino, kiu laboris en fabriko pri fiŝkaptado, diras : « Mi havas du gefilojn, do mi serĉas laboron kun la kondiĉo, ke mi povu ferii sabate kaj dimanĉe, sed ne troviĝas tia laboro. »
En januaro en la tri gubernioj 140000 homoj serĉis laboron. Senlaboruloj rajtas ricevi subvencion de la ŝtato dum limigita periodo. La registaro plilongigis la periodon, konsiderinte grava malfacilan situacion de laboristoj, sed fine de tiu aprilo tiu periodo por iu tavolo de homoj finiĝos, kaj naskiĝos pli ol 10 mil sensubvenciaj senlaboruloj, kaj en septembro al ĉiuj senlaboruloj tiu periodo finiĝos.
Atomcentrala akcidento de Fukuŝima
La 26an de marto s-ro Macumoto Ĵuniĉi, proparolisto de TEPCO, klarigis pri la stato de la reaktoro n-ro 2 : « La nivelo de akvo en la reaktoro estas malalta, kompare kun la kvanto de enverŝita akvo, sed la akva temperaturo estas 48-50 gradoj, do ni supozas, ke la brulaĵoj estas malvarmigitaj. »
TEPCO esploras la internon de la reaktoroj per fotiloj, sed ankoraŭ ne estas klara, kia estas la stato ene. En la sama tago TEPCO publikigis, ke akvo enhavanta alte radioaktivajn substancojn, inkluzive de stroncio, eliris en la maron. La kvanto estas 80 litroj kaj ĝi enhavas 11,2 miliardojn da bekereloj da radioaktiveco. En decembro la registaro publikigis, ke la reaktoroj nun estas stabilaj, sed ĉio dependas de « supozoj », ne de faktoj. Por kio la registaro tiel facilanime konstatis la sekurecon ? Respondi estas facile : konstatigi al la popolanoj, ke la akcidento ne estis tiel grava, kaj komenci refunkciadon en aliaj centraloj.
En la centraloj de Fukuŝima daŭra kaj kvazaŭ sencela laboro en la malpurigita loko lacigas laboristojn. Post la akcidento ili okupiĝis pri la riparado kiel sia misio, sed jam tia entuziasmo malaperis. Ĉu TEPCO povos dungadi 50 mil - 100 mil kapablajn laboristojn dum la venontaj 30-50 jaroj ĝis la malkonstruo de tiuj reaktoroj ? Nun la fako pri atomenergio en universitatoj estas la plej malpopulara inter studentoj. Kiuj volos kaj povos okupiĝi pri tiu malespera laboro ?
Refunkciigo de atomreaktoroj
Nun ĉiuj 54 atomreaktoroj krom unu haltas. Pro tio la industria mondo timas, ke elektro mankos en somero, kaj premas la registaron pri la refunkciigo de la reaktoroj. Responde al tiu postulo, la registaro planas refunkciigi la reaktorojn n-roj 3 kaj 4 de Ooi en la gubernio Fukui. Subministerio pri Nuklea kaj Industria Sekureco konstatis, ke tiuj estas tenataj sufiĉe sekuraj, kaj surbaze de tiu konstato, tri ministroj juĝis, ke la refunkciigo de tiuj du ne havos problemon, kaj komencos persvadi la koncernatajn urbojn.
57% de la urboj kaj vilaĝoj situantaj en la radiuso de 30 kilometroj de atomcentralo aprobas refunkciigon, kondiĉe ke la registaro montros la klaran kondiĉaron kaj sekurecon por tio.
Kial ili tiel facilanime povos aprobi la refunkciigon, kiam ankoraŭ ne finiĝis esploro pri la akcidento en Fukuŝima ? Krome oni nove trovis fendegojn ĉirkaŭ la reaktoroj, kiuj povos kaŭzi tertremon kaj detrui tiujn. La 31an de marto Klerulantaro vokita de la registaro publikigis la teruran prognozon pri la eventuala grandega tertremo en la Pacifika Oceano laŭ la suda Japanio. Laŭ tiu prognozo la plej granda cunamo altos 34,4 metrojn. Ĉu la japanaj reaktoroj povos kontraŭstari tiun tertremon kaj la cunamon ? La registaro estas vere kuraĝa, riskonte la estontecon de Japanio kaj la vivon de la japanoj.
Suferantoj de la nuklea akcideno
Plejparto de la japanoj volas haltigi ĉiujn atomreaktorojn. S-ro Ozaki Muneharu 75-jara, kiu rifuĝis de la nuklea akcidento en Fukuŝima, diras : « Malfunkciigu ĉiujn reaktorojn. Tiuj tute ne estas sukuraj. TEPCO nenion povas fari por solvi la problemon. Ĝi zorgu pri nia vivo, post kiam ni devos lasi la provizoran domon. Se daŭros tiu situacio, ni estos forgesitaj. Tion mi plej timas. »
S-ino Tanaka Ŝinobu, kiu rifuĝis de la vilaĝo Iitate, Fukuŝima, diras : « La informo pri radioaktiveco en mia vilaĝo venis tro malfrue. Ni rifuĝis fine de majo ! La registaro kaj TEPCO senkaŝe klarigu ĉion al ni. Mia vivo pli kaj pli malfacilas. En la vilaĝo mi povis mem kulturi legomojn, sed ĉi tie mi devas aĉeti ĉion. Mi estas senlabora. Mi ne povas reakiri nian antaŭan vivon per malgranda kompensa mono de la registaro kaj TEPCO. »
Multaj lokoj estas kovratitaj de radioaktivaj substancoj. En lernejoj kaj infanĝardenoj infanoj ne povas ludi ekstere. Oni purigas la teron, ĉefe deskrapinte malpuran surfacon, sed la efiko ne estas tiel granda. La rezulto de modelaj lokoj de purigado publikiĝis la 26an de marto jene :
Kampo A en la vilaĝo Kauamata : 3,0 mikro-sivertoj —> 1,7 mikro-sivertoj
Kampo B en la urbo Minami Sooma : 1,3 —> 1,1
Kampo C en la urbo Namie : 10,0 —> 5,7
Ĉirkaŭ la urba oficejo de la urbo Tomioka : 11,5 —> 3,8
En la urboj Fukuŝima kaj Koorijama malproksimaj de la reaktoroj la ciferoj estas respektive 0,274 kaj 0,544 (la 19an de marto). En mia urbo 250 kilometrojn fora de la centralo de Fukuŝima la cifero estas 0,03, kaj tiu onidire estas normala, do ĉiuj ciferoj en Fukuŝima estas treege grandaj.
Ne nur Fukuŝima, sed ankaŭ Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernio suferas pro malpurigita tero kaj rubaĵoj. Kien oni povos forĵeti malpuraĵojn. Neniu solvo en la malgranda Japanio.
Menso-stato de suferantoj
Kumagai Ŝota 9-jara kaj Ajane 6-jara, kiuj perdis sian patron 37-jaran en la cunamo en la urbo Oofunato, diris : « Paĉjo iris al la ĉielo, sed li ofte aperas kun ridoj en diversaj lokoj, ekzemple inter floroj. » « Mi vidis paĉon inter la steloj, kiam mi suprenrigardis en vespero. » « En mia sonĝo li ofte aperas. Kiam mi diris al li, ke mi manĝis la tutan manĝaĵon, li gratulis kaj laŭdis min. »
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 22an de marto)
S-ro Kjoono Micuo 72-jara, kiu perdis sian edzinon kaj filinon en la cunamo, “Mi havas peksenton pro tio, ke mi ne povis savi ilin. Dum la jaro mi pardonpetadis de ili, bruligante incenson en la altaro. Kvankam mi prenas medikamenton, mi ne povas dormi bone.
(la ĵurnalo Akahata, la 12an de marto)
S-ro Nakaŝita Daiki, budhisma bonzo, kiu agadas por preventi sinmortigojn, diras : “ En la kvartalo de 200 provizoraj domoj, kie loĝas rifuĝintoj, 3 homoj sin mortigis. Troviĝas homoj, kiuj diboĉas en alkoholaĵo, ĉagreniĝante pro perdo de siaj familianoj, senlaboro, rifuĝado, timo al radioaktiveco ktp. Iuj mortas, ne vizitante hospitalon. Tio estas malrapida sinmortigo. »
Kompreneble multaj strebas kaj klopodas restariĝi, kaj ne mankas kuraĝigaj kaj belaj rakontoj, sed malantaŭ la hela flanko troviĝas profunde en la koro de ĉiuj homoj malĝojo, malespero, ĉagreno ktp. nome negativa sento, kaj tiun oni ne povas facile forviŝi. Unuvorte la situacio de la suferantoj ne multe boniĝis dum la pasinta jaro.
Ĝis kiam kolero kaj helpo daŭros ?
S-ro Ootomo Kuŭaŝi 78-jara, kiu produktas partojn de maŝinoj, diras : « La altiĝo de la elektra tarifo bankrotigos malgrandajn fabrikojn. Ni estas fieraj pro nia bonega tekniko fari maŝinaron, sed tiu tradicio perdiĝos. »
(la ĵurnalo Akahata, la 25an de marto)
La 1an de aprilo TEPCO altigis la elektran tarifon al kompanioj kaj fabrikoj meznombre je 17 procentoj kaj proponas la altigon al ĉiuj familioj je 10 procentoj ekde julio, pretekstante, ke ĝi bezonas pli da mono por la produktado de elektro, havante neniun funkciantan nuklean reaktoron. Ĝi monopole liveras elektron al la metropolo, do ni ne havas alian elekton krom akcepti la proponon. Ĝi senhonte provas postvivi la « krizon », ŝuldiginte sian kulpon al aliaj kompanioj kaj ni, personoj.
Krome nun la registaro planas enkonduki 10-procentan konsumimposton (nun 5%). TEPCO kaj la registaro duope provas sufoki la japanan ekonomion kaj nian vivon.
En tiu situacio intereso pri la damaĝitaj regionoj malkreskas. Unuflanke tio signifas, ke ĉiuj popolanoj krom la suferantoj jam revenis al sia kutima vivo post unu-jara ĉagrenado, sed la suferantoj plej timas, ke ili estos forgesitaj. Ni devas demandadi nin, kiel sincere kaj kiom longe ni povu kunsenti kaj kunlabori kun la suferantoj. Ĉu la popolanoj havados tiun solidaran senton ?
Kion oni plejmalmulte fidas ?
Laŭ enketo pri « Kion vi plejmalmulte fidas ? » al 1200 homoj fare de Centro pri sekureco kaj trankvilo, la plej nefidinda organizo estas la registaro, kaj ĝia proporcio multe kreskis :
Mi ne fidas la registaron
antaŭ la katastrofo : 22,7%
Post la katastrofo : 59,2 %
(laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, la 27an de marto)
Tiu ŝanĝiĝo estas tre grava. Nun tiom multe da popolanoj ne fidas la registaron. Eble ili opinias ne fidinda precipe la informon pri radioaktiveco el la registaro. En tiu situacio la registaro provas antauenpuŝi preskaŭ la saman energipolitikon dependantan de la nukleaj centraloj, disĵetante diversajn mensogajn informon. Tiu ne-fido al la registaro certe pli grandiĝos kaj povas esti la plej granda perdo, kiun kaŭzis la katastrofo.
Ankoraŭ 3089 homoj ne estas trovitaj :
La nombro de mortintoj : 14853
La nombro de malaperintoj : 3089
(la 28a de marto 2012)
HORI Jasuo (Japanio) hori-zonto(cê)water.sannet.ne.jp