Erich Fried
Vojsignoj
Ie ankoraŭ mensogoj kuŝas
kiel neentombigitaj kadavroj de mortintoj
tie la vojo de la vero
ne facile ekkoneblas
kaj kelkaj ankoraŭ
hirtiĝas pro ĝi
aŭ trovas ĝin tro danĝera.
La vero disvastiĝas
kaj sendas samtempe siajn serĉantojn
reen en la historion
kaj komencas ĉesi la kalumniojn
kaj la silentadon pri la murditoj.
Multaj okazintaĵoj dolorigos
kelkaj embarasigos
sed la vero estas
la vojo necesa
se la regno de la libero fariĝu
ne denove nur vaka vorto
aŭ nur mokataĵo
por malamikoj kaj por seniluziiĝintoj
tradukis Cezar
PS :
La originalan tekston mi bedaŭrinde ne retrovis en la reto. (cez)