Erich Fried
Pacespero de nova speco
Kvazaŭ kiel puno por tio
ke la realeco
de la socialismo
en la tempo de la transiro
estas erarohava
kaj ne plenumis tion
kion mi esperis
mi turnu la dorson
al la socialismo
kaj ne batalu kontraŭ la ekspluatantoj
diras la ekspluatantoj
kaj apogas sin ĉe tio
sur mian konsciencon
kiel socialisto
Atentigante pri tio,
ke estas la ekspluatantoj
la reprezentantoj de la malnova ordo
kiuj batalas kontraŭ la socialismo
per tio ke ili hipokrite plendas pri ties eraroj
postulas kelkaj kiuj
regas en la nomo de la socialismo
ke mi ne menciu plu
eĉ per vorto
iliajn erarojn
tiom longe kiom la socialismo
ankoraŭ havas malamikojn
Kaj tamen
ĝuste iliaj eraroj
estas la plej bona helpo
por la laboro
de la malamikoj de l' socialismo
Tiuj eraroj ankaŭ tiam restos videblaj
se mi eĉ ne diros vorton plu pri ili
Tiukaze liverus eĉ mia silentiĝo
pruvon al la malamikoj.
Mi demandas min,
ĉu la kunekzistada batalo
de socialistoj,
kiuj subigas la liberan kritikon
kaj liberaj ekspluatantoj,
kiuj indigniĝas pri tio,
ne spite al ĉiu ŝajno
fariĝas pli kaj pli pacema.
tradukis Cezar
Erich Fried
Friedenshoffnung von neuem Typus
Zur Strafe dafür
daß die Wirklichkeit
des Sozialismus
in einer Zeit des Übergangs
fehlerhaft ist
und nicht erfüllt hat
was ich erhoffte
soll ich dem Sozialismus
den Rücken kehren
und die Ausbeuter nicht bekämpfen
sagen die Ausbeuter
und berufen sich auf mein Gewissen
als Sozialist
Unter Hinweis darauf
daß es die Ausbeuter sind
die Vertreter der alten Ordnung
die den Sozialismus bekämpfen
indem sie scheinheilig
seine Fehler beklagen
fordern einige die
im Namen des Sozialismus
an der Macht sind
daß ich ihre Fehler
mit keinem Wort mehr erwähne
solange der Sozialismus
noch Feinde hat
Dabei sind aber ihre Fehler
die beste Hilfe
für die Arbeit
der Feinde des Sozialismus
Diese Fehler bleiben auch sichtbar
wenn ich kein Wort davon sage
dann liefert sogar mein Verstummen
den Feinden noch einen Beweis
Ich frage mich
ob der Koexistenzkampf
von Sozialisten
die freie Kritik unterdrücken
und freien Ausbeutern
die sich darüber empören
nicht allem Anschein zum Trotz
immer friedlicher wird