"Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la popoloj ;
cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la kuraĝon
kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu brikon."
(L.L.Zamenhof)
L.L.Zamenhof
Pseŭdo-esperantistoj
De tempo al tempo ni ricevas de diversaj flankoj leterojn pli malpli en la maniero de la sekvanta letero de s-ro X., kiu kuŝas nun antaŭ niaj okuloj : « Jam longe mi ne skribis al vi, kaj vi kredeble jam pensas, ke mi, kiu estis iam varma amiko de la lingvo Esperanto, nun jam forgesis pri ĝi. Se vi tiel kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos varmega amiko de Esperanto kaj mi neniam ĝin forgesos. Sed kiam mi komencis siatempe labori por Esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj, ke mi vole-ne-vole devis lasi fali la manojn, kaj venis al la konvinko, ke nun la mondo ne estas ankoraŭ matura por tia granda ideo. Sed estu tute certa, ke kiam nur la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj indiferenteco de la mondo pasos, vi tuj vidos min en la vicoj de la plej energiaj batalantoj. Skribu al mi, kion nia afero faris de la tempo, kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto ; kiom da amikoj la afero nun havas ? kiaj novaj verkoj eliris ? Se la « Esperantisto » ankoraŭ eliras, sendu al mi ian numeron de ĝi. Entute estus bone, se vi de tempo al tempo sendus al mi ian novaĵon pri Esperanto, por ke mi ne tute forgesu pri ĝi… » k.t.p. k.t.p. Ne vere, amikoj, kia edifa kaj grandanima maniero de pensado ? Kiam dank' al niaj senlacaj, paciencaj kaj malfacilaj laboroj nia ideo fine venkos, kiam ni povos iam deviŝi la ŝviton de niaj fruntoj kaj post la eternaj ĉagrenoj, malagrablaĵoj kaj mokoj levi la kapon kaj rigardi kun plezuro la fruktojn de nia laborado, tiam sinjoro X. tuj aliĝos al ni kaj post la venko li fariĝos unu el la plej energiaj kunbatalantoj !! Dume « la mondo ne estas ankoraŭ matura », kaj tial s-ro X. en tia grado ne povas esti « aktiva esperantisto », ke li ne povas eĉ… por sia propra persono aboni la « Esperantiston », kiu « havas por li ĉiam grandan indon », kaj sian aldonitecon al nia afero li esprimas per tio, ke li petas nin, havantajn tro multe da libera tempo, skribadi al li de tempo al tempo letere pri la stato de nia afero !!
Ne, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj ! Estas vero, ke ĉia nova utila ideo en la komenco devas tre malfacile batali kaj pli aŭ malpli frue ĝi venkas. Sed kiam dank' al nia konstanteco la mondo fine ĉesos esti surda al niaj vortoj kaj nia afero ĉesos esti « fantazio, pri kiu la bona tono postulas, ke oni ĝin moku, ne esplorinte ĝin », kiam Esperanto estos ĉie akceptita kaj sankciita, — tiam ni vin ne bezonos, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj. Vi faris malgrandan proveton de laborado, kaj, kiam ĝi restis sen deca sukceso, vi tuj ĉesis ! Sed se nia laborado apartenus al tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kronataj de tuja granda sukceso, tiam ni ja facile trovus milionojn da laborantoj kaj tiam ni ja vin ne bezonus ! Vi ĉiuj (via nombro estas jam tre granda), kiuj staras nun kaŝite kaj atendas, — ne promesu aliĝi al ni, kiam la mondo maturiĝos, ĉar tiam ni jam ne bezonos maturigantojn kaj post la venko ni ne bezonos helpantojn. Se vi amas nian ideon, laboru por ĝi nun, kiam ĝi bezonas laborantojn ; batalu por ĝi nun, kiam ĝi postulas ankoraŭ malfacilegan bataladon ; staru forte kaj nekaŝite, kiel granito inter ondoj, nun, kiam la malfavoraj cirkonstancoj tion ĉi postulas ; oferadu malavare nun, kiam monaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas en si la demandon : « esti aŭ ne esti ».
Ĉia nova ideo devis batali longe kaj malfacile, kaj vi, sinjoroj X. kaj similaj, kiuj ĝuas nun la dolĉajn fruktojn de tiuj ideoj, vi eble ne havas eĉ supozeton pri la maldolĉa ŝvito, kun kiu oni siatempe semis tiujn ideojn. Ni, veraj amikoj de lingvo tutmonda, scias tion ĉi tre bone, kaj ni laboras pacience, pacience, pacience, kaj nek la tuta terura surdeco, kiu regas ĉirkaŭ ni, nek la malkuraĝigaj, malesperigaj batoj de la sorto, kiujn ni renkontas sur ĉiu paŝo, forpelos nin de nia vojo. Armitaj per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de nia ideo, ni iras antaŭen malgraŭ la malhelpoj, kiuj baras ĉiun nian paŝon, kaj ni ne dubas, ke pli aŭ malpli frue ni venkos. Sed vi, sinjoro X. kaj milionoj da similaj personoj, kiuj preferas atendi, ĝis la ideo nun mokata kaj persekutata fariĝos ideo moda, atendu trankvile, — sed ne nomu vin esperantistoj. Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la popoloj ; cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la kuraĝon kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu brikon. Enua estas tiu ĉi malrapida laborado, sed ni ĝin ne ĵetos. Kaj kiam la milionoj da internaj fendoj, kaŭzitaj de niaj paciencaj batoj kaj ĝis nun tute kaŝitaj, subite ekefikos, kiam la murego, subrompita en diversaj lokoj, en unu bela mateno per unu fojo kun grandega bruo subite disfalos, tiam vi, miopuloj, miros, kiel ĝi okazis, kiam ja hieraŭ ankoraŭ 99/100 de la murego staris netuŝita ; tiam vi alkuros al ni, grandanime helpos al ni triumfi la venkon kaj vi diros : « ni laboris ». Sed la historio tiam ne silentos, sed diferencigos inter la laborintoj kaj atendintoj.
PS : El Esperantisto, 1893, №6.