Kolomano Kaloĉaj
En ĉi murdepoko
Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l' propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.
La tuta riĉa poezia stoko :
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov' de ĉi siroko.
La morto regas nun, la mort' avida,
amasa mort', vulgara kaj sordida,
sen cipresbranĉoj, sen solen' majesta.
Kaj kiel perdis dignon nun la morto,
la am' aspektas same io besta :
la ambrakumo ŝajnas seksperforto.