Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Mouzi : La bovo kaj la harpoludo (fablotraduko)

$
0
0


Mouzi
La bovo kaj la harpoludo


(fablo)

Gong Mingyi, antaŭlonge festata muzikisto, ludis iutage sur sia harpo delikatan melodion por distri bovon sur paŝtejo.

La bovo tamen maĉis trankvile plu kaj eĉ ne iomete atentis lin.

Jen Gong Mingyi ludis aliajn akordojn sur la harpo, tiel, ke sonis kiel zumantaj kuloj kaj blekantaj bovidoj. Post tio la bovo tuj streĉis la orelojn supren kaj batadis sovaĝe per la vosto kaj komencis vigle troti tien kaj tien. Tia muziko estis evidente pli aloga al li.



tradukis Cezar


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330