Charles Bukowski
La predo
Merdo, li diris
kaj tiris ĝin el la akvo,
kio tio estas ?
Dorse kavigita juniobaleno, mi diris.
Ne, diris ulo staranta
apud ni sur la kajo,
estas ondegoventa sablopalpanto.
Alia alvenis kaj opiniis :
Estas fandango-eskadro sen strioj.
Ni forigis la fiŝhokon, kaj la aĵo
ekstaris kaj ellasis furzon. Ĝi estis
griza kaj kovrita de hararao sur la tuta korpo,
kaj ĝi estis grasa kaj fetoris kiel malnovaj
nelavitaj piedŝtrumpoj.
Ĝi komencis foriri de la kajo kaj ni
sekvis ĝin. De malgranda knabino
ĝi formanĝis "hotdogo-n" rekte el la mano.
Tiam ĝi saltis sur la karuselon kaj sidiĝis
sur"Pinto". Antaŭ la fino de la rondoj
ĝi falis malsupren kaj ruliĝis en la segopulvoro.
Ni helpis ĝin leviĝi.
Grop, ĝi diris, grop.
Tiam ĝi reiris en la kajon,
ĝis antaŭe, ni postiris, granda
homamaso sekvis nin.
Varbogago, iu opiniis,
estas viro en skafandro.
Ĝi komencis forte spiri. Tiam
ĝi falis sur la dorson kaj
ekhavis spasmon.
Iu verŝis bieron
sur ĝian kapon.
Tiam ĝi mortis.
Ni rulis ĝin al la fino de la kajo
kaj puŝis ĝin reen en la maron.
Ni rigardis ĝian enakviĝon
kaj mergiĝon.
Estis dorse kavigita juniobaleno,
mi diris.
Ne, diris alia, estis
ondegoventa sablopalpanto.
Ne, diris la tria eksperto,
estis fandango-eskadro
sen strioj.
Tiam ni disiĝis, kaj ĉiu ree
iris sian propran vojon.
Estis malfrua posttagmezo
en aŭgusto.