Charles Bukowski
Laborŝuoj
Kiel vagabondo mi kunportis ĉiam
du parojn da ŝuoj – unu el ili
por memprezentaj interparoladoj kaj
plua paro por streĉa laboro.
Miaj laborŝuoj estis pezaj kaj nigraj kaj
rigidaj. Kelkfoje mi havis
ĉe la surmetado terurajn dolorojn ;
je la piedfingroj ili estis duraj kiel ŝtono
kaj kurbigitaj supren, sed mi
sukcesis surmeti ilin, ankaŭ kun postdrinka sento
en la matena frido.
Nu, tiam mi pensis : Ek,
denove !
Laboraĉi por aĉa salajro
kaj por tio mi estu eĉ dankema, finfine
ili preferis ja min antaŭ la aliaj.
Verŝajne, ĉar mia
turpa vizaĝo aspektas
tiom honesta.
Tiujn tretilojn foje denove
devi surmeti estis ĉiufoje
malfacila komenco.
Mi imagis, kiel estus,
esti for de ĉio ĉi.
Je la ludotablo larĝskale
gajni aŭ furori en la boksringo
aŭ impresi en la lito de riĉa damo.
Eble mi ekhavis
tiujn delirajn ideojn, ĉar mi vivis
tro longe en Los-Anĝeleso,
en tro granda proksimo
al Holivudo.
Anstataŭ tio mi iris sur ŝtuparo
malsupren el malkara hotelaĉo
kaj ĉe ĉiu nova provo
premis la rigidaj ŝuoj
miajn piedojn ĝisblue. Elen en la,
matenan sunon , jen la
trotuaro, jen la urbo. Mi
estis nur ne-kvalifikita
laboristo, plua
averaĝa homo ; la
universo rapidegis
tra mia kapo kaj
el la oreloj ; la kontrolkarto atendis,
ke mi enŝovu ĝin kaj vespere
ankoraŭfoje ; poste drinki ion
kaj tiam vizito ĉe la damoj el
la infero.
Laborŝuoj, laborŝuoj,
kun kiuj mi paradis
kaj en mi nenio krom
nigra nokto.
Tradukis Donko & Cezar
el la kajero „Fuŝeseo pri la skribado, la damnita vivo kaj elektitaj poemoj. Maro-eldonejo.