Charles Bukowski
Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo
En la plej multaj okazoj
ni finiĝas kiel senilaj
bonvolemaj arlekenoj, tien
kaj tien ŝovataj de
rozkolora flegistino,
kiu bojas al ni, ĉar
la litopato denove
estas plena ĝis la rando.
Se ne okazas
perforta fino,
fincelo, en kiu ankoraŭfoje
ĉio preter-
baraktas nin. Mahagon-
koloraj sunradioj,
knabinoj sur plaĝo, plat-
piedoj, frizoj,
tamburantaj vekhorloĝoj,
furiozanta pulso.
Egale kiel ajn, neniam eroj kuniĝas
ĝuste. Mi iras en koktelejojn,
tra senhomaj vakaj apud-
stratoj, en la vetludejon,
mi demandas min, kion mi
efektive volas, kaj mi
pensas dolĉe melankolie pri
praarbaroj plenaj de grimpo-
plantoj kaj similaj
aĵoj, ekz. pri musoj,
kiuj purigas sian nazon
per la antaŭpiedoj.
Mi rigardas la homojn,
sed ili ĉiuj
okupiĝas pri aferoj,
kiujn frenezulo kiel mi
rigardas sensencaĵoj :
partopagi domojn, de tie al
tie vojaĝi, perlabori monon
kaj paroli pri tio.
La sola afero, kiu verŝajne
alportas ion bonan, estas
senrespekte dormi,
sed ankaŭ tio ne
sufiĉe longe iras bone –ĉie
ili ekigas pneŭmatikajn martelojn
la preĝejsonorilojn jukigas la
ŝvito de la preĝantoj, la abeloj
pikas, la fenestroj akre brilas,
boatoj renversiĝas kaj nutras
per sia enhavo ŝarkojn, nur
kanonoj dormas senĝene
en muzeoj. Mi iras for de
ĉio, nenion mi lernis,
mi scias ĉiun tagon malpli, miaj
manoj magnete estas
altirataj de mia gorĝo,
miaj piedoj portas min antaŭen
kiel senkonsciaj bestaj
ekstremaĵoj, en regionojn,
kie ŝimas kaj fermentas,
en oportunan inferon
plenan de verdaĵoj,
grimpotigoj kaj lianoj. Kaj pro tio,
mi dankas al ili surgenue.
tradukis Cezar