Doni estas pli benige ol preni
Anonima anekdoto el la regiono de Altenburgo en Germanio
Lernanto, kiu frekventis lernejon en Altenburgo, promenis rondire kun sia instruisto je malfrua posttagmezo en la ĉirkaŭo de la urbo. Jen ili vidis ĉe la vojo paron da ŝuoj. Ili apartenis al povrulo, kiu laboris sur proksima agro.
La lernanto diris al la instruisto : Ni mistifiku la viron, ni kaŝu la ŝuojn post la proksima arbustaĵo. Kiel la viro reagos, se li ne plu trovos la ŝuojn ?“
„Mia kara amiko“, respondis la instruisto, „oni neniam faru ŝercojn koste de la povruloj. Prefere metu en ĉiun ŝuon oromoneron, poste ni observu, kio okazos.“.
La lernanto havis nur dekkvin jarojn kaj obeis al sia instruisto.
Kiam la povra viro jam finis sian laboron, li iris al la rando de la kampo kaj ĵus volis surmeti siajn ŝuojn ; jen li rimarkis en ambaŭŝuoj oran moneron. Li rigardis al ĉiuj flankoj, sed vidis neniun. Tial li metis la monon en pantalonpoŝon. Li falis surgenuen, rigardis al la ĉielo kaj vokis : „Ho, Dio, Dio mia, tiel estas do vere, ke vi ne forlasas tiujn, kiuj fidas al vi. Vi scias, ke miaj infanoj ne havas panon kaj, ke mia edzino estas malsana. Mi estas tiom dankema por tiu donaco.“
La lernanto staris, enkore profunde tuŝite, kaj havis plorojn en siaj okuloj. La instruisto rimarkis : „Kio estas do pli bona, mistifiki povrulon aŭ tiu ĉi bona dono ?“
La lernanto klarigis : „Vi kiel instruisto tre helpis al mi, tion mi ne forgesos dum mia tuta plua vivo. En ĉio ĉi montriĝas ja la belaj vortoj : „Doni estas pli benige ol preni.“
PS : Efektive, tiel estas, humaneco ekzistas nur tiukaze, se ni mem agas humane. Iu dio ne faros tion por ni. Bonecon ni kreas mem, per niaj bonaj agoj, per nia solidareco al aliaj. Se ni ne mem agas tiel, ni ne atendu tion de aliaj, eĉ ne de konataj aŭ nekonataj dioj. Jen ankoraŭ plua tre grava penso : Boneco ne ekestas per malboneco. Tio estas nur agrabla iluzio por tiuj, kiuj regas aliajn aŭ per sia mono aŭ eĉ per perforto. (cez)