Mirinde desegnis tion Igorj Ĥomjakov por la gazeto
"Fenestro", tie, kie aperis ankaŭ la anekdoto.
Cezar
Anekdoto pri papago kaj Aleksandro de Humboldt
De la jaro 1799 ĝis la jaro 1804 entreprenis Humboldt kun Aimé Bonpland la famiĝintan esplorvojaĝon tra Ameriko, kiu kondukis lin trans Tenerifo al Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Meksiko.
Ĉe indiĝena tribo ĉe la torento Rio Negro Humboldt malkovris papagon maljunan, kiu povis formi flue kaj klare distingeble homajn sonojn. Humboldt estis mirigita, kaj pri la kapabloj de la besto kaj parte ankaŭ pri tio, ke li, la multe vojaĝinta kaj lingvodotita esploristo, ne komprenis eĉ vorton el tio, kion parolis la papago. Humboldt tial petis la tribestron klarigi al li, kion diris la papago.
Sed la tribestro respondis al Humboldt, ke ankaŭ li ne povas kompreni la papagon : "La birdo ne parolas nian lingvon", li diris, "neniu el ni povas kompreni ĝin." Humboldt demandis plu : "Tiel ĝi do venis de tre malproksime ĉi tien, ĉu ?" Ankaŭ tion respondis la tribestro : "Ne, tion ne. La birdo vivas pli longe ĉi tie ol ni. Ĝi estas neimageble olda. Kiam ni antaŭ longa tempo ekloĝis en tiu ĉi valo, ĝi estis jam ĉi tie. Ni trovis ĝin en la valo. La papago lernis la paroladon de la tribo, kiu antaŭ ni vivis ĉi tie. Sed tiu tribo jam estas elmortinta."
Pripenseme Humbolto rigardis la papagon, turnis sin al sia akompananto kaj diris : "Rigardu la birdon, ĝi estas parto de la mondo - kaj homara historio ! Tiuj, kiuj komprenis la birdon, estas mortaj. Tiuj, kiuj vivas kun ĝi, ne komprenas ĝin. Kaj kion ĝiaj vortoj signifas por ĝi mem ?"