Paulo Coelho
Galgo en Peruo, aŭ libero kaj justeco
Malnova perua legendo raportas pri urbo, en kiu ĉiuj estis feliĉaj. La loĝantoj faris tion, kio plaĉis al ili. Krome ili bone interrilatis kun la aliaj. Nur la urbestro estis malgaja, ĉar li havis nenion, kion li povus regi. La prizono estis malplena, la juĝejo neniam estis uzata, kaj la notario enspezis nenion, ĉar la donita vorto pli valoris ol iu papero.
Iutage la urbestro vokis kelkajn metiistojn el malproksima loko al si, por ke ili konstruu sur la placo meze de la urbo dometon el tabuloj. Unu semajnon oni aŭdis la marteladon kaj segadon. Ĉe la fino de la semajno la urbestro invitis ĉiujn loĝantojn de la urbo al la inaŭguro. Solene oni forigis la tabulojn. Kaj antaŭ iliaj okuloj aperis – galgo.
La homoj demandis reciproke, por kio la galgo estu bona.Timeme ili komencis okupigi la juĝejon pri aferoj, kiuj antaŭe bone estis regulitaj per interkonsento. Ili iris al la notario por registrigi dokumentojn tiajn, kiajn antaŭe oni intertraktis buŝe. Kaj ili komencis sekvi la konsilojn de la urbestro pro ektimo de l' leĝo.
La legendo asertis, ke oni neniam uzis la galgon. Ĝia nura ĉeesto jam ŝanĝis ĉion.
El germana traduko tradukis Cezar