Leonardo da Vinci
La papilio kaj la lumo
Vaganta bunta papilio, iuvespere en la malhelo flirtanta tien kaj tien, celis al lumo, kiun ĝi antaŭe vidis en la foro. Subite ĝi turnis siajn flugilojn al la lumo. Proksimiĝinte al la flamo, ĝi komencis vigle cirkle ĉirkaŭflugi tiun kaj miris pri ĝi kvazaŭ estus granda miraklo. Ja kia bela ĝi estas !
Ne kontente ludi la admiranton, la papilio firme metis en sian kapon fari la saman kun ĝi kiel kun la flarantaj floroj. Ĝi malproksimiĝis, revenis kaj flugis kuraĝe al la flamo, kiun ĝi supre preterire tuŝis.
Ĝi retroviĝis, senkonsciiĝinte, piede de la lumo kaj rimarkis konsternite, ke mankas unu el la piedoj kaj, ke bruligite nigriĝis flugilpinto.
"Kio tie okazis ?"ĝi demandis sin sen trovi klarigon. Ĝi absolute ne povis kompreni, ke tia bela aĵo kiel la flamo kapablas fari malican al tia, kia ĝi estas mem, kaj tial ĝi ree kuraĝiĝis kaj per movo de la flugiloj denove ekmoviĝis.
Ĝi flugis kelkajn lopojn kaj tiam turnis sin denove al la flamo por sidiĝi sur ĝi. Tuj ĝi falis ĝismorte bruligate en la oleon, kiu nutris la lange ludantan flamon.
"Damnita lumo", suspiris la papilio, perdiĝante sian vivon. "Mi supozis, ke mi trovus ĉe vi mian feliĉon, kaj en vero mi trovis la morton. Mi ploras pri mia stulta emo, ĉar mi tro malfrue ekkonis vian danĝeran naturon.""Kompatinda papilio", respondis la lumo. "Mi ne estas la suno kiel vi supozis naive. Mi estas nur lumo. Kaj tiu, kiu ne traktas min kun prudento, bruligas sin."
trad. Cezar