Kristiano Matenstelo
Al la nuboj
Kaj ĉiam denove,
kiam mi rigardis ĝis laciĝo
sur homajn vizaĝojn,
al tiom da speguloj
de nedirebla stulteco,
mi levis la okulojn
trans la domojn kaj arbojn
supren al vi,
al vi, eternaj pensoj de l' ĉielo.
Via grando kaj libero
savis min ĉiam denove
kaj mi pensis min kun vi
trans landojn kaj marojn
kaj pendis kun vi
super la abismo de l' senficeo
kaj disiĝis laste
kiel nebulo,
kiam mi vidis flugi
la nemezureblan semon
de la steloj
trans la agrojn
de neesploreblaj profundoj.
trad. Cezar el : Mi kaj la Mondo. Ĉiuj verkoj, volumo 3
Christian Morgenstern
An die Wolken
Und immer wieder,
wenn ich mich müde gesehn
an der Menschen Gesichtern,
so vielen Spiegeln
unsäglicher Torheit,
hob ich das Aug
über die Häuser und Bäume
empor zu euch,
ihr ewigen Gedanken des Himmels.
Und eure Größe und Freiheit
erlöste mich immer wieder,
und ich dachte mit euch
über Länder und Meere hinweg
und hing mit euch
überm Abgrund Unendlichkeit
und zerging zuletzt
wie Dunst,
wenn ich ohn' Maßen
den Samen der Sterne
fliegen sah
über die Äcker
der unergründlichen Tiefen.
Aus : Ich und die Welt, Sämtliche Dichtungen, Vol.3