Sennaciuloj,
kiel vi akiris viajn ideojn sennaciemajn, kvankam ĉirkaŭ ni multaj voĉoj invitas vin al naciisma kaj patriotisma sentado ? Sekve ni pensu kiel ni transdonu sennacieman sentadon al niaj posteŭloj. Ĉiuj rajtas havi sian propran ideon, kondiĉe ke oni ne trudu ĝin al aliaj. Tamen, evidente, edukado por naciismo estas tre ampleksa kompare kun la kvanto da informado pri sennaciemo.
1
Homoj kreskas spertante edukadon de cirkonstancoj, dum ĉiutaga vivo, en hejmo, strato, koncerto, sporto, vendejo, festivalo ktp, ĉie kie ni vivas. La enhavo de edukado estas ne ĉiam kleriga aŭ helpema al individuoj. Sed vivante en certaj medioj, imitante aliajn homojn, oni lernas iĝi sammaniere.. Al infanoj, televido kaj lernejo havas grandan influon. Al plenkreskintoj, amaskomunikiloj funkcias kiel la plej influaj institucioj. Oni vidas la mondon, plejparte tiel, kiel tiuj edukinstitucioj montras tion.
2
En“instrua gvidprogramo”, kiu estas leĝa instrukcio por montri al instruistoj de publikaj lernejoj en Japanio la celon de instruado, troviĝas fako de “moralo” krom instrufakoj kiel matematiko aŭ lingvo. Tie ni konstatas klare, ke la ŝtato celas kreskigi naciisman senton ĉe studentoj en ĉiu grado. Ni citu el skribitaj celoj :
— Por elementa lernejo
1a (6-jaraĝaj) kaj 2a gradaj : Simpatie komprenu lokajn kulturojn kaj tiean vivon. Instruu amon al ĝi.
3a kaj 4a gradoj : Estimu hejmlokan kulturon kaj tradicion kaj amu ilin. Estimu nian landan kulturon kaj tradicion kaj amu ilin. Interesiĝu pri alilandanoj kaj iliaj kulturoj.
5a kaj 6a gradoj : (supro plus) Estimu alilandanojn kaj iliajn kulturojn, kaj klopodu interamikiĝi kun homoj en la mondo, konsciante ke vi estas japano.
— Mezlernejo Amu la landon kun konscio pri via japaneco, strebu al progreso de la ŝtato, kontribuu al daŭrigo de nia elstara tradicio kaj kreo de nova kulturo. Kontribuu al la monda paco kaj homa feliĉo, el internacia vidpunkto, konsciante ke vi estas japano.
Ni atentu jene. Pri alilandoj, ĝi rekomendas interesiĝi sed ne ami ilin. Amo estas ĉiam direktata al "nia lando". Tial, ĉe rigardo al aliaj landoj, instruistoj devas akcente alvoki al lernantoj la konscion pri ilia japaneco. Ilia flustro poste floras kiel aŭtomata eĥo. “Ne forgesu, ke vi estas japanano, vi havas respondecon al via hejmlando Japanio....” En lernejo lernantoj estas neniam direktataj al sennaciemo. Ili ne estu eĉ simplaj homoj aŭ individuoj, sed prefere estu bonaj membroj de la ŝtato. Tia edukado komenciĝas tre junaĝe. Rimarkinde estas, ke tiu gvidprogramo ne instigas sciencan lernadon, sed senkritikan emocian amon senkondiĉe al anticipe preparitaj kondiĉoj : al la patrio. Naciŝtato akcelas lojalecon al ĝi. Ofte, tiu “programo por amo" estas tia, kia konstatas la familion kiel la plej etan kadron de la ŝtato kaj tial kaj sekve ĝi estas patria kaj naciŝtata. Tia programo en edukejoj estas ne unika en Japanio. Certe en aliaj landoj ni trovas similajn frazojn. Ĉiam ŝtatoj devas plifortigi al membroj la sentadon de aparteneco kaj kreskigi ilin kiel bonajn patriotojn. Tio estas sorto de regno nuna.
3
Amaskomuniloj estas similaj homaj edukejoj. Je olimpikaj ludoj kaj internaciaj matĉoj, ni vidas evidentan nacicentrismon en elsendoj. Kial “ni”aŭ“ĉiuj landanoj”“fieras” pri ties rekordoj ?Ne nur rilate al sporto. Novaĵprogramoj estas faritaj laŭ landa centrismo. Kiam ili traktas temojn pri eksterlando, tiuj estas reduktitaj kaj filtritaj laŭ la pensado de elsendanto, farite kun decidantoj de programoj kun reflekto de finance subtenantaj kompanioj. Tio kreskigas fermatajn vid- sent- pens manierojn de landanoj, kaj tio estas la preferata politiko de regantoj.
Dum multaj akceptas supran edukadon kiel naturan aferon, ekzistas aliaj, kiuj ne povas esti tiel. Ekzemple, la homoj kiuj spertis transloĝadon, precipe en juna aĝo. Ofte mankas al ili naiva amemo al la hejmlando. Akiro de seka kaj racia analizkapablo rabas al ili fikcian “radikon”. Sed kelkokaze ilia socisituacio malfirmiĝas, ĉar la socioj preskaŭĉiam demandas ilin pri ties nacia aparteno.
Alia kazo estas malfeliĉaj infanoj en siaj donitaj kondiĉoj, ĉu pri familio ĉu pri la ŝtato. Morale ni ne povas diri al ili amu tion kaj restu tie eterne, eĉ lojale agadu por ĝi. Same kiel revolucio pro patriota amo, ankaŭ forkuro el ŝtato ĝi estu ilia rajto. Vivante en homgrupoj, oni devas havi certan disciplinon. Sed emocia administrado kiel “amo” aŭ“lojaleco”al kadrita regno estas alia afero. Tio facile putrigas imagkapablon pri eksterlandoj.
4
Dum tutmondiĝo privilegiuloj gardas ilian profiton tra la mondo, tenante la kondukilon ambaŭmane, kaj por progresigi novliberarismon senlandlime kaj por administri laborfortojn kaj ties movliberojn, dividante homojn laŭ landoj. Tiel ni vivas en reto de naciŝtatismo, do estas ne surprizige ke sennaciemo ne popuraliĝas amase. Tamen, sennaciismo povas esti pli disvastigita ol unuavide eblas, per profunda pripenado inter popoloj. Fakte ĝuste tial la regantoj pli intense klopodas pri emocia politiko kaj forviŝas jam ĝermantajn solidarecajn fenomenojn, silentan disvastigon de la sennaciismo. Ĉi tie ni diskutu, kio necesas por kulturi sennaciisman sentadon pli bone ol ĝis nun. Informu nin pri viaj sukcesaj spertoj. Peri tiajn mesaĝojn al estontuloj estas senprokraste traktinda tasko por ni jam nun. Naciismaj bruuloj ne traktas tion. Estas ni, kiuj devas paroli pri tio aŭdeble.
Viola Murasaki