Cezar
Ĉi tie parolas
La telefono sonorilas, kaj dum la tre olda grafino manprenas la ricevilon, la insida grafo pikas orumitan tranĉilon en ŝian koron, kiu freneze batis malantaŭŝia mola kaj multe tro grasa mamo. Li ja koleris, ĉar li rajtigite timas pro la heredaĵo, kiu efektive sur ruze elpensitaj flankvojoj estis enironta en la manojn de certa Arthur Smith.
Sed la kolera kaj ofendita grafo bezonas la monon, ĉar li pasie pokeras kaj eĉ sen fortuno. La servisto kun la somnambula vizaĝo estas informita kaj portas la kadavron de la grafino en kofro al proksima tombejo.
La murdisto serĉas certajn dokumentojn, fine trovas ilin kaj tiam fumas longe pipon, kiu aspektas kiel markato. En matena kostumo li atendas la serviston, kiu revenas post du horoj kun gazeto kaj varmega teo, en kies tason la grafino, ankoraŭ vivinta, miksis mortigan venenon el Sumatra, ĉar certa sinjoro Smith insiste konsilis tion al ŝi, por ke ili estontece povu ĝui la plenan kaj puran feliĉon tute sen pliaj malgrablaj ĝenoj.
La grafo, trinkinta la teon, paliĝas, eligas blasfemojn, bluiĝas kaj tuj formortas. La servisto metas lin en duan kofron kaj portas la grafon al la sama tombejo, kie la dua elfosita tombo jam estas preta por la morta korpo de la grafo. Nur nigra ratogranda kato, kiu elsaltas el la tombo iom timigas la serviston. Ĝi volas elgrati liajn okulojn per grandaj ungoj, sed li senkapigas ĝin per ŝpato sen eĉ tiki per brovo.
Tiam la servisto revenas en la domon, kie jam okazis du murdoj. Li surmetas diskon en la loĝoĉambro, eksonas la kriminaltango. Li dancas lerte kelkajn baletpaŝojn kaj ĉe tio rigardas memgarde. Poste li tiras la maskon de la vizaĝo. Estas, kiel apenaŭ plu supozeblas alie, la tre honorata kaj tre respektinda sinjoro Smith, kiu kontente rikanas.
Kaj denove sonorilas la telefono : "Ĉi tie Gloria-hotelo, la serviston mi petas !" grumblas ina voĉo, kiu pro sia profunda baso iom memoras pri Zarah Leander.
"Estas ĉio en ordo", mielas sinjoro Smith,"anĝeleto mia, dolĉa katinjo, mi ekflugos al vi, tuj !"
Li eliras el la domo kaj veturas haste en oldmobilo al la Gloria-hotelo, kie Eliza, la kokteleja damo kun la longaj gamboj jam delonge senpacience atendas lin. Ŝi paŭtas, ĉar li ankoraŭ ne alvenis. Tiu simio-idioto, eĉĝustatempe veni al rendevuo li ne povas, tiu ŝtipkapulo, ŝi pensas kolere.
Post alveno la atendanto kisas Elinjon tiom triumfe, ke ĝentlemano kun ombrelo kaj melonĉapelo, ĝuste enveninta kaj facile rekonebla kiel la privata detektivo Eddy, komencas suspekti ion je la stranga geo. La detektivo "turnas" siajn orelojn en la direkto al la bufedo kaj aŭskultas ĉe tio pri aferoj, pri kiuj li estu aŭskultinta en neniu kazo ion, aferoj, kiuj donos post kelkaj pliaj komplikaĵoj kaj konfuziĝoj en la fino de la filmo al la kriminalinspektoro Blind la decidan frapeton cerben, kiu havigos al Scotland Yard plian brilan venkon por justico kaj justeco. Tio ja ankaŭ en la vera vivo povas okazi, sed nur, se oni ankoraŭ jesas bonvoleme akceptante modernajn fabelojn pri juĝistoj kaj policistoj kaj pri tro babilemaj prizondirektoroj.
Katinjo-anĝeleto ŝajne jam iel ekflaras, ke povus temi pri perfido de la senfidela kanajlo, kiu eĉ kiel servisto de nobla damo ne vere taŭgas, kiel ŝi trovas jam delonge.
Sed la dubo nur en la fino de la lasta vica filmo montriĝos efektive kiel tute pravigita, ĉar ĝuste en tiu tempo oni finis la produktadon de tiaj evidente tro etspritaj filmoj, ĉar neniu plu volis pagi ion por ili, kio kondukis al tio, ke oni ankoraŭ nun povas rigardi ilin en senkostaj tv-elsendoj. Jen la loko, kie Edgar Wallace parolas do ankoraŭ nun plu kiun sia timiga voĉo, kvankam li jam delonge estas morta kiel forlasita tomboŝtono, se oni rigardas la kazon foje sobre kaj tute ne filmeme, tiel kiel Sherlock Holmes rigardus ĝin, aŭ kiel E. A. Poe frue matene, kiam li ankoraŭ ne tralavis la gorĝon per terue altprocenta viskio de la marko "Mortigu min softe".
PS :