Cezar
Urbomuzikistoj de Bremeno
laŭ fabelo de fratoj Grimm
Azeno kantas kun pasi',
la hund' sur ĝi : " Boj, boj !"
Sur l' hund' la kat' miaŭas : "Mi !"
Sur l' kat' kokkri' pro ĝoj' !
Refreno :
"A-i, a-i, miaŭ, boj, boj."
Kok' krias : kokerik !
Pli bona ol la mort' sur l' voj'
troviĝos kun la klik'."
PS :
Kabe tradukis la fabelon : "La bremenaj muzikistoj"
PSS :
Krome legu :
http://www.kunlaboro.pro.br/download/bremenaj-muzikistoj.pdf
PSS :
Onomatopeojn oni trovas
ĉi tie.
Citaĵo el la fabelo
La azeno diris : "Iru prefere kun ni, ruĝa kresto ; Bremenon, ion pli bonan ol la morton vi trovos ĉie ; vi havas belan voĉon, arta estos nia kvaropa koncerto." (laŭ Kabe)