G.G.H.
La mokema kondukisto
Fremdulo, kiu kun veturilo haste trarigardis Parizon, demandis la kondukiston : "Kondukisto ! Kiu estas tiu konstruaĵo ?"
"Ĝi estas la Ejfelturo."
"Belege !... Ĉu vi scias, kiom da tempo oni bezonis por konstrui ĝin ?"
"Mi ne scias... tri jarojn eble !"
"Ho ! Jes ! ... En mia lando oni bezonus nur unu jaron !"
Post momento li ankoraŭ demandis : "Kondukisto ! Kio estas tiu konstruaĵo ?"
"Jen la operejo."
"Jes ! Tre bele ! Belege ! ... Ĉu vi scias, kiom da tempo oni bezonis por konstrui ĝin ?"
"Dekdu jarojn !"
"Ho ! Jes ! Nu, en mia lando oni bezonus nur ok monatojn !" Kaj post kelke da tempo li ankoraŭfoje demandis : "Kondukisto ! Kiu estas tiu konstruaĵo ?"
"Jen la urbodomo".
"Grandege ! Belege ! ... Ĉu vi scias, kiom da tempo oni bezonis por ĝin konstrui ?"
"Dek jarojn !"
"Jes ! Nu, en mia lando nur... ses monatoj necesus !"
Kaj ili daŭrigis la veturadon tra la urbego. Fine ili alvenis antaŭ la ĉefpreĝejo.
La fremdulo ekkriis : "Kondukisto ! Kiu estas tiu konstruaĵo ?"
Kaj respondis la kondukisto : "Mi tute ne scias ! Kiam mi pasis tiun ĉi placon hieraŭ vespere, la konstruaĵo ankoraŭ ne staris tie !"
... Kaj ne plu demandis la fremdulo.
PS : El la internacia SAT-legolibro "Ni legu !" detajpis kaj iomete prilaboris Cezar & Donjo