Mi ne mensogas kiel aliaj, mi disponas pri pluraj variaĵoj de la vero. B. Bishev
Ĉio pasas, sed io tamen restas. A. Davidoviĉ
Fine li trovis sin mem, sed ne plu rekoneblis. M. Frenkel
Ankaŭ persistemo lastfine estas nur efemera afero. M.Miŝhin
Kiom la sorto lin dorlotis ! Dum lia tuta vivo li rajtis decidi sin por la pli malgranda malbonaĵo. B.Brajnin
La kapablo pensi diferencigas la homon ne unuavice de la simioj, sed homojn de homoj. W. Ĥotĉinski
Nur streĉu vian memoron, vi ĉiam trovos ion, kion vi rapide volas forgesi. O.Popov
El Erraroj ohni lerhnas ! L. Krainov
Plej multekosta por ni estas tio, kion ni tute ne bezonis. L.Leonidov
Ne sufiĉas iri tra kudrilotrueto, oni ankaŭ devas povi pruvi, ke oni estas kamelo. G.Aronov
Li povis fari du aferojn samtempe : diri tion kaj fari alian. W.Dubinski
Ĉiuj estas samaj, nur la monumentoj estas diversaj. I. Kaniŝaj
La spirito venkas hurdon post hurdo, sed la stulteco ne konas obstaklojn. W.Lebededev
Labordivido : Mi pensas ke LI ekzistas. A.Ras
Ne skribu kiel geniulo ! Ĉu vi eble estas pli bona ol la aliaj ? O.Popov
Kelkaj aferoj estas al ni tro karaj, aliaj nur ne pageblaj. I.Ivanov
Kelkaj homoj povus fari multon el sia vivo, se ili ne estus tiom praktikaj. G. Mitĉev
Se vi faras karieron, vizitu min poste. W.Turenko
Kelkaj laboras en la sfero de la produktado, aliaj trovis okupon en la konsumado. I.Ivanov
La nekrologo estas la sola ĝenro, en kiu la problemo de la pozitiva heroo estas komplete solvita. A. Kryŝanovski
Pro strangaj kaŭzoj trafas nin ĉiam tio, kion ni jam delonge atendis. L. Leonidv
Kiom ofte ni petas, se ni devus postuli, kaj postulas, se ni devus peti. A.Ras
Plej oportune estas, se oni portas sian krucon sur la dorso de alia. J.Jablonski
Sukcesanonco : En la dua jarkvarono la fabriko por la konstruado de pezaj maŝinoj en sia konsumprodukta programo produktis 3000 halterojn. Tio estas 300 da halteroj pli ol efektive. I.Ivanov
Post farita laboro estas bone ripozi. Sisifo. W.Koletĉizki
Kiu havas nomon, povas rezigni pri titolo. A.Ras
La malhelaj okulvitroj gardas la okulojn, sed la roze ruĝaj la sanon. I Kortnev
Antaŭ ol vi pruntedonas al amiko monon, pripensu kio pli gravas. W. Devjaty
Estas tri prognozoj : ĝustaj, malĝustaj kaj sciencaj. G.Ubekov
Ĉiu el liaj libroj estis atentofrapa – por la parodiistoj. A.Kryŝanovski
Ne havas sencon post iuj esceptoj ankoraŭ serĉi regulojn. B.Zwetanov
Feraj reguloj havas ferajn esceptojn. I.Jablonski
La scienco eltrovis, ke ni plej ofte iras en magazenojn, se ni volas aĉeti ion. S.Skotnikov
Simple esti homo ne sufiĉas. „Nia“ homo oni devas fariĝi. M.Waisberg
Ili baldaŭ trovis komunan lingvon – ili uzis la samajn vantajn frazaĉaojn. I.Ivanov Se jam malvastkore, tiukaze tute ! S.Skotnikov
Homoj, kiuj ne lernis ion, kapablas al ĉio. W.Stefanov
En la komenco estis la vorto, kaj poste... vortoj, vortoj, vortoj... W. Maan
Maljustecon mi ne povas elteni – tial mi prefere fermas la okulojn, se mi vidas tian. A.Ras.
Tradukis Cezar