Legu plu...
La 11an de januaro 2012
10 monatoj pasis post la katastrofo. Kia estas la nuna situacio en la damaĝitaj urboj ?
Malgrandiĝas la loĝantaro
Post la katastrofo el 45 urboj kaj vilaĝoj en la tri damaĝitaj gubernioj, Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝima, translokiĝis al aliaj gubernioj entute 65000 loĝantoj, el kiuj 49000 (75%) estas 30-jaraj aŭ pli junaj. En Fukuŝima junaj familioj kun gefiloj forlasis sian urbon pro la timo al radioaktiveco. Jen estas voĉoj de tiuj eksaj loĝantoj (La ĵurnalo Asahi, la 10an de januaro 2012). S-ro Muraoka Kazuhiro (29-jara) perdis sian laborejon en la urbo Rikuzen-Takada pro la cunamo. Poste li serĉadis malaperintojn kiel kunlaboranto de la fajroburigado. Post 3 monatoj la fabrikestro, kiu malfermis novan fabrikon en la norda insulo Hokajdo, invitis lin. Li tre amis sian urbon, do li volis resti tie, sed sen laboro li ne povas vivi. Laŭ la konsilo de siaj gepatroj, li decidis akcepti la proponon de la fabrikestro. Ankaŭ liaj 4 amikoj jam forlasis la urbon por la nova laboro. S-ino Abe Jurie, 37-jara, kiu eskapis el la urbo Namie apud la nuklea centralo en Fukuŝima, loĝas en Tokio kun siaj gepatroj, edzo kaj du gefiloj. Ŝi ofte diras al si : “Mi ne scias, kiam mi povos reveni al mia urbo, kaj ĝis kiam mi povos loĝi en Tokio. Mi nenion povas antaŭvidi. Ĉu estas bone loĝadi tiamaniere en Tokio ?” Ŝi havis bonajn amikojn kaj najbarojn en sia urbo, sed ligo kun tiuj amikoj jam rompiĝis. Estas tre malĝoja afero, ke ŝi ne povos reakiri tiun homan ligon.
Ekestos senlaboruloj sen subvencio
Kiam homoj perdas sian laboron, ili rajtas ricevi subvencion por senlaboruloj. Dependante de la situacio de senlaboruloj, la periodo diferencas de 90 ĝis 330 tagoj, kaj la pago, de 50% ĝis 80%. En la lasta aŭtuno la registaro plilongigis la periodon je 120 tagoj, kaj poste pli longigis je 90 tagoj, sed oni supozas, ke en fabruaro pli ol 4000 homoj ne plu ricevos la subvencion, kaj pli poste pli. La registaro ĉiel klopodas naski laborlokojn, sed tio estas malfacila. 58-jarulino, kiu laboris en la kompanio de aŭtomobilaj pecoj, perdis sian laboron. Ŝi vizitadas la laborstabilan oficejon por serĉi laboron, sed vane. Ŝia subvenciperiodo finiĝos en majo, do ŝi estas maltrankvila. « Mi volas labori eĉ partatempe, sed estas malfacile por mi, maljunulino, trovi eĉ tian laboron ». Post la katastrofo oni dungas multajn laboristojn por konstruado, sed malmulte por oficejoj kaj vendejoj.
Malriĉiĝas rifuĝintoj pro la nuklea akcidento
Virino en siaj 40 jaroj, kiu rifuĝis kun siaj du gefiloj el la urbo Iŭaki, la gubernio Fukuŝima, translokiĝis kelkajn fojojn kaj nun loĝas en la domo en Tokio pruntedonita de la gubernio Tokio. Ŝi jam elspezis kelkajn milionojn da enoj (kelkdek eŭroj) por aĉeti necesaĵojn, sed nek TEPCO, nek la registaro finance helpas ŝin, ĉar ŝia domo estis ekster la zono de la evakuo kaj oni rigardas ŝin kiel memvolan rifuĝinton. Ŝia edzo, kiu ne plu povis labori en la kompanio en la danĝera zono, mem fondis la kompanion. Li estas tiel okupita, ke li ne havas tempon por ofte renkonti siajn familianojn. En la novjaro li venis al Tokio dum 3 tagoj kaj la familianoj kune vivis. Kiam li forlasis la familion, lia filino ploris, tenante lian kapkusenon, kaj la filo tremadas pro ekscito. « Mi volo estas tre simpla : vivi normale kaj varti niajn gefilojn trankvile. Ĉu ne estas permesate al ni tion fari ? » (La ĵurnalo Akahata, la 11an de januaro 2012)
Statistiko pri la katastrofo :
Mortoj : 15844 (Iŭate : 4667 ; Mijagi : 9506 ; Fukuŝima : 1605)
Malaperoj 3450 (Iŭate : 1368 ; Mijagi : 1861 ; Fukuŝima : 217)
Rifuĝintoj 334786