Legu plu...
La 9an de januaro 2012
- 8_1_12
La 9a de januraro estis la Tago de Adoltiĝo. En ĉiuj urboj kaj vilaĝoj la 8an aŭ la 9an okazis la festo por novadoltiĝintaj gejunuloj. Mi tradukos la artikolojn pri tiu festo en la damaĝitaj gubernioj aperintajn en la ĵurnalo Akahata. (Kun la foto de mortinta amiko) Ni vivos kun vi 60000 novadoltiĝintaj gejunuloj en la damaĝitaj 3 gubernioj La 8an okazis la festoj de adoltiĝo en la tri damaĝitaj gubernioj, Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝima. La nombro de novadoltiĝintaj gejunuloj en tiuj gubernioj estis ĉirkaŭ 60000, nome 13868 en Iŭate, 24800 en Mijagi kaj 21821 en Fukuŝima.
En ĉiuj festoj okazis silenta preĝo al la mortintoj en la katastrofo. Dum la festo de la urbo Rikuzen-Takada, Iŭate, sidis la fotoj de la mortintaj novadoltiĝintoj en la seĝoj. « Kiam ni havos malfacilon, ni eletenos ĝin, rememorante vin. Kiam ni havos ĝojan tempon, ni ridos ankaŭ por vi kaj dividos la ĝojon kun vi, rememorante vin », salutis s-ro KANNO Takao. En la gubernio Fukuŝima funkcio de ok urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la centraloj translokiĝis al aliaj urboj pro la nuklea akcidento. En la festo de la urbo Futaba okazinta en la urbo Koorijama, s-ino HIROTA Kazuki diris « Mi revas reveni al mia urbo. Mia revo neniam restu revo ». En la urbo Minami-Sanriku, Mijagi, kutime la festo okazis en aŭgusto, sed pro la katastrofo oni okazigis la feston en tiu tago. S-ino OIKAŬA Kazuko, kiu prezidis la feston, diris « Ni timis, ke la festo ne okazos pro la katastrofo, tial mi estas tre ĝoja, ke ni povas havi la feston. Ni dankas al ĉiuj koncernatoj pro iliaj subtenoj”. Laŭ la registaro ĉi-jare 1,22 milionoj da gejunuloj adoltiĝis en la tuta Japanio, sed dum la sinsekvaj 5 jaroj la nombro malgrandiĝas.
Vortoj de novadoltiĝintoj
S-ro ONODA Mirai, la urbo Rikuzen-Takada, Iŭate Mi nun loĝas en la provizora domo, kaj laboras en la loka superbazaro. Mi volas doni feliĉon al la urbanoj, liverante bonajn varojn. En la urbo okazas en somero tradicia festo nomata « Batala Stelfesto », en kiu sanktaj palankeoj kunbatalas. Pri tiu festo ĉiuj urbanoj entuziasmiĝis. Mi volas revivigi tiun feston. Laŭ la marbordo staris 70000 pinarboj, sed ĉiuj estis forviŝitaj de la cunamo, sed ni nepre reakiros pli belan marbordon.
S-ino OKAZAKI Sajaka, la urbo Kamaiŝi, Iŭate Mia domo estis apud la rivero Unosumai. En la cunamo mortis mia avino kaj ĉiuj memoraĵoj, kiel albumoj, estas perditaj. Tiam mi estis en Tokio, studante en la flegista kurso, do nur en aprilo mi revenis hejmen, okaze de ŝia 49a-taga funebra festo. Kiam mi estis infano, ŝi ĉiam diris al mi « Ĉiam ridetu kaj danku ». Neniam forgesante ŝiajn vortojn, mi volas fariĝi bona flegistino, kiu povos helpi pacientojn ne nur korpe sed ankaŭ kore. Estontece mi volas labori en mia urbo.
S-ino TAKAHAŜI Tomomi, la urbo Minami-Sanriku, Mijagi La tera etaĝo de mia domo estas detruita. Ni jam riparis ĝin kaj loĝas en ĝi. Tiun ĉi kimonon, en kiu mi vestas min, pruntedonis mia kuzino. Mia patro perdis laboron kaj ni estis senenspezaj. Unufojon miaj gepatroj petis de mi ĉesi viziti lernejon, sed ili ĉiel klopodis daŭrigi mian lernadon. En aprilo mi komencos labori en la loka maljunulejo kiel dietistino, kaj redonos dankŝuldon al ili. Se ne okazus la katastrofo, mi laborus en Tokio. Nun mi estas ĝoja, ke mi povos labori en mia hejmurbo.
S-ro HIROTA Kazuki, la urbo Futaba, Fukuŝima Kiam mi laboris en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, la akcidento okazis. Niaj grupanoj dise eskapis el la centralo, kaj poste mi rifuĝis al alia urbo en Fukuŝima, kaj nun mi loĝas sola en la urbo Kaŭaguĉi en la gubernio Saitama. Mia nuna laboro estas konstruado de tunelo por subtera trajno en nokto. La urbo Futaba estas mia hejmurbo, kie mi kreskis. Ni devas transdoni niajn spertojn en la urbo al niaj postaj generaciuloj, kaj ni volas, ke ili neniam havu malfailaĵon, kiujn ni nun spertas. Mi volas reveni al mia urbo kaj labori tie kun ridoj kun miaj familianoj kaj amikoj. Tio estas mia nuna revo.
S-ino HIŬATARI Mai, la urbo Futaba, Fukuŝima Dum la feria tago de mia univsrsitato, la katastrofo trafis min hejme. Mi translokiĝis al kelkaj rifuĝejoj, kaj nun mia familio loĝas en la urbo Iŭaki, Fukuŝima. Mi studas flegadon. En la katastrofo mi vidis flegistojn labori sindediĉe por la rifuĝintoj, kaj mi revas fariĝi same kiel ili. Nun en mi naskiĝis revo reveni al mia hejmurbo por labori en hospitalo, kvankam antaŭe mi ne havis tiun volon. Mi volas studi en la doktoreca kurso kaj fariĝi altnivela, vere profesia flegistino.