Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Ne menciu la militon

$
0
0

Britio estas meze de nacia balotkampanjo, kaj same kiel aliaj NATO-landoj estas jam dum pli ol ok jaroj meze de militado. Dum tiu periodo estis alportitaj hejmen 281 sakoj kun kadavroj, kaj la nomo de la urbo Wootton Bassett fariĝis sinonima kun paradoj kiuj markas la realvenon en Britio. Oni taksas, ke la milito kostis ĝis nun 12 miliardojn da sterlingaj pundoj[1]. Tamen ĉio kvietas ĉe la okcidenta fronto. Estas kvazaŭĉiuj el la ĉefaj partioj havas unu komunan strategion : Ne menciu la militon.

Kiel ni povas klarigi tiun konspiron de silento ? Ĉu estas tiel, ke homoj tutsimple ne interesiĝas, aŭĉu ili povus esti intence manipulitaj per distraĵoj de relativaj bagateloj pro celoj de milita propagando ? Ĉion konsiderinte, la afgana milito estas ege malpopulara, laŭ opinienketo farita en februaro raportante, ke 63 % de britoj deziras ke la sekva registaro promesu forigi siajn armeojn de Afganio antaŭ la fino de la jaro [2].

Dum la lastaj monatoj la atenton de la lando kaptis la ankoraŭ okazanto Enketo Chilcott pri la iraka milito, kiu dum la balota kampanjo kviete studas la atestaĵojn. La publiko televide kaj interrete atestis vivan elsendadon de la pridemandado de altprofilaj homoj ligitaj kun la brita decido invadi Irakon, kaj la maniero en kiu tiun decidon influis ‘9-11' kaj la raportitaj amasdetruaj armiloj. Kaj Gordon Brown kaj Tony Blair devis alfronti pridemandadon, kaj iliaj respondoj estis foje ege polemikaj. La ideo, ke la publiko ne interesiĝis, estus absurda. Devas esti, ke okazis io por delogi la atenton de la voĉdonantoj for de tiaj aferoj.

La retejo wikileaks.org antaŭ nelonge publikigis konfidencan raporton de la CIA pri la apogado de la afgana milito en Okcidenta Eŭropo. Ĝi titoliĝis : “Afganio : Daŭrigante okcidenteŭropan subtenon por la NATO-gvidata misio – kial dependado de apatio eble ne sufiĉos”, kaj ĝin produktis ‘Ruĝa Ĉelo de CIA' – antaŭpensa strategigrupo de la CIA. Ĝi estis markita NOFORN - ‘Neniuj Fremdaj Ŝtatanoj'. [3]

“La falo de la nederlanda registaro pro ties sindevigo de trupoj por Afganio demonstras la disrompiĝemon de eŭropa subteno por la NATO-gvidata ISAF-misio”, la raporto komenciĝas. “Iuj NATO-ŝtatoj, plej notinde Francio kaj Germanio, dependis de publika apatio pri Afganio por pliigi siajn kontribuojn por la misio, sed indiferenteco eble fariĝos aktiva antagonismo se printempa kaj somera batalado rezultos en ondo da viktimoj en la militservoj aŭ de afganaj civitanoj, kaj se nederlandstila debatado superverŝiĝos al aliaj ŝtatoj kiuj kontribuas trupojn.” La Ruĝa Celo jam invitis CIA-fakulojn pri strategia komunikado kaj analizistojn kiuj sekvas publikan opinion en la Oficejo de Strategiaj Informoj kaj Esplorado (INR) de la Ministrejo de Eksterlandaj Aferoj, por konsideri informadajn alirojn kiuj “eble pli bone ligos la afganan mision al la prioritatoj de la franca, germana kaj aliaj okcidenteŭropaj publikoj.”

La unua sekcio de la raporto, titolita “Publika apatio ebligas la gvidantojn ignori voĉdonantojn ... “ asertas : “La malalta publika konscio pri la afgana misio permesis al la francaj kaj germanaj gvidantoj malatenti popularan opozicion, kaj konstante pliigi siajn trupokontribuojn al la Internacia SekurecHelpa Forto (ISAF). Berlino kaj Parizo nuntempe subtenas la trian kaj kvaran plej altajn nivelojn de trupoj al ISAF, malgraŭ la opozicio de 80 elcentoj de la respondantoj pri pligrandigitaj kontribuoj de ISAF, laŭ opinienketo de INR en aŭtuno de 2009.”

La dua sekcio titoliĝas “... sed viktimoj povus iniciati retrofrapon”, kaj ĝi sugestas, ke francaj kaj germanaj gvidantoj, timante retrofrapon antaŭ printempaj regionaj elektoj, povus fariĝi malemaj pagi politikan prezon por pliigo de trupniveloj aŭ vastigo de trupdismetoj. Ĝi plue sugestas, ke se hejmlanda politiko devigos la nederlandanojn foriri, politikistoj aliloke eble citos tion kiel precedencon por “aŭskultado al la voĉdonantoj”. Specife, la raporto esprimas maltrankvilon, ke la prezidanto Sarkozy de Francio eble estos atakebla pro ondo de viktimoj “ĉar lia partio alfrontas regionajn elektojn ĉi-marte, kaj ke la jam malalta subteno por ISAF jam falis per triono depost marto 2009.” En Germanio zorgo pri la eblaj efikoj de afganiaj aferoj rilate al la ŝtatnivelaj elektoj en Nordrejn-Vestfalio en majo 2010 povus igi la kancelieron Merkel pli hezitema pri pliigo aŭ eĉ konservado de la ISAF-kontribuoj de Germanio, laŭ la raporto.

La cetero de la raporto rilatas al “tajlorado de mesaĝoj” por preventi aŭ almenaŭ limigi retrofrapon, sugestante “konstantan kaj ripetan strategian komunikadan programon trans NATO-trupaj kontribuantoj”. Tio profitus de la kernaj zorgoj de okcidenteŭropaj publikoj kaj povus “provizi bufron se la hodiaŭa apatio iĝos la morgaŭa opozicio”. Tiaj tajloritaj mesaĝoj povus profiti de la akuta zorgo por la civitanoj kaj rifuĝintoj, per prilumado de la ĝenerala subteno de la afganoj por ISAF, kaj mesaĝado kiu dramigas la potenciale malfavorajn sekvojn por afganaj civitanoj de ISAF-malvenko, kiu povus ekspluati francan kaj alian eŭropan kulposenton pro rezigno pri ilia sorto. La germanaj zorgoj centriĝas sur la prezo kaj la principo de la ISAF-misio, kaj la percepto, ke Afganio ne estas problemo de Germanio. La lastan oni povus kontraŭagi per mesaĝoj kiuj dramigas la sekvojn de NATO-malvenko por specifaj germanaj interesoj, kiel la malfermeco al terorismo, opio kaj rifuĝintoj. Emfazo pri la multnaciaj kaj homecaj aspektoj de la misio povus helpi faciligi la germanajn zorgojn pri ajna militado, dum oni plenumas la deziron subteni multnaciajn strebojn, la raporto sugestas. Helpado al siaj aliancanoj estis citita kiel unu el la plej konvinkaj kialoj por germana subteno de ISAF. Afganaj virinoj povus servi kiel idealaj mesaĝantoj por homigo de la ISAF-rolo en kontraŭbatalado de Talibano, la raporto sugestas, pro la kapablo de virino paroli persone kaj kredeble pri siaj spertoj sub Talibano, siaj aspiroj por la estonteco kaj siaj timoj pri talibana venko. La raporto asertas, ke la konfido flanke de la francaj kaj germanaj publikoj al la kapablo de la prezidanto Obama pri eksterlandaj aferoj ĝenerale kaj aparte pri Afganio sugestas, ke ili estus akceptemaj al lia rekta konfirmo de ilia graveco por la ISAF-misio, kaj sentemaj pri rektaj esprimoj de bedaŭro al aliancanoj kiuj ne helpas.

Kurioze, Britio ne estas menciita en la raporto, malgraŭ tio, ke ĝi estas ĉefrolanto de la afgana misio, kaj atendas nacian balotadon ĉi-printempe. Tamen estus neimageble ke Britio estus ignorita en tia milit-propaganda strebo direktita al publika opinio en Okcidenta Eŭropo. Eble pro sia speciala rilato kun Usono, Britio meritus specialan atenton.

La baza mesaĝo, ke publika apatio ebligas al gvidantoj ignori voĉdonantojn, sed ke militviktimoj povus iniciati retrofrapon, egale validus por la brita publiko kiel por la franca kaj germanaj publikoj. La maniero en kiu mesaĝoj povus esti tajloritaj povus ankaŭ esti ĝenerale simila. Tra sia imperia kaj postkolonia pasinteco la britoj kutimis al militado, kaj tiuj kun kaŝaj planoj estus tre lertaj en la tenado de tiaj militoj ekster la publika konscio. Tamen kun la alveno de viva televidelsendado kaj ĝenerala aliro al la Interreto, subpremi tiajn aferojn sendube fariĝis daŭre pli malfacila tasko. La enketo Chilcott estis origine intencita por okazi nepublike, sed la registaro finfine cedis al publika premo, akceptante publikan pridemandadon de gvidantaj figuroj de la politika kaj militserva establaĵoj, kiuj estis tiam dissenditaj vive per diversaj interretaj kanaloj. La publiko fariĝis daŭre pli dubema pri la honesteco de politikistoj pri ĉefdemandoj de milito kaj paco. Disvastiĝis la ideo, ke la pravigo de la iraka milito estis falsita, kaj ke la brita registaro nur sekvadis instrukciojn el Vaŝingtono.

Publika debatado en Britio pri la afgana milito verŝajne kondukus al vokoj por plua enketo, por sekvi la nunan Chilcott-enketon. Tia enketo neeviteble surtretus danĝeran terenon pri la pravigo de la invado de Afganio, kaj la perceptitaj malveroj rilate al la amasdetruaj armiloj en Irako estos moliginta publikan opinion rilate al la ebleco, ke ankaŭ la afgana invado povus esti farita surbaze de falsaj pretendoj. Rapida rigardo al la retejo de la usona federacia polico FBI malkaŝus, ke Osama bin Laden ne estis bezonata specife rilate al la atakoj de 9-11 [4]. Ĵurnalistoj kiuj telefonis al la FBI por demandi pri tio ricevis respondon : “Mi bedaŭras, ke ni tutsimple ne havas la pruvaĵon” [5].

Sed kiel la politikistoj kaj nacia gazetaro de la lando povus esti manipulita al tia konspiro de silento ? Kiel povas esti, ke ok kaj duonon da jaroj post la atakoj de 9-11 ni ne estas pli proksimaj al kompreno de tio kio okazis en tiu sortoturna tago ol ni estis kiam la prezidanto Bush deklaris, ke li deziras havi Osama bin Laden morta aŭ viva ? Kiel estas, ke ne estis signifa pridemandado de la rolo de Osama bin Laden en la tradiciaj amaskomunikiloj ? Kio ajn estas la meĥaniko de tio, ĝi estas fenomeno observita de George Orwell en 1945. En la antaŭparolo de la unua eldono de Besto-Farmo li skribis : “La malbonaŭgura fakto pri literatura cenzurado en Anglio estas, ke ĝi estas ĉefe volontula. Nepopularaj ideoj povas esti silentigataj, kaj neoportunaj faktoj tenataj en la mallumo, sen la bezono de oficiala malpermeso. ... En iu ajn momento estas ia ortodokseco, aro da ideoj kiujn laŭsupoze akceptus ĉiuj ĝuste pensantaj homoj sendemande. Ne estas ekzakte malpermesite diri tiel, aŭ jene, aŭ aliamaniere, sed 'ne decas' tiel diri, ĝuste kiel en mez-viktoriaj tempoj 'ne decas' mencii pantalonon en la ĉeesto de damo. Iu ajn kiu defias la laŭmodan ortodoksecon trovas sin silentigita per mirinda efikeco. Vere nelaŭmoda opinio preskaŭ neniam ricevas justan aŭdadon, ĉu en la populara gazetaro, ĉu en la altkulturaj periodaĵoj.” La antaŭparolo ne estis publikigita [6].

En 2007 la aŭstralia ĵurnalisto John Pilger alparolis la Socialisman Konferencon de Ĉikago per parolado titolita ‘Libero Venontfoje', kiu estis la titolo de lia plej lastatempa libro, kaj la libro celis esti “antidoto al la propagando kiu tiom ofte estas kamuflita kiel ĵurnalismo.” [7] Li atentigis, ke la BBC donis ĝuste du elcentojn de sia kovrado de Irako al la kontraŭmilita malkonsento, kaj ke 90 elcentoj de la aludoj de la BBC al la amasdetruaj armiloj sugestis, ke Sadam Husejn fakte posedis ilin, kaj implice ke Bush kaj Blair pravis. “Nun ni scias”, li daŭrigis, “kela BBC kaj aliaj britaj amasinformiloj estis uzataj de la brita sekreta spionservo MI6. En tio kion oni nomas Operation Mass Appeal [Operacio Amasa Apelacio], agentoj de MI6 plantis raportojn pri amasdetruaj armiloj de Sadam, kiel armiloj kiuj kuŝas en liaj palacoj kaj en sekretaj subteraj bunkroj. Ĉiuj el tiuj raportoj estis falsaj”.

“Sed tio ne estas la afero”, li aldonis, “La afero estas, ke la laboro de MI6 estis nenecesa, ĉar profesia ĵurnalismo sola estus produktinta la saman rezulton.” Kiel George Orwell sesdek du jarojn pli frue, li atentigis, ke nepopularaj ideoj povas esti silentigataj, kaj neoportunaj faktoj tenataj en la mallumo, sen la bezono de ajna oficiala malpermeso.

Unu el liaj plejŝatataj rakontoj pri la Malvarma Milito, li diris, rilatis al grupo de rusaj ĵurnalistoj kiuj traveturadis Usonon. En la fina tago de ilia vizito ilia gastiganto demandis al ili pri iliaj impresoj. “Mi devas diri al vi”, diris la porparolanto, “ke ni miris trovi, post legado de ĉiuj el la gazetoj kaj spektinte televidon tagon post tago, ke ĉiuj el la opinioj pri ĉiuj el la kernaj aferoj estis samaj. Por atingi tiun rezulton en nia lando ni sendas ĵurnalistojn al la gulago. Ni eĉ elŝiras iliajn ungojn. Ĉi tie ne necesas fari ion ajn tian. Kio estas la sekreto ?”.

Eble pli urĝa demando dum la brita nacia balotada kampanjo devus esti : “Kio estas la antidoto ?”. La respondo eble kuŝas en la brita farsa komedio ‘Fawlty Towers'. Unu epizodo, ‘La Germanoj', centriĝis sur la frapfrazo “Ne menciu la militon” [8]. Ju pli multe la hotelestro, rolata de komediulo John Cleese, provis ne mencii la militon dum ili gastigis grupon da vizitantoj el Germanio, des malpli ili sukcesis. La konspiro de silento konstante rompiĝis kiam ajn li ellasis la frazon “Ne menciu la militon”. Eble tiu, en Britio, devus esti ankaŭ la frapfrazo por tiuj kiuj provas alporti la aferon de la afgana milito al la atento de la publiko, kaj por gajni promeson pri publika enketo laŭ samaj gvidlinioj kiel la Chilcott-enketo pri la iraka milito. “Ne menciu la militon”ŝajne estus bona resumo de la raporto de la Ruĝa Ĉelo de la CIA de la 11-a de marto 2010. Tiun raporton ĝenerale ignoris la korporaciaj amaskomunikiloj.

Notoj

[1] ‘Revealed : £12bn hidden costs of Afghan war', The Independent, Sunday, 26 July 2009, http://www.independent.co.uk/news/u...

[2] ‘Newsnight poll : Most think Afghan war 'unwinnable'', 23 February 2010, http://news.bbc.co.uk/1/hi/programm... .

[3] http://file.wikileaks.org/file/cia-...

[4] http://www.fbi.gov/wanted/terrorist...

[5] Orwell's preface to Animal Farm, http://home.iprimus.com.au/korolo/O...

[6] ‘Zero : an investigation into 9/11', a documentary film by Telemaco, http://zero911movie.com

[7] ‘Freedom Next Time – John Pilger's Chicago Address', http://throwawayyourtelescreen.word... (Teksto en Esperanto : ‘Libero venontfoje', http://www.nodo50.org/esperanto/art... )

[8] http://www.fawltysite.net/the-germa... (elĉerpaĵo : ‘Fawlty Towers : Basil Fawlty waits on the Germans - Fawlty Towers – BBC', http://www.youtube.com/watch ?v=yfl6... )

Ian FANTOM.

Tiu ĉi artikolo aperas ekskluzive en la respondeco de "Le Monde diplomatique en Esperanto". — La redaktejo


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330