En 1967, do antaŭ preskaŭ kvardek jaroj, mi loĝis en Santiago de Ĉilio, kie mi laboris ĉe la universitato kaj samtempe verkis por la londona gazeto The Guardian. En januaro de tiu jaro, mi eksciis de amikoj de la ĉilia maldekstro, ke Che Guevara [Ĉe Gevara] estis en Bolivio ; en marto unue montriĝis la gerilo. Ekde aprilo, grupo de ĵurnalistoj alvenis en la tendaro de Ñancahuazú, proksima de la naftourbo Camiri. Iomete poste, grupeto - en kiu troviĝis Régis Debray - elirinta el la tendaro, estis kaptita kaj rekondukita al Camiri. En la sama periodo, en Havano estis publikigitaj la lastaj skriboj de la Che, en formo de kolektaĵo titolita « Krei unu, du, tri... multajn Vjetnamiojn », alvoko al batalo adresita al la internacia maldekstro.
Mi decidis vojaĝi al Bolivio por mem ekscii ĉu tiu lando vere pretas por nova Vjetnam-milito. La novaĵoj pri la gerilo en Bolivio estis internacie raraj. Mi prenis do, en aŭgusto, la transandan trajnon kiu ekveturis de la ĉilia havenurbo Antofagasto al La-Pazo, sidejo de la bolivia registaro. [1]
La lando troviĝis tiam sub la militista diktaturo de la generalo René Barrientos, oficiro de la aerarmeo, kiu enpotenciĝis du jarojn antaŭe. Kun apero de la geriloj, Bolivio estis submetita al militleĝo. La elirejoj de la urboj estis kontrolataj de militistaj bariloj.
Mi agis kun ĉiuj necesaj prudentoj : mi alvenis trajne por eviti la flughavenojn kiuj estis sub alta kontrolo, kaj mi forrazis la barbon, ĉar ĉia barbulo estis tuj suspekta. Mia ideo estis vojaĝi tra la lando ŝajnigante esti ordinara turisto, sen registrigi min kiel eksterlandan korespondanton. Sed per tio mi ne kalkulis kun sennombraj malfacilaĵoj ; maleblis vojaĝi ekster la urboj sen skriba permeso de la ĉefkomandanto, la generalo Alfredo Ovando - la posta prezidanto.
Mi do rezignis pri tio kaj registrigis min en La-Pazo, en akompano de aliaj eksterlandaj ĵurnalistoj, inter kiuj trfoviĝis amiko de la Times de Londono. Iun tagon, tiu atentigis min pri la stranga sinteno de dana ĵurnalisto. Tiu dano pasigis ĉiutage du horojn sendante al Danio teleksojn kun ĉiuj informoj kiujn li kolektis en la bolivia gazetaro. «Ĉu grandas la dana intereso por la boliviaj aferoj ? » demandis al si la amiko, prave sciema. Ankaŭ mi surpriziĝis, ĝis la momento en kiu mi hazarde malkovris ke la dano estis elstara maldekstra korespondanto kaj sendis novaĵojn al la gazetara agentejo Prensa Latina de Havano, tra Danio !
Mi vojaĝis do plurajn semajnojn tra la lando, por palpi la tie regantan etoson, kaj observi ĉu Bolivio estis vere en plena antaŭrevolucia fazo. Mi vizitis la minejojn de Oruro, Siglo Veinte kaj Potosí - ĉiuj sub militista kontrolo - kies aliroj estis gardataj de armitaj soldatoj. La sindikataj gvidantoj troviĝis, kompreneble, ĉiuj en malliberejo, kaj la ministoj timegis esprimi sin.
Mi provis ankaŭ kompreni la agrikulturan situacion. Bolivio spertis revolucion dek-kvin jarojn antaŭe, en 1952 ; agrar-reformo etendiĝis al la tuta lando, sed la kamparanoj ne estis kontentaj. Mi vojaĝis kun skipo de fakuloj pri agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj, traveturante la Altiplanon, ĝis Tarija, kie ni malkovris ke certa nombro da terposedantoj reprenis siajn terposedaĵojn.
Mi revenis al La-Pazo por paroli kun la usona ambasadoro, iu Douglas Henderson. Li estis leginta en la revuo Tricontinental la faman leteron de la Che alvokantan krei pliajn Vjetnamiojn, kaj li konfidis al mi ke Usono helpas la bolivian armeon sendante trejnistojn, sed ke, en realo, kaj kontraŭe al Vjetnamio, ne ekzistis la plej eta ebleco venigi usonajn trupojn al Bolivio.
Fine de aŭgusto mi alvenis en Camiri kaj renkontis Régis Debray, malliberigita en ĉambro de la militista cirklo. Mi diskutis ankaŭ kun la oficiroj de la 4-a diviziono de la armeo ; ili sciigis al mi ke la gerilo de la Che estis moviĝinta al nordo, okcidente de la ŝoseo kondukanta al Santa Cruz - ĉefurbo de orienta Bolivio. Por kompreni kio reale okazis, mi devis iri al Vallegrande, la precipa bazo de la kontraŭgerilaj fortoj de la 8-a diviziono.
En septembro mi do iris al Vallegrande kaj petis interparoladon kun la respondeculo de la tendaro, la kolonelo Joaquín Zenteno Anaya - kiu kelkajn jarojn poste estis murdita en Eŭropo. Li anoncis al mi ke la grupo de la Che troviĝis en bone limigita zono kaj ke estus tre malfacile por la gerila komandanto, kiel por liaj homoj, eskapi. Li rakontis al mi kiel la militistoj estis ĉirkaŭbaritaj la fortojn de la Che, lasante nur unu solan eliron por fuĝi. La armeo estis sendinta surloken soldatojn vestitajn kvazaŭ kamparanoj kiuj tuj alarmus kiam la fuĝantoj pasus tra tiu loko. La deklaroj de la loĝantoj de vilaĝeto vizitita de la gerilanoj kelkajn tagojn antaŭe, kiel ankaŭ tiuj de du kaptitaj gerilanoj kiujn mi rajtis pridemandi, lasis nenian dubon pri la identeco de la ĉefo de tiu ĉirkaŭita grupo : temis ja pri Che Guevara. « Post kelkaj semajnoj okazos novaĵoj », asertis al mi la kolonelo Zenteno.
Mi prenis la straton al Santa Cruz kaj iris al la milittendaro de La Espero kie troviĝis la « Specialaj Fortoj » de Usono. Proksimume dudeko da nordamerikaj specialistoj kaŝis sin en forlasita sukerfabriko, ekipitaj de ĉiaj ekzistantaj radio-rimedoj por komuniki kun Vallegrande kaj la gerilo-zono, inkluzive de la Southern Command [2] de la usonanoj, bazita en Panamo - en la kanalzono, tiam propraĵo de la Pentagono. Mi estis akceptita de la majoro Roberto « Pappy » Shelton, kiu sciigis al mi ke 600 « Rangers » - specialaj trupoj de la bolivia armeo formitaj de la usonaj trejnistoj - ĵus finis sian formadon kaj nun estis translokiĝantaj al la regiono de Vallegrande.
La nokton de dimanĉo al lundo, 9-a de oktobro 1967, mi promenis kun amiko sur la ĉefplaco de Santa Cruz, kiam viro signis al ni iri al li ĉe lia tablo, en kafeja teraso. Li estis unu el la usonaj militistoj kiujn ni renkontis en la tendaro de La Espero. « Mi havas novaĵojn por vi », diris li. «Ĉu pri la Che ? », demandis ni, de pluraj semajnoj en zorgo pro lia eventuala kaptiĝo. « La Che estas kaptita, respondis nia informanto. Li estas grave vundita. Estas eble ke li ne trapasos la nokton. La resto de la gerilanoj batalas obstine por repreni lin ; kaj la komandanto de la kompanio petis per radio helikopteron por forpreni lin de tie. La komandanto estis en tia emocio ke oni apenaŭ komprenis lin. Oni sukcesis nur aŭdi : 'Ni havas lin, ni havas lin !' ».
Nia informanto proponis al ni lui helikopteron por flugi tuj en la zonon de la gerilo. Li ne sciis ĉu la Che estis ankoraŭ viva, sed li pensis ke estas tre malmulte da ŝanco por ke li daŭru ankoraŭ longe. Ni ne havis la rimedojn por lui helikopteron, eĉ se iu estus disponebla. Estis la dudeka tridek, nigra nokto kaj flugi ĉe tiu malfrua horo estis ĉiukaze neeble. Ni luis do ĵipon kaj forveturis je la kvara matene, lundon la 9-an de oktobro, al Vallegrande.
Fine de vojaĝo de kvin horoj kaj duono, ni estis surloke. La militistoj ne lasis nin pli antaŭeniri, ĝis La Higuera. Ni iris rekte al la flugtereno, relative primitiva kurejo. Ŝajnis kvazaŭ la duono de la vilaĝo kunvenis en tiu loko por atendi, sen forgesi la lernejanojn en blankaj uniformoj kaj la amatoraj fotistoj. La loĝantoj de Vallegrande kutimis traveturadojn de la militistoj.
En tiu amaso, la plej ekcititaj estis la infanoj. Ili fingromontris la horizonton saltante kaj saltegante. Kelkajn minutojn poste, eta punkto aperis en la ĉielo kaj alprenis rapide la formon de helikoptero kiu portis, sur siaj alteriĝaj piedstangoj, la korpojn de du mortaj soldatoj. Oni malligis ilin kaj sen granda domaĝado ŝarĝis ilin sur kamionon por transporti ilin al la vilaĝo.
Dum la amaso disiris, ni restis por foti la napalm-kestojn liveritajn de la brazila armeo, dissemitajn ĉirkaŭ la kurejo. Helpe de teleobjektivo ni fotis viron kun olivverda uniformo, sen militistaj signoj, identigita kiel CIA-agento. Tiu aŭdaco, flanke de eksterlandaj ĵurnalistoj - ni estis la unuaj alvenintaj en Vallegrande, antaŭante ĉiujn aliajn je dudek-kvar horoj - estis malbone akceptita, kaj la CIA-agento, apogate de kelkaj boliviaj oficiroj, provis forpeli nin el la vilaĝo. Sed ni havis sufiĉe da paspermesoj por pruvi ke ni estis veraj ĵurnalistoj. Tiel ke, post violentaj diskutoj, ili permesis al ni resti.
La unusola helikoptero forflugis poste al la batalzono, je trideko da kilometroj sudoriente, kun la kolonelo Zenteno. Malmulte post la unua posttagmeze, tiu revenis triumfante, apenaŭ sukcesante kaŝi larĝan rideton de kontentiĝo. Li anoncis ke la Che estas morta. Li vidis lian kadavron, kaj tion sen ajna dubo. Ni havis nenian kaŭzon por ne kredi lin kaj ni ĵetis nin al la eta telegrafejo por transdoni al la manoj de maltrankvila kaj malkredema dungito niajn depeŝojn destinitajn al la tuta mondo. Neniu el ni estis vere certa ke ili atingos sian celon, sed ni ne havis elekton. Ili alvenis neniam.
Kvar horojn poste, precize je la dek-sepa, la helikoptero revenis alportante ĉi-foje nur unu korpon, ligitan al la ekstera alteriĝ-piedstango. Anstataŭ alteriĝi tie kie ni troviĝis, kiel ĝi faris antaŭe, la helikoptero alteriĝis meze de la kurejo, malproksime de la sciema rigardo de la ĵurnalistoj. Oni malpermesis al ni iri trans la kordonon da soldatoj. Sed, tre rapide, tie malproksime, la kadavro estis ŝarĝita sur kamioneto Chevrolet kiu ekveturis frenez-rapide tra la kurejo, kaj poste malproksimiĝis.
Ni saltis en nian ĵipon kiu ne estis malproksima ; kaj nia stiristo sekvis la kamioneton kiel furiozulo. Proksimume kilometron poste, en la vilaĝo, la Chevrolet subite turniĝis, kaj ni vidis ĝin penetri en murpordon de hospitalo. Soldatoj provis fermi la kradojn por malhelpi nin pasi, sed ni veturis tiel proksime de la kamioneto ke ni sukcesis enpenetri tien.
La Chevrolet surgrimpis krutaĵon kaj poste direktiĝis, retroveture, al eta ŝirmejo kun bambu-tegmento, kies unu flanko estis komplete malfermita al la veterkapricoj. Ni desaltis de la ĵipo por atingi la flankan pordon de la kamioneto antaŭ ol ĝi malfermiĝu. Kam ĝi fine kun violento malfermiĝis, la CIA-agento aperis el ĝi kun stranga kolerkriado : « All right, let's get the hell out of here » (« Bone, ni forpafu nin »). Povrulo ! li ne sciis ke brita ĵurnalisto troviĝis malantaŭ la pordo.
Interne de la kamioneto, sur brankardo, ripozis la korpo de la Che. Ekde la unua momento mi sciis ke estas li. Mi havis la okazon renkonti lin kvar jarojn antaŭe, en Havano ; kaj tiu ne estis iu kiun oni facile forgesas. Nenia dubo, tio estis ja Ernesto Che Guevara. Kiam ili eligis la korpon por instali ĝin sur improvizita tablo interne de la ŝirmejo, kiu iam devis servi por bati la tolaĵon, mi havis la certecon ke Guevara la revoluciulo ja estis morta.
La formo de la barbo, la vizaĝo-trajtoj, lia longa kaj abunda hararo estis rekoneblaj inter mil aliaj. Li portis olivoverdan uniformon kaj jakon kun zipo, ŝtrumpetojn de senkoloriĝinta verdo kaj ŝajne manfaritajn ŝuojn. Ĉar li estis komplete vestita, malfacile determineblis kie li estis vundita. Li havis du videblajn truojn ĉe la bazo de la kolo ; pli poste, kiam oni purigis lian korpon, mi rimarkis alian vundon ĉe la ventro. Li havis tre certe vundojn ĉe la ĝamboj kaj proksime de la koro, sed mi ne povis vidi ilin.
La du hospital-kuracistoj priserĉis la kolvundojn ; mi havis unue la impreson ke ili serĉis kuglon, sed ili nur preparis la korpon por enmeti la tubon tra kiu ili injektos formolon por konservi la kadavron. Unu kuracisto komencis lavi la sangoplenajn manojn de la forpasinta gerilano. Aparte de tiuj detaloj, nenio ĉirkaŭ la korpo vekis la plej etan naŭzon. Oni kredus lin viva. Liaj okuloj estis malfermitaj kaj brilaj, kaj kiam ili eligis lian brakon el la jako, ili faris tion sen malfacilo. Mi pensas ke li mortis apenaŭ kelkajn horojn antaŭe. En tiu momento mi ne imagis ke oni povis esti mortiginta lin post lia kapto. Ni ĉiuj pensis ke li forpasis sekve de siaj vundoj kaj manke de medicina helpo dum la unuaj horoj de tiu lunda mateno.
La personoj ĉirkaŭantaj la korpon montriĝis multe pli naŭzaj ol la kadavro : monaĥino ne povis kaŝi sian rideton kaj sin allasis al malkaŝa rido ; la oficiroj alvenis, armitaj per multekostaj fotiloj por senmortigi la scenon ; kaj, kompreneble, la CIA-agento okupis la lokon, akaparante senpete la respondecon pri la tuta operacio kaj ekfuriozante ĉiufoje kiam oni kuraĝis direkti fotilon sur lin. « De kie vi venas ? », ni demandis lin en la angla, aldonante por ridi : «Ĉu de Kubo ? », «Ĉu de Portoriko ? ». Sed nia humuro estas videble ne laŭ lia gusto kaj li respondis seke : « From nowhere » (de nenie).
Ni demandis tion al li denove, sed ĉi-foje li respondis en la hispana : «¿ Qué dice ? » (« kion vi diras ? »), ŝajnigante ne kompreni. Li estis dikmalalta kaj fortika viro, de proksimume tridek-kvin jaroj, kun malgrandaj okuloj profunde kuŝantaj en siaj orbitoj. Malfacile por diri ĉu li estis nordamerikano aŭ kuba ekzilinto, ĉar li parolis same bone angle kiel hispane, sen ajna akĉento. Li nomiĝis Gustavo Villoldo (pseŭdonomo laŭ la stilo de Jean Dupont) kaj vivas daŭre en Miamo. Mi menciis lin en mia artikolo por The Guardian de Londono, unu jaron antaŭ ol oni parolis pri tio en la nordamerika gazetaro.
Post unu horo kaj duono ni retiris nin por reveturi al Santa Cruz, skribi kaj sendi la novaĵojn. Kiam ni alvenis, mardon la 10-an de oktobro, jam krepuskis. Nenia oficejo estis sufiĉe ekipita. Mi do prenis la aviadilon al La-Pazo, de kie mi sendis mian version pri la morto de la Che. Ĝi estis publikigita ĉefpaĝe de la Guardian, la 11-an de oktobro. En la aviadilo, mi trafis sur la majoron « Pappy » Shelton kiu lanĉis al mi, kontentigite : « Misio plenumita ! ».
Richard GOTT.