ĈE SIA KOMENCO, la « araba printempo » forbalais la okcidentajn antaŭjuĝojn. Ĝi detruis la orientismajn kliŝojn pri la hereda nekapablo de la araboj koncepti demokratian sistemon kaj ŝancelis la kredon, laŭ kiu ili ne meritas alian sorton ol esti regataj de despotoj. Tri jarojn poste, ĝi malheliĝis. Restas necerteco pri la estonto de la procezo, kiu eniras en sian kvaran fazon.
La unua etapo, kiu finiĝis en 2011, estis giganta ondo da postuloj koncernantaj la dignon kaj civitanecon, nutrata el amasaj kaj spontaneaj protestoj. La posta etapo, en 2012, estis tiu de refluo de la luktoj al sia loka kunteksto kaj de ilia alĝustigo al la historia heredo de ĉiu lando. Samtempe, eksteraj fortoj komencis reorienti tiujn konfliktojn al pli danĝeraj direktoj, kondukante la popolojn al la situacio, kiujn ili nun travivas.
Pasintan jaron, oni vidis la trian fazon, markitan de internaciiĝo kaj enmiksiĝo pli kaj pli agresema de la regionaj kaj okcidentaj grandaj regnoj. Koncentrado de atento al la rivaleco inter sunaistoj kaj ŝijaistoj ĝeneraliĝis en la tuta Mez-oriento, instigante ĉiun ŝtaton kaj ĉiun socion koncentri sian atenton sur la akso de la religiaj identecoj. La antagonismo inter islamismo kaj sekularismo grandskale malmoliĝis. Danĝere estas, ke la geopolitikaj rivalecoj kaj religiaj streĉoj superas la specifecojn de ĉiu lando kaj ŝajnas redukti la lokajn agantojn en pupoj en la manoj de eksterlandaj potenculoj.
Komparo inter Sirio, Barejno, Egiptujo kaj Tunizio montras multkoloran spektron de internaciaj influoj. En la du unuaj landoj, la eksteraj intervenoj incitis la internan militon kaj radikaligis la plej fortajn tavolojn de la ribelantoj. En Egiptujo, la okcidenta subteno al la aŭtoritatema politiko de la nova reĝimo dispremis la komencajn demokratiajn motivojn. Nur Tunizio ŝajne estas sur promesplena vojo, laŭgrade kiom ĝi restas relative ŝirmata de la geopolitikaj, religiaj kaj ideologiaj alfrontiĝoj, kiuj trabalais la tutan regionon.
En ĉiu el tiuj landoj, tamen, la « araba printempo » lasis neforviŝeblan spuron de popola mobiliziĝo, en kiu la civitanoj ekkonsciiĝis pri sia forto. Ĝi malfermis spacojn por kontestado, kiujn la ŝtato ne plu povas fermi sen subpremo, politike multekosta. Kiom ajn necerta estas la estonto, la fera ordo, kiu antaŭe regis ja disfalis.
En Sirio, la milito naskiĝis el movado por civila malobeo, rapide transformiĝinta en vasta popol-ribelo. La brutala reago de la reĝimo al la unuaj avertoj ne sukcesis timigi la manifestaciantojn, sed ĝi komencis grave damaĝigan ciklon de protestoj kaj subpremoj. Se la armeo de la prezidanto Bachar Al-Assad rapide mortigis la esperojn de paca revolucio, estas tamen la geopolitikaj kalkuloj kaj religiaj demandoj, kiuj, alkroĉiĝintaj poste al ĝi, transformis la popolribelon en teruran internan militon : ĝis hodiaŭ, cent dudek mil mortintoj, du milionoj kaj duono da rifuĝintoj kaj kvar milionoj da translokitoj.
De ĉiam, Sirio estas karakterizita de la diverseco de religiaj kaj komunumaj tradicioj. Ekspluatante la internajn streĉojn, la eksteraj potenculoj rompis ĉi tiun delikatan mozaikon. La lando havas gravan centran pozicion en tiu Mez-oriento, kie alfrontiĝas la interesoj de Usono, Israelo, Sauda Arabio, Kataro, Jordanio, Turkujo kaj Irano. La praa divido de tiu mond-parto inter la du rivalaj tendencoj de Islamo, sunaismo kaj ŝijaismo, estis paroksismigitaj de tiuj ambiciaj ŝtatoj, por kreskigi sian influon.
Oni konsideras, ke la alaŭita klano, kiu formas la reĝimon de s-ro Baŝar Al-Asad partoprenas en ŝijaisma arko, iranta de Irano al Libano de la Hisbulaho, dum la ribelaj grupoj plejparte apartenas al la sunaisma tendaro. Sed ĉi tiu antagonismo reale kaŝas multe pli nuancitan realon. Same kiel al la afganaj muĝahedinoj de la 1980-aj jaroj, al la siria opozicio mankas kohereco. Ĝiaj eksterlandaj reprezentantoj konas malmulte aŭ tute ne la armitajn grupojn, kiuj surloke batalas. Tiuj ĉi serĉas subtenojn aliloke : norde de la lando, ili ĝenerale apogas sin al la helpo de Turkujo kaj Kataro, dum en la sudo, ili ricevas armilojn kaj asiston de Jordanio, Sauda Arabujo kaj Usono.
Ĉi tiuj geopolitikaj enplektiĝoj kreas paradoksojn, kiuj kontraŭdiras la nur religian klarigon de la konflikto. Riado aprobis la armean puĉon en Egiptujo kontraŭ la Islama Frataro, kiu tamen apartenas al la sama tendenco kiel la grupoj kiujn ĝi armigas sur la siria fronto. La ĵusa « degelo » de la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Tehrano relativigas la duuman vidon ofte adoptitan de la okcidentaj amaskomunikiloj : Israelo kaj Sauda Arabujo opinias sin ambaŭ forlasitaj de Vaŝingtono fronte al Tehrano, kaj do subite fariĝas fakte aliancanoj.
Ankaŭ la fendo inter laikaj kaj islamismaj fortoj pezas. Se la Libera Siria Armeo (LSA) klare asertas sian sekularan ankriĝon, la plejparto de la aliaj grupoj formas religian mozaikon, iranta de la moderaj islamistoj ĝis la ĝihadistoj proksimaj de Al-Kaido, tra la salafistoj. Malfacilas cetere taksi ĝis kiu grado la plej radikalaj grupoj, kiel Ahrar Al-Cham aŭ la Islama Ŝtato en Irako kaj Oriento (IŜIO), manifestas veran religian konvinkon aŭ uzas sian ŝildon por pli malaltaj celoj. Ĉiuokaze, tiu fragmentiĝo, fonto de kreskantaj malakordoj , malfermis duan fronton sine de la ribela tendaro mem, kiel montras la mortigaj bataloj kiuj okazis en januaro inter la LSA kaj la IŜIO en la nordo de Sirio. Tiu disiĝo de la interna milito estas faktoro, kiu povas parte klarigi la pluvivon de la reĝimo de s-ro Al-Asad.
Oni ofte prezentas la sirian konflikton en terminoj de simpla mekaniko : kiam la reganto malfortiĝas, opozicio plifortiĝas, kaj inverse. Tio estas forgesi, ke mono kaj armiloj ne faras ĉion en milito ; necesas ankaŭ homaj fortoj. Sed, sur tiu kampo, malabundo konstante minacas la reĝimon de Damasko. La plifortigo de la Al-Qods-trupoj el Irano, de la taĉmentoj de la libana Hizbulaho kaj de la lokaj milicoj (chabiha) estas do vivgrava por la konservo de ties milita potenco. Ĉar uzi kemiajn armilojn ne plu eblas, la registaro pli ol iam ajn dependas de siaj eksterlandaj kromsoldatoj. La Islama Frataro prilumita
ĈEFA FONTO de maltrankvilo : la nova radikaliĝo de la opozicio kaj de la reĝimo. La Fronto Al-Nosra kaj la IŜIO, kiuj ambaŭ deklaras sin proksimaj al Al-Kaido, larĝe profitas la helpon de la Golfo. Ankaŭ Sauda Arabujo kreskigis sian partoprenon, subtenante grupojn nealiĝintajn al la terorisma movado fondita de Usama Bin Laden, tiel renversante la fortorilaton ene de la opozicio. Siaflanke, la siria regula armeo profunde ŝanĝiĝis. De la A-Qusayr-batalo, en majo-junio 2013, la Al-Qods-trupoj kaj la Hizbulaho denove deplojis la trupon en etaj moveblaj taĉmentoj organizitaj kvazaŭ milicoj.
Pro ĉiuj tiuj kialoj, la eksterlandaj grandaj regnoj malmulte zorgas ĉesigi la konklikton. Usono ne povas permesi al si novan militon kaj akceptas pli malpli facile vidi sian hegemonion kontestata en la Mez-oriento, ĉar ĝia nuna strategio privilegias Azion. En la logiko de la usona realpolitik, Vaŝingtono ne plu havas kapablon malhelpi putriĝon de la siria demando : kiel ĝin indikis la konsilisto Edward Luttwak en la New York Times [1], prudento ordonas lasi la militantojn mortigi unu la aliajn tiom kiom eblas, ĉar la triumfo de opozicio dominata de la islamistoj estus same malutila por la okcidentaj interesoj, ol la venko de la Al- Asad-klano. La sauda aliancano, siaflanke, vidus favore la falon de la Damasko-reĝimo, kaj povus kontentiĝi pri diserigita lando, ĥaosa, kiu tranĉus la ŝijaisman akson ligantan Libanon kaj Iranon. Neregebla Sirio estus por Tehrano kaj Moskvo preferebla solvo al la venko de la ribelantoj, eĉ se oni devas lasi anon de la Al-Asad-familio, reduktita je pupo, sidanta en sia palaco en Damasko, same kiel faris dumtempe lia afgana samrangulo.
Paco en proksima estonto ŝajnas do tre malverŝajna. Se la aŭtoroj de surloke faritaj krimoj devas respondi pri siaj agoj, la eksterlandaj potenculoj, kiuj instigis tiujn perfortaĵojn havas grandan parton de la respondeco. La interna milito fariĝis tiom terura, ke malmultaj ankoraŭ memoras pri la manifestacioj de la unua horo, kiam tuta popolo postulis la rajton pri digno kaj civitaneco. En tiu tragedio, tio estas eble la plej trista aspekto.
Ankaŭ en Barejno, la potencaj landoj montris sian kapablon paroksismigi la lokajn streĉojn, sed en tute alia maniero ol en Sirio. La unuaj manifestacioj en tiu eta insulo de la Golfo esprimis tre vaste kundividitan deziron de demokratio : oni taksas, ke je ilia pinto, ili mobilizis preskaŭ kvinonon de la loĝantaro. Se la milita interveno de la Kunlabor-Konsilio de la Golfo (KKG) [2] rapide mortigis tiun kolektivan aspiron, la malsukceso de la movado klariĝas ankaŭ kaj eble precipe, per la entrudiĝo de geopolitiko kaj religiaj motoj.
Dum en Sirio alaŭita registaro frontas plejmulte sunaistan loĝantaron, Barejno estas sunaista monarĥio, plejmulte loĝata de ŝijaistoj. Tial la respektivaj interesoj de la du rivalaj landoj de la regiono, Irano kaj Sauda Arabujo, rekte frapas unu kontraŭ la alia. Pro sia geografia proksimeco, Riado aplikas al sia najbaro rigardorajton aparte entrudiĝan. Subtenata de Okcidento, la interveno de la KKG-trupoj eksplicite respondis al la deziro de Riado pluteni Barejnon en sian influzonon.
Ĉe la komenco, ŝijaistoj kaj sunaistoj manifestaciis unu apud la aliaj, sur sama linio de demokratiaj postuloj. Nur kiam la Sauda interveno okazis, la konfesia aspekto iom post iom forigis la politikajn celojn. Tiu kaptado de la loka dinamiko fare de eksteraj interesoj tamen prilumis la malfortecon de la reĝimo. Sen la financa, militista kaj politika helpo de la Golfo-ŝtatoj, la dinastio Al-Khalifa disponus nek pri la rimedoj, nek pri la legitimeco necesa por resti ĉe la registaro. Ĝia pretervivo nun dependas nur de ties eksterlandaj protektantoj.
La internaciiĝo de la konflikto ruinigis historian ŝancon por la barejna socio solvi siajn malnovajn konfesiajn streĉojn per demokratia dialogo. Dum la samaj kialoj kondukis al eksplodo de Sirio, ĉe Barejno ili plu vivtenas, sub artefarita spirado, aŭtokratan reĝimon.
Diference de Sirio kaj Barejno, Egiptujo estas lando sufiĉe forta kaj aŭtonoma por rezisti la eksterajn premojn. La potencaj eksterlandoj tamen estas ligitaj al la politika dramo, kiu tie okazas. En julio 2013, puĉo renversis la registaron, mallaŭdatan sed legitiman, de la Islama Frataro. Kie ajn en la mondo, tiel brutala rompo de demokratia procezo estigus ĝeneralan indignon. En Egiptujo, ĝi tamen ricevis aprobon de la okcidentaj diplomatejoj. Usono kaj ties eŭropaj aliancanoj, sed ankaŭ Sauda Arabujo kaj ties najbaroj de la Golfo, same kiel Jordanio, Maroko kaj Israelo, ĉiuj tre rapide akceptis la armean puĉon, kiu liberigis ilin el Mohamed Morsi, demokratie elektita sed taksita neregebla.
Kiam la nova reĝimo estis apenaŭ instalita, tiam Sauda Arabujo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kuvajto donis al ĝi ekonomian helpon je 12 miliardoj da dolaroj, tio estas naŭoble pli ol la ĉiujara 1,3 miliardo donita de Usono kiel armea asistado. Almenaŭ du kialoj povas klarigi la decidon de Riado : unue, la delonga malfido de la vahabit-reĝimo al la Islama Frataro ; due, la timo, ke la ekzemplo de la juna egipta demokratio etendiĝos, donos popolan mandaton al islamismaj fortoj kaj kuraĝigos la saudanojn kontesti la gvidantojn de sia lando.
La fakto, ke Okcidento aprobis la armean puĉon ne kreskigis sian prestiĝon ene de la egipta loĝantaro, ŝancelita de la implica mesaĝo, ke demokratio estas akceptebla nur se ĝi elektas kandidatojn ŝatatajn de eksterlandaj potenculoj. La ironio de la afero estas, ke, forlasante la Islaman Frataron, Vaŝingtono kaj ties aliancanoj mem sabotis la arabo-okcidentan projekton starigi koheran sunaistan blokon kapablan kunteni la iranan influon, tiel estigante neatenditan konverĝon de la sauda kaj israela eksteraj politikoj.
La puĉo de la generalo Abdel Fatah Al-Sissi tamen rezultis ankaŭ de malbonega ekonomia situacio kaj de la kreskanta malpopulareco de s-ro Morsi. Eĉ liaj elektintoj ne plu fidis la kapablon de la registaro respondi al la problemoj de senlaboreco kaj korupto. La hegemoniaj ambicioj de la Frataro, kiu rifuzis dividi eĉ iomete la povon, akcelis ties miskreditigon. Tiuj ambicioj ankaŭ frappuŝiĝis kontraŭ la rezisto de la ŝtat-aparato, plu konsistantaj el policanoj, juĝistoj kaj fouloul (aŭtoritatuloj de la malnova reĝimo) profunde malamikaj al la Frataro. Tiu « profunda ŝtato » kaptis la okazon reelmergiĝi. Des pli facile, ke la Islama Frataro, forpuŝante juĝistojn, guberniestrojn kaj altrangulojn por loki siajn proprajn homojn ene de la ŝtataparato, perdis ankaŭ siajn potencialajn aliancanojn ĉe la maldektro kaj la salafistoj.
La fulmo, kiu forbatis ilin ankaŭ signifas la finon de la aŭreolo de nevenkebleco, kiu ĉirkaŭis islamismon antaŭe. La Frataro estis nek revolucia grupo, nek loka branĉo de iu internacia terorisma fronto, sed organizaĵo prefere konservativa, predikanta religian piecon, ekonomian liberalismon kaj karitaton al la plej malriĉaj. Ĝi arogis al si neniun monopolon pri islamo kaj havis neniun ligon kun la salafistoj, nek kun la teologiistoj de Al-Azhar [3]. Ĝiaj adeptoj vivas nun en malliberejo aŭ kaŝitaj. Pli singardaj, aŭ pli ruzaj, la salafistoj de la partio Al-Nour montris sian pragmatismon submetiĝante al la armea reĝimo. Kun la « araba printempo », la islamisma sfero samtempe diversiĝis kaj fragmentiĝis, elmergante novajn figurojn ekster la tradiciaj skolastikaj kaj politikaj rondoj. Respondeca antaŭ la popolo
DUM sia mallonga tempo de regado, la Islama Frataro evitis komenci trudan islamigon de la socio. Ilia celo estis prefere fortigi sian politikan dominadon sur la institucia tereno. Ja ne hazarde, la Morsi-registaro, dum la puĉo, defendis sin per argumento de legitimeco (char'iya) pli ol islama leĝo (ŝario). Ĉi-rilate, la okcidenta timo, ke la « araba printempo » rezultigos islamisman kontaĝon en Mez-oriento ŝajnas sen vera konsisto.
En Egiptujo mem, la armea puĉo ricevis aprobon de la junulara movado Tamarrod, de la kopta eklezio kaj de la laikaj liberalaj partioj. La liberalismo de tiuj lastaj evidente ne inkluzivas defendon de la politika plurismo, kiu ne kongruas kun la forigo de la Islama Frataro. Sekve, la pluralismo povis tute malaperi. La cenzuro trudita de la nova militista reĝimo montriĝas ja pli severa ol tiu, kiu regadis sub la prezidanteco de s-ro Hosni Mubarak. Ne nur la Islama Frataro estis forigita kun brutaleco ne vidita depost la epoko de la prezidanto Gamal Abdel Nasser, sed ĝian ostracismon akompanis naciisma kaj ksenofobia kampanjo, komparanta ĝiajn aktivistojn al « teroristoj », pagataj de eksterlandanoj. Neatendita konsekvenco de la egipta revolucio, aŭtokratia prezidanteco transformiĝis en militistan diktaturon, kiu uzas militan leĝon kaj laŭleĝan perforton. Elektoj ne estis forigitaj, sed ili okazas sub streĉa kontrolo.
Pro la malpermeso de la Frataro kaj diseriĝo de ĉiuj politikaj fortoj de la lando, la armeo trudiĝis manke de aliaj eblecoj. Ĝi propra-iniciate ne forlasos la regpozicion, almenaŭ dum ĝi ĝuas komplicecon de la okcidentaj landoj kaj la Golfo-ŝtatoj, ĉar ĝi konsideras sin volboŝlosilo de la socio.
Egiptujo ne suferas etnajn kaj religiajn streĉojn, kiuj subfosas kelkajn el ties najbaroj ; la hipotezo de malferma milito ŝajnas do for. Tamen la militistoj ne povas kontentiĝi per restarigo de la malnova ordo. La kosto de amasa subpremado fariĝis politike tro granda, kaj la egiptoj malkovris la forton de amasaj mobiliziĝoj. La granda fendo inter islamismo kaj sekularismo cetere riskas pligrandiĝi. Iuj inter la Islama Frataro povus esti tentataj perarmile ekbatali.
Sed la ĉefa novaĵo estas la postulo, pli kaj pli granda en la popolo, de politika respondeco. Eĉ dum la puĉo de julio 2013, la militistoj estis devigitaj pravigi siajn agojn, post kiam demokratia iniciato mandatita de civitan-grupoj laŭte esprimis sian maltrankvilon. La reĝimo nun troviĝas antaŭ malfacila elekto : ĉu ĝi revivigu la Mubarak-sistemon, kun la generalo Al-Sissi en civilaj vestaĵoj, aŭĉu ĝi preferos la pakistanan modelon, kie la civiluloj povas decidi, sed lasas al la militistoj vetorajton por la gravaj aferoj ?
Kompare kun tio, la tunizia transiro ŝajnas preskaŭ promenado. Kondukita de lokaj agantoj ŝajne zorgantaj pri stabileco kaj respekto de la demokratiaj reguloj, ĝi restis ŝirmita kontraŭ eksterlandaj manipuladoj. Kaŭzo de tio estas aparte ĝia geografio : kvankam zorge superrigardita de la franca ekskoloniiganto, Tunizio malofte estis ejo de geopolitikaj konkuroj de eksterlandaj interesoj. Ĝia loĝantaro estas relative homogena rilate religion. La plej notinda temo de konflikto, de post la falo de la prezidanto Zine El-Abidine Ben Ali, estas la lukto inter islamistoj kaj laikuloj.
Ennahda-partio, islamist-tendenca, venkis ĉe la unuaj liberaj elektoj, sed ĝi faris la saman eraron kiel la Islama Frataro : ĝi interpretis la ricevitan mandaton kiel sezamon al la absoluta povo. La politika situacio rapide degeneris, kun murdoj de pluraj maldekstraj oponantoj kaj la potenciĝo de la salafistaj grupoj, tre malamikaj al la balota pluralismo. Iliaj minacoj estigis ĝenon en la loĝantaro, kiu ne kutimas tian klimaton.
En Tunizio neniu tendaro povas pretendi hegemonion, kaj Ennahda formis koalicion kun du laikaj partioj. La liberalaj kaj progresemaj movadoj do fine akceptis la nacian dialogon proponatan de la registaro kaj laboris kun la islamistoj – escepte la plej radikalaj, la salafistoj. Ĉiuj partioj de la balota ludejo interkonsentis, ke oni ne povas ignori la riskon de perfortec-spiralo. Krome, la diferenco inter religiuloj kaj sekularuloj montriĝis malpli nevenkebla ol ŝajnis. Malmulto finfine diferencigas la moderajn islamistojn disde iliaj laikaj konkurantoj, dum ĉi-lastaj pli volonte rekonas la gravecon de religio en ĉiu nova politika sistemo.
Sed estas ĉefe la moviĝema civila socio, kiu reaktivigis la kalendaron de la demokratia transiro. La Tunizia Ĝenerala Unio de la Laboro (TĜUL), kaj la entreprenista organizaĵo Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj (TUIKM), la advokato-ordeno kaj la tunizia Ligo de Homrajtoj laŭte esprimiĝis dum la nacia dialogo. Ili fiksis novajn celojn por la registaro kaj alvokis ratifi la Konstitucion.
La armeo, siaflanke, pezas multe malpli ol en Egiptujo : Enhavanta malmultnombran membraron kaj sen politika tendenco, ĝi restis en siaj kazernoj de post 2011. La malnova reĝimo de s-ro Ben Ali estis ja polica ŝtato, ne armea diktaturo. Ĝia regado teknokrata kaj kleptomania ne bezonis ideologian bazon. Tial la tunizia revolucio eksigis la eliton de la malnova unusola partio, lasante senŝanĝe la burokrataron kaj la policon, kiuj ne estis konektitaj al la reĝimo. La konservado de tiu skeleto kontribuis teni relativan stabilecon de la leĝa ordo. Krome, la malnova aŭtokratio estis instalinta solidan strukturon de institucioj kaj leĝoj, kiuj estis malmulte uzataj dum la lasta jardeko de la Ben Ali-epoko, sed povas nun montriĝi utila por konstrui funkcian demokratian sistemon. Ĝuste tial, ke la antaŭa nepotismo ne estis bazita sur ideologio, kapabla reaperi, la restarigo de aŭtoritatema ŝtato ŝajnas ne verŝajna.
Tunizio estas bonŝanca povi respondi al siaj malcertecoj pere de propraj rimedoj, sen dependi de la bonvolo de aliaj. La mondaj kaj regionaj grandaj landoj ludis malgrandan rolon en la nuna transiro. Vaŝingtono ne vetois kontraŭ la eniro de Ennahda en la registaron, nek favoris tiun aŭ iun kandidaton. La petrol-ŝtatoj de la Golfo ne amase subtenis siajn preferatajn kandidatojn. Francujo restas singarde neŭtrala, ĝia figuro ja restas makulita pro la ĉiama subteno, kiun ĝi alportis al s-ro Ben Ali ĝis la lasta sekundo de lia regno. Kaze de sukceso, la tunizia sperto estos perceptata kiel esper-signo en la tuta regiono, kaj eble transe. Regatoj fariĝintaj civitanoj
DUM LA « araba printempo » komencas sian kvaran jaron, ni povas atendi daŭrigon de la intervenoj en la lokaj konfliktoj kaj kreskon de iliaj detruaj efikoj. La geopolitikaj, religiaj kaj ideologiaj front-linioj nun disŝiras la tutan Mez-orienton. Nur forlasante sian enmiksiĝon en la revolucioj, la ekstera mondo povas helpi al ilia renaskiĝo.
Tamen kelkaj pli precizaj tendencoj povas esti rimarkataj en la komenciĝanta jaro. Unue, la Golfo-monarĥioj verŝajne pezos ankoraŭ pli ol antaŭe sur la aferoj de siaj arabaj najbaroj. La petrola rento donas al ili konsiderindan influpovon super malpli dotitaj landoj, kiaj Egiptujo, Maroko kaj Jordanio, kie iliaj monhelpoj estas pli grandaj ol tiuj de la okcidenta bloko. Kvankam malpli grandaj, la okcidentaj helpoj havas tamen avantaĝon : ili dependas nek de la naftokurzoj, nek de la princo-humoroj.
Due, necesas substreki la gravecon de la interkonsentoj subskribitaj en periodoj de nacia transiro. En aliaj demokratiigo-kuntekstoj, kiel ekzemple en Latin-Ameriko, kompromisaj interkonsentoj inter rivalaj fortoj estis profunde instituciigitaj kaj akceptitaj de ĉiuj. En Mez-oriento, male, la divido-logiko dominas la kompromiso-solvon, tial la frakcioj disŝiriĝas por la regado anstataŭĝin dividi.
Trie, la malforteco de la lokaj institucioj, aldone al la malsaĝaj intervenoj de eksteraj grandaj landoj, provizis argumentojn al la sabotantoj de la demokratia procezo. La tuniziaj salafistoj kaj egiptaj falsaj liberaluloj estas duarangaj personoj, kiuj havas nenion por perdi, rompante la malfacile intertraktitajn kompromisojn. Ilia graveco kreskas kiam progresas la erozio de la institucioj kaj kvanto de koncernaj interesoj. En ekstremaj scenaroj, malfortaj ŝtatoj ne havas sufiĉajn rimedojn por ĉesigi la neelireblan cirklon de la sekureca dilemo. En Jemeno kaj Libano, multaj grupoj preferas perarmile defendi sin ol fidi ŝtaton nekapablan protekti ilin, kaj tiel ili malfortigas ĝin ankoraŭ iom pli.
La lasta punkto, pli pozitiva, koncernas civitanecon. La arabaj popoloj ne plu perceptas sin kiel regatojn, sed kiel civitanajn fortojn, kiuj meritas respekton kaj parolon. Kiam nova popolribelo okazos, ĝi estos samtempe pli spontanea, pli eksplodema kaj pli daŭripova. La arabaj civitanoj nun scias kiujn ekstremajn solvojn iliaj registaroj pretas uzi por pluteni sin en rega pozicio. Ankaŭ la trudaj reĝimoj bone konas la volofirmecon de la amasoj « forigi » ilin. La « araba printempo » ne diris sian lastan vorton.
HICHAM BEN ABDALLAH EL-ALAOUI