TIU « NIGRA MERKREDO » en Kairo, la 14-an de aŭgusto 2013 verŝajne restos en la historio kiel la plej granda amasmurdado de manifestaciantoj plenumita en unu tago de regantaj fortoj de post tiu de Tiananmen, en junio 1989 en Pekino [1]. Kompreneble, oni neniam konos la precizan bilancon – iom pli ol ses cent mortintoj laŭ la egiptaj regantoj, reale multe pli : laŭ la atestoj de ĵurnalistoj, multaj kadavroj estis redonitaj al la familioj nur kiam ĉi lastaj akceptis « rekoni », ke la morto estis natura aŭ sinmortigo.
La alta-komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj por Homrajtoj, s-ino Navi Pillay, postulis malfermon de enketo « sendependa, nepartieca, efektiva kaj kredinda pri la faroj de la sekurec-fortoj » ; postulo, kiu havas malmultan ŝancon efiki, kaj tre verŝajne ne havos sekvon. Ne nur ĉar la regantoj de Kairo, apogitaj de kvazaŭĉiuj politikaj fortoj « liberalaj » aŭ maldekstraj – escepte de eta alianco de la revoluciaj socialistoj, de la Movado de la 6-a de aprilo, de la egipta tendenco kaj de subtenantoj de la eksa kandidato al prezidanteco Abdel Moneim Aboul Fotouh [2] -, rifuzas ĝin, sed ĉar la « internacia komunumo »ŝajnas ankoraŭfoje paralizita.
Kunvenintaj nepublike, la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) nur legigis deklaracion, fare de sia prezidantino, ambasadoro de Argentino : « La membroj de la Konsilio esprimas unue sian simpation al la viktimoj kaj bedaŭras la perdon de homvivoj. Gravas ĉesigi perforton en Egiptujo, kaj ke ĉiuj partoj retene sinkondutu. Necesas antaŭeniri al nacia repaciĝo. » Leginte tiun sengustan tekston, la diplomatino ripetis la pozicion de sia lando, kiu ankoraŭ suferas pro la postrestaĵoj de la armea subpremado de la 1970-aj jaroj : ŝi kondamnis la « puĉon » kontraŭ elektita prezidanto kaj alvokis la militistajn regantojn « komplete kaj tuje ĉesigi la perforto-spiralon de la lastaj tagoj kontraŭ nearmitaj civitanoj ».
De Indonezio ĝis Brazilo, de Sudafriko ĝis Malajzio, de Bolivio ĝis Niĝerio, de Pakistano ĝis Ekvadoro, sen paroli pri la Afrika Unio, kiu suspendis la partoprenon de Kairo en siaj instancoj, la granda plimulto de la registaroj, kiuj ne havas gravajn geopolitikajn aŭ ekonomiajn interesojn en Egiptujo, klare kondamnis la renverson de la prezidanto Mohamed Morsi kaj la subpremadon. Barato kaj Ĉinujo, - kiuj havas tie gravajn ekonomiajn interesojn -, evitis ĉian mallaŭdon, la oficiala gazetaro en Pekino eĉ ironie parolis pri la rezultoj de demokratigo « laŭ la okcidenta maniero » [3]. Malkonsentaj pri multaj temoj, ili ambaŭ mallaŭdas la « islaman terorismon », kiun ili deklaras ankaŭ alfronti, respektive en Kaŝmiro kaj en Xinjiang.
Inter la reagoj de la aliaj grandaj landoj koncernataj, tiu de Usono estis la plej detale pristudata. Aŭskultante la egiptajn komentistojn, oni povus kredi, ke Vaŝingtono defendas samtempe du tute kontraŭajn vidpunktojn. Laŭ la oficialaj amasinformiloj de Kairo, la Blanka Domo subtenis kaj daŭre kuraĝigas la Islaman Frataron ; laŭĉi-lasta, tute male, ĝi donis sian garantion al la armea operacio. Eblas ja misorientiĝi, tiom la etaj frazoj kaj kontraŭecaj oficialaj pritaksadoj interplektiĝis ; sed oni ne ignoru la fundamenton de la usona politiko en Egiptujo. Protekti la pactraktaton kun Israelo
HENRY JOHN TEMPLE, ĉefministro en la 1850-1860-aj jaroj, eldiris ĉi tiun cinikan kaj trafan maksimon : « Anglujo ne havas konstantajn amikojn aŭ malamikojn, ĝi havas nur konstantajn interesojn ». Tio mirinde aplikiĝas al la politiko de Usono, posteulo de Britujo en la rolo de tutmonda potenclando. La prezidanto Barack Obama subtenis s-ron Hosni Mubarak dum la popolribelo de januaro-februaro 2011, poste subtenis la Altan Konsilion de la Armeo (AKA), antaŭ ol veti sur la prezidanto Morsi kaj la Frataro, esperante ke ili havos stabiligan rolon. Malantaŭ tiu ŝajna hezitemo, Usono havas unusolan celon : protekti la pactraktaton inter Kairo kaj Tel-Avivo. Ĝi tion sukcesis. Se la politiko de s-ro Morsi ekiniciatis kelkajn ŝanĝojn pri la palestina demando – malpezigo de la Gazo-blokado, pli firma pozicio fronte al la israela agreso de novembro 2012 -, ĝi esence restis simila al tiu de liaj antaŭuloj.
Por s-ro Obama, estas ekster konsidero, pro la preteksto de kelkaj centoj da mortintoj, rompi la ligon kun la novaj mastroj de Egiptujo. Se li ne povas fari malpli ol suspendi la kunajn armeajn manovrojn kaj prokrasti la liveradon de kvar F-16-aviadiloj, li ne iros multe pli antaŭen. La universitatulo kaj analizisto de Mez-oriento Juan Cole vidas almenaŭ dek kialojn pro kiuj Vaŝingtono ne suspendos sian armean helpon – 1,3 miliardoj da dolaroj, kontraŭ 250 milionoj por la civila helpo. La unua estas, ke ĝi precipe servas por akiri usonan milit-materialon, kaj sekve subvencias la militisto-industrian komplekson, aparte Lokheed Martin, Boeing, Raytheom. Motivo ankoraŭ pli decidiga estas, ke tiu helpo « estis donita al la egipta elito por aĉeti ĝian afablan konduton al Israelo. Konsiderante la ĥaoson ekzistantan en Sinajo kaj la malstabilecon en Egiptujo, la Kongreso (la leĝodona asembleo de Usono) estas pli maltrankvila ol iam ajn de post kvardek jaroj" [4].
Se la israelaj gvidantoj zorgas ne esprimi publike sian vidpunkton, tiu ĉi aperas tra la konfidencoj de emeritaj gvidantoj. La eksa ĉefministro Ehud Barak asertis ĉe CNN-televido : la generalo Abdel Fatah Sissi, la fortulo de la nova reĝimo, « la liberaluloj kaj aliaj meritas la subtenon de la libera mondo. Al kiuj aliaj ili povus sin turni [5] ? ». S-ro Danny Yatom, eksa Mossad-ĉefo, konfirmas, ke « Israelo preferas la armeon ol la Frataron, kaj laikan reĝimon ol religian. » [6] Tiu emo estas des pli nerezistebla, ke la generalo, laŭdata en la egiptaj amasinformiloj kiel « nova Nasero » havas delonge proksimajn rilatojn kun siaj israelaj samranguloj [7]. Sauda Arabujo malamika al la Frataro
EN LA MOMENTO kiam rekomenciĝas, je ties instigo, la intertraktoj inter Israelo kaj la Palestina Aŭtoritato ŝanceliĝanta – sed fortigita pro la malfortiĝo de la Hamaso, kiu sekvis la falon de s-ro Morsi -, Usono ne povas permesi al si izoli la egiptajn regantojn. Des pli, ke ĝi travivas de pluraj jaroj senteblan malkreskon de sia influo en la regiono, aparte post sia malvenko en Irako. Atestas pri tio ĝia malsukceso kontraktigi kompromison inter la armeo kaj la Frataro, kiu estus ebliginta la retiriĝon de s-ro Morsi sen perforto [8].
La Eŭropa Unio aktive partoprenis tiun mediaci-provon kaj povis konstati,ke la armeo rifuzis ĝin. Sed kvankam iuj landoj, ekzemple Danlando, rekomendis suspendi la helpon al Egiptujo, la Dudek ok kontentiĝis, ĝis nun, ĉesigi liveradon de materialoj uzeblaj por subpremado.
La relativan retiriĝon (kaj embarason) de Usono akompanas la potenc-kresko de la Golfo-landoj. Sauda Arabujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kuvajto – al kiuj aldoniĝas Barejn-reĝlando, kiu daŭrigas, sen ĵurnalistaj kameraoj, sian perfortan subpremon kontraŭ la demokratia kontestado – ne estis avaraj je deklaroj nek je financadoj favore al la kairaj gvidantoj. La reĝo Abdullah de Sauda Arabujo promesis al la militistoj, jam antaŭ la manifestacioj de la 30-a de junio 2013, malavarajn monhelpojn se ili renversas s-ron Morsi [9] ; li plenumis sian promeson.
Du faktoroj pravigas tiun subtenon : la abomeno, kiun sentas la reĝa familio, al la procezoj malfermitaj de la tunizia kaj egipta revolucioj ; kaj la malamikeco al la Islama Frataro, kiu originas dum la kuvajta milito (1990-1991), pro ĝia rolo en la kontestadoj de la 1990-aj jaroj en la Golfo, kaj pro ĝia apogo al la « araba printempo ». La diskretaj provoj de s-ro Morsi alproksimiĝi de Irano evidente konfirmis tiun malamikecon, kundividitan de la siriaj gvidantoj, kiuj publike esprimis sian kontenton pro la falo de la egipta prezidanto.
Fronte al tiu « kontraŭ-revolucio » skiziĝas heterogena mezorienta fronto, kiu arigas Turkujon, Iranon kaj Kataron kaj, kun pli da distanco, Tunizion, kie gvidantoj iom maltrankvile sekvas la evoluon en Kairo. Ankaro adoptis la plej drastajn poziciojn, ja la ĉefministro Recet Tayyip Erdogan publike mallaŭdis la «ŝtatan terorismon [10] » en Egiptujo kaj revokis sian ambasadoron en Kairo. Oni povus vidi en tio nur « islamisman » solidarecon ; estus forgesi, ke la tutaj politikaj fortoj en Turkujo, inkluzive de la kurda Partio por Paco kaj Demokratio (PPD), kondamnis la puĉon.
Oni ankaŭ povus opinii, ke s-ro Erdogan klopodas rehavi sian dignon post la subpremado de la manifestacioj de la Gezi-parko. Pli signife, li verŝajne provas denove iniciati, post kiam lia regiona politiko enŝlimiĝis de pluraj monatoj en la sirian konflikton, kaj perdis parton de sia allogforto. Li faras tion levante samtempe la flagon de demokratio kaj tiun de Palestino, tiel metante en embarason la Golfo-landojn, malmulte mobilizitajn – oni ne povas diri malpli – pri tiuj du temoj.
Ĉu la fakto, ke Turkujo troviĝas, en sia kondamno de la egipta puĉo, flanke de Irano – kun kiu ĝi tute malakordas pri Sirio – indikas glitmoviĝon de la regionaj aliancoj ? La nova irana prezidanto s-ro Hassan Rouhani instaliĝas, kaj devas antaŭĉio zorgi pri la nuklea dosiero ; same kiel sia antaŭulo, li ne forgesas, ke Sauda Arabujo estas, kun Israelo, la ĉefa regiona forto, kiu pelas Usonon al severeco. Sed li ankaŭ scias, ke Turkujo, aliancano de la kurda aŭtonoma registaro de Irako, kontraŭas sian aliancanon de Bagdado pri pluraj dosieroj, inter kiuj tiu de Sirio. Fine, la tria apogkolono, Kataro, ĉefa subteno de la Islama Frataro en la regiono, devis cedi al Sauda Arabujo la regadon de la siria opozicio. La nova emiro, antaŭ nelonge instalita, ankoraŭ serĉas sian vojon, eĉ se li timas, same kiel sia patro, la potencan saudan najbaron.
Sur ĉi tiu regiona moviĝema tereno, Rusujo provas rekonkeri poziciojn. Izolita en la araba mondo pro sia subteno al la reĝimo de la prezidanto Baŝar Al-Asad, malamika de la komenco al la arabaj revolucioj, timema fronte al la kresko de islamismo, kiu ĝin « minacas » en ties kernon (ĉu en Tatarstano aŭ en Kaŭkazo), ĝi provas profiti el la nova konjunkturo. La renkontiĝo en Kremlino, la 31-an de julio, inter la princo Bandar Ben Sultan, ĉefo de la saudaj Sekretaj Servoj, kaj la prezidanto Vladimir Putin, estigis multajn supozojn [11]. Ambaŭ landoj, kvankam havantaj kontraŭajn poziciojn koncerne Sirion, dividas la saman analizon pri Egiptujo. Ili povus trovi akordo-terenon en sia komuna malamikeco al la Frataro, tiel Riado povus garantii ke ĉia ŝanĝo en Damasko ne kondukos al ĝia ekregado, nek al regado de la ĝihadaj grupoj ligitaj al Al-Kaido, kiujn Moskvo, same kiel Riado, kontraŭbatalas. La princo Bandar laŭdire ankaŭ allogis Kremlinon per la perspektivo de profitdonaj armilkontraktoj. Ĉu gravaj alianco-renversiĝoj estas prepariĝontaj ? Ne verŝajne, sed la ludo estas pli malferma kun la – relativa – retiriĝo de Usono.
La 4-an de junio 2009, en sia fama parolado en Kairo, la prezidanto Obama pretendis malfermi novan paĝon de la rilatoj inter sia lando kaj la islama mondo. Kvar jarojn poste, la bilanco pri Palestino kaj pri la demokratigo estas malgranda. S-ro Ayman Al-Zawahiri, ĉefo de Al-Kaido, bone komprenis tion. Tio, kio okazis en Egiptujo, li deklaris, « estas la plej bona pruvo de la malsukceso de la demokratiaj rimedoj por atingi la islamisman Ŝtaton ». Li, kiu multfoje en la pasinteco, kritikis la Frataron - kaj la Hamason – alvokis ilin forlasi demokratecon por « aliĝi al la ĝihado kaj establi aŭtentikan islamisman ŝtaton » [12]. Oni povas timi, ke tiu admono estos aŭdata same de la proksimuloj de la viktimoj de la subpremo en Egiptujo, kiel de parto de la junularo en la araba mondo, kiuj metis siajn esperojn en la revolucioj.
Alain GRESH