Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Maldekstra venteto blovas sur Nov-Jorkon

$
0
0

ĈU NOV-JORKO fariĝos Nov-Habano ? De kiam la demokrato Bill de Blazio elektiĝis urbestro de la ĉefa usona urbo, la 5-an de novembro 2013, tiu timo subfosas la respublikanan Partion, kiu nomis la posteulon de s-ro Michael Bloomberg sia «ĉefa progresema malamiko ». Laŭ la New York Times, « La respublikanaj gvidantoj vidas en la juna administracio de s-ro de Blasio la enkarniĝon de siaj timoj antaŭ la leviĝo de 'nova maldekstro' ». Administracio, kiu estas interalie karakterizata de « popolisma malŝato al la riĉuloj, afiŝata simpatio al la organizaĵoj de laboristoj, kaj konstanta atento al la malegaleco de enspezoj » [1].

Jam dum la demokratpartiaj antaŭ-elektoj por la urbo Nov-Jorko, s-ro de Blasio ja lokis la malegalecojn en la centro de sia diskurso, senlace ripetante, ke la historio de Nov-Jorko estis fariĝinta la « fabelo de du urboj » [2] : tiu de la riĉeguloj kaj tiu de ĉiuj aliaj. Lia programo, rezolute sociala, ebligis al li gajni la oficialan subtenon (fariĝi la oficiala kandidato) de sia partio – preterpasante la kandidatinon favoratan de la amasinformiloj, subtenatan de la potenca eliranta urbestro [3]- kaj poste venki facile (kun 72 % de la voĉoj) sian respublikanan kontraŭulon, s-ron Joseph Lhota. Lenin, Mao, Ho Chi Minh...

EN SIA instaliĝo-parolado, la 1-an de januaro 2014, li konfirmis la direkton de sia mandato : « Ni estis elektitaj por ĉesigi la ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn, kiuj minacas detrui nian amatan urbon. » En Nov-Jorko, kie la ekonomia povo estas ĉie-ĉeestanta, tia programo anoncas malfacilan sportan kuradon. Tuj kiam tiu frazo estis prononcita, ĉefartikolisto de la reta magazino Slate, Matthew Yglesias, verkis nuancitan tweet-mesaĝon : «Ĉe sia instalada ceremonio, de Blasio supreniras sur la scenejon akompanate de la enbalzamigitaj korpoj de Lenin, Mao kaj Ho Chi Minh. » Kelkajn tagojn poste, la komunismo-akuzo fariĝas burleska. Nov-Jorko ĵus frapiĝis de forta spektakla neĝ-tempesto ; la ŝoseoj estas blokitaj. La gazetoj kuras renkonti malkontentajn civitanojn plendantajn pri la problemoj de senneĝigo en la tre luksa Upper East Side de Manhattan. S-ro de Blasio « neglektas » ilin, kolere diras loĝantino en la New York Post. « Rifuzante senneĝigi la Upper East Side, li diras : 'mi ne estas unu el ili' [4]. » La frazo cirkulas sur la Interreto kaj pasas bukle en la lokaj kaj naciaj amasinformiloj – aparte tiuj de s-ro Bloomberg. Sed s-ro de Blasio restas fidela al la parolado, kiu kaŭzis lian balot-sukceson.

Por gajni la elektojn en tiom multkultura urbo, tiu filo de enmigrantoj povis kalkuli kun siaj familiaj originoj (germanaj de la patro, italaj flanke de la patrino), kaj ankaŭ kun sia edza situacio : li estas edzo de afrikdevena usonanino. Lia severa kritiko de la policaj nenecesaj korpaj priserĉadoj (la stop-and-frisk), kiujn suferas la neblankuloj, plaĉis al parto de la voĉdonantoj. Sed tio, kio ŝajne certigis lian venkon, estas ja lia ekonomia mesaĝo, cemento de lia programo.

Nov-Jorko estas la tria urbo plej malegaleca en Usono, kiu mem estas unu el la riĉaj landoj la plej malegalecaj en la mondo. En la Wall Street-kvartalo, la bonusoj pagitaj al la borsistoj – po 164.530 dolaroj averaĝe en 2013 – kaj la salajroj preterpasantaj 20 milionojn da dolaroj jare, kiel tiu de s-ro Lloyd Blankfein, Ĝenerala Direktoro de Goldman Sachs en 2013, kaŭzas neniun emocion. La Bloomberg-administracio estis tute dediĉita al la bonfarto kaj komforto de tiu riĉega malplimulto, pretekste, ke ili plej kontribuas al la impostaj enspezoj de la urbo : 5 % de la familioj dividas 38 % de la tuta enspezaro. Kun apartamentoj kutime venditaj kontraŭ plurdekoj da milionoj da dolaroj al tutmondigita elito, la insulo Manhattan brilas pli ol iam ajn. Sed, je kelkaj kabloj de tie, ne neglektebla parto de la nov-jorka meza klaso malrapide eniras malriĉecon. Inter 2008 kaj 2011, laŭ la donitaĵoj de la usona oficejo de popolnombrado (United States Census Bureau), la meza enspezo de familio malpliiĝis je 6 %. Fine de 2011, la duono de la urbaj familioj enspezis malpli ol unu-kaj-duono-foje la malriĉo-nivelon ; 17 % de tiuj, en kiu unu familiano laboras plentempe, kaj 5,2 % de la familioj, kies ambaŭ anoj laboras, vivas sub tiu nivelo. En la sama tempo, la luprezoj eksaltis. Inter 2005 kaj 2012, ĝustigita al la inflacio, la meza luprezo kreskis je 11 %, dum la enspezo de la luprenantoj kreskis je nur 2 %. Laŭ la Furman-centro, pli ol duono de la nov-jorkaj luprenantoj elspezas almenaŭ trionon de sia enspezo por loĝado [5].

La emblema iniciato de la kampanjo de s-ro de Blasio, kontraŭbatalata de ĉiuj liaj rivaloj, estas la kreado de speciala fonduso por universala edukado en la plej frua aĝo, financata de imposto je 0,05 % pagota el la enspezoj trans 500.000 dolaroj. La propono havas precipe simbolan karakteron : la urbestro de Nov-Jorko ja ne povas decidi sola tian imposton. Li devas akiri la konsenton de la guberniestro de la ŝtato Nov-Jorko, s-ro Andrew Cuomo. Sed, kvankam tiu potenciala demokrata kandidato por la prezidanta elekto de 2016 sin deklaras progresema pri la sociaj demandoj – li favoras reguladon de la pafarmiloj kaj edziĝon de samseksemuloj - , li tamen postulas certan ekonomian konservativismon. Aparte sur la imposta kampo. En letero al la loĝantaroj de la ŝtato, li fanfaronis en decembro 2011, ke li « establis la unuan impostplafonon rilate al proprietaĵo », revenigis la impostojn de la meza klaso « al sia plej malalta nivelo de 1953 » kaj la impostojn de la societoj « al sia plej malalta nivelo de 1968 ». La ambigua ludo de la guberniestro

KLARAS, ke la ambicioj de s-ro de Blasio riskas stumbli sur la kontraŭimposta obsedo de s-ro Cuomo. Malgraŭ ke la du viroj afiŝas sian amikecon kaj prezentas sin kiel politikajn aliancanojn, ili pli verŝajne aperas kiel la « plej bonaj malamikoj » de la demokrata Partio. Iliaj diferencoj spegulas la konflikton inter la favorantoj de pli egaleca ekonomio, kiuj metas siajn esperojn en tiaj gvidantoj kiaj s-ro de Blasio aŭ la senatanino Elizabeth Warren, kaj la dekstra alo de la partio, kiu pli zorgas pri la interesoj de la entreprenoj, arigita ĉirkaŭ s-ro Cuomo aŭ s-ino Hillary Clinton.

Ĉar la ŝtatoj ja disdonas la federaciajn sumojn kaj decidas la impostojn, estas la intereso de ĉiu urbestro flegi bonajn rilatojn kun sia guberniestro, precipe se li volas iniciati aŭdacajn politikojn. Sed s-ro Cuomo ludas ambiguan ludon, antaŭĉio destinitan konservi siajn ŝancojn por la elekto de 2016. Kiam la opinienketoj montris, ke la publika opinio favoris ĝin, li asociiĝis al la kandidato por la urbestreco de Nov-Jorko por defendi la projekton de universala antaŭlerneja edukado. Sed, kiam venis la tempo ĝin financi, li vigle kontraŭstaris la kreadon de nova imposto. Post plursemajna lukto, s-ro de Blasio fine akiris de la ŝtato promeson financi la iniciaton dum tri jaroj.

La nova urbestro ne montris saman firmecon pri la demando de la charter schools, tiuj publikaj lernejoj financataj de privataj fondusoj, kiuj estas ekster la kontrolo de la instruisto-sindikatoj [6]. Ĉi tiuj establoj akceptas malgrandan proporcion de la nov-jorkaj lernantoj (apenaŭ 6 %). Dum plejparto de la progresemuloj vidas en ili rimedon saboti la publikan lernejon, forprenante de ĝi ĝian financon kaj ĝiajn plej motivitajn lernantojn, la respublikanoj kaj la mastrumantoj de pensi-fondusoj, ĉiam zorgemaj redukti la rolon de la ŝtato, vigle defendas ilin. Kiam s-ro de Blasio kritikis la principon de tiuj lernejoj, s-ro Cuomo tuj alportis sian helpon, devigante la urbestron humile retroiri. Tra la okuloj de la publiko, la unua aperis kiel novulo, kaj la dua, kiel sperta politikisto.

Sed s-ro de Blasio ne estas rankora. Kiam, fine de majo 2014, la Working Family Party, alianco de sindikataj, asociaj,... aktivuloj, proksima de la demokrata Partio, dividiĝis pri la subteno alportenda al s-ro Cuomo por la renovigo de sia posteno en novembro 2014, li batalis favore al li en la kulisoj. Urbestro de Nov-Jorko des malpli povas defii sian guberniestron, ke tiu ĉi havas apogon de la financo-mondo. Kaj s-ro Cuomo jam rikoltis pli ol 33 milionojn da dolaroj cele al sia reelekto, malgraŭ ke li havas neniun kredindan konkuranton.

La demando pri loĝado ebligos sondi la firmecon de s-ro de Blasio. Dum la kampanjo, li promesis krei ducent mil novajn moderprezajn loĝej-unuojn. Laŭ plejmultaj fakuloj, la celo estos tre malfacile atingebla. Li mem elvokas « la plej grandan kaj la plej ambician programon de moderprezaj loĝejoj lanĉita de usona urbo, en la tuta historio de la lando ».

Sed la sektoro de nemoveblaĵoj havas konsiderindan influon sur la nov-jorka politika aparato, kaj gravas ne malkontentigi ĝin. La riĉuloj, kiuj pagas milionojn da dolaroj por apartamento fronte al Central Park, intencas cetere esti dorlotataj, ĝui la servojn de dom-gardisto, disponi pri naĝejoj kaj gimnastikejoj ; ili tute ne deziras dividi sian kvartalon – kaj eĉ malpli sian loĝej-halon ! - kun la plebo, kiu uzas metroon. Tial, s-ro de Blasio ĝis nun agas kvazaŭ ekvilibristo en cirko, montrante sin favora al la nemoveblaĵa konstruado, sed ankaŭ zorgema disvolvi loĝoferton favore al la mezaj kaj popolaj klasoj. Resti firma fronte al la nemoveblaĵo-disvolvado

ĜIS NUN lia strategio montriĝis efika, kiel atestas la afero « Domino Sugar ». De pluraj jaroj, la estonto de tiu malnova suker-rafinejo kerne de Brooklyn estigas viglajn debatojn. En 2012, la disvolvisto Jed Walentas aĉetis la terenon, kaj promesis konstrui oficejojn por la novteknikaj entreprenoj, sed ankaŭ du mil tricent loĝejojn, inter kiuj sescent sesdek moderprezajn. Sed la urbestro trovis tiujn nombrojn nesufiĉaj. Malgraŭ la minacoj de la disvolvistoj ĉion forlasi, kaj la atakoj de la tuta gazetaro, li restis firma, kaj s-ro Walentas engaĝiĝis konstrui kvardek pliajn moderprezajn loĝejojn. S-ro de Blasio tiam komprenis, ke ĉiu politiko favora al la malriĉuloj kaj al la mezaj klasoj riskas estigi similajn luktojn kun la riĉa klaso, ĝiaj aliancanoj en la ĉefurbo de Nov-Jork-ŝtato, Albany, kaj la amasinformiloj, kiuj ĝin defendas. Li sekve faris la veton proponi realajn servojn al la homoj, tiel substrekante la diferencon inter la zorgoj de la amasinformiloj kaj iliaj ĉiutagaj problemoj.

Tiom longe, kiom la urba ekonomio bonfartos, li ja verŝajne kapablos realigi la promesojn de la « urba progresismo », kiu komencis difektiĝi en la 1960-aj jaroj. Ĉu Los Angeles, Seattle, San Francisko aŭ eĉĈikago sekvos la nov-jorkan ekzemplon ?

Eric ALTERMAN


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330